





Rudyard Kipling

Tiel do

Rakontoj


Versio por Esperanto-bultenejoj. Disponigis, nome de eldonejo Vulpo-Libroj kaj la tradukinto: Wouter Pilger, Leekerhoek 26, NL-8223 ZS Lelystad <Wouter.Pilger@f323.n283.z2.fidonet.org> (fidonet 2:283/323) (prefere skribu papere...)

&#264;i tiu ekzemplero estas ekskluzive celita por via persona privata utiligo. &#264;ia alia komerca a&#365; nekomerca utiligo de &#265;i tiu teksto, tute a&#365; parte, &#265;u en elektronika a&#365; en surpapera a&#365; en kia ajn alia formo, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri a&#365;toraj rajtoj estas kontra&#365;a al le&#285;oj kaj konvencioj! &#264;iuokaze &#265;ia multobligo a&#365; publikigo krom senpagaj al&#349;uto al bultenejo a&#365; ftp-ejo, trans&#349;uto inter bultenejoj a&#365; ftp-ejoj, kaj el&#349;uto el bultenejo / ftp-ejo por persona utiligo estas malpermesita. Eksplicite &#265;ia disponigo de surpapera versio al triaj personoj, e&#265; se senpage, kaj &#265;ia disponigo de ajna versio kontra&#365; pago, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri a&#365;toraj rajtoj, estas malpermesitaj.

Se vi &#349;atus disponi pri dece presita ekzemplero, kun la bildoj kiujn desegnis la a&#365;toro, simple mendu la libron &#265;e via kutima libroservo.



Kiam niaj infanoj estis malgrandaj, mi kutimis "traduk-legi" al ili rakontojn en la lingvo kiun ili tiumomente deziris. Tiel, &#265;i tiuj tradukoj ekestis kiel parolaj tradukoj. La&#365; mi, la rakontoj plej bone efikas kiam vi post iom da ekzercado, eble la&#365;tlegas ilin al iu. Se vi pensas ke vi trovis eraron, unue rigardu al pa&#285;o 63.

La tradukinto.




Tiel do rakontoj

Malnovaj mezuroj: mejlo proksimume unu kaj duona kilometro jardo proksimume unu metro futo proksimume tridek centimetroj funto proksimume duona kilogramo unco proksimume tridek gramoj

Al la plenkreskuloj: Antono de Sankta Eksopiro atentigis ke "la grandpersonoj &#265;iam bezonas klarigojn". Jen do: En la rakontoj foje trovi&#285;as vortoj kaj fraza&#309;oj uzataj ne-tute-la&#365;-PIV-kaj-PAG. Ekzemple: "inciti&#285;i" por "eksciti&#285;i", "tikli" por "juki", "nek" por "ne". Kaj krome iuj rektaj "prononc-eraroj". Tiel estas en la originalo. E&#265; pli. Tiel estas intencite. Tiel faris la Majstro, tiel faris la Nobel-premiito kaj tiel faras Infanoj kaj la lingvo estas anka&#365; ilia propra&#309;o. Do "grandpersonoj" eventuale atentigu pri la "&#285;usta, nuntempa, plenkreskula" lingvo-uzo, sed ne tro... inciti&#285;u. Krome, iuj vortoj kaj esprimoj estas "magiaj" vi povas ser&#265;i ilin en vortaroj kaj enciklopedioj, sed &#265;u tio kion vi trovos, klarigos ion, restas la demando. La "magiajn" runo-tekstojn vi povas provi de&#265;ifri (kaj estos s'prizo, kiel dirus Tafinjo) a&#365; ne.

La tradukinto.



Kiel la baleno ekhavis sian gor&#285;on

IAM, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj &#285;i man&#285;is fi&#349;ojn. &#284;i man&#285;is la barbofi&#349;on kaj la kardofi&#349;on, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. &#264;iujn fi&#349;ojn kiujn &#285;i povis trovi en tuta la maro &#285;i man&#285;is per sia bu&#349;o tiel! &#284;is fine restis en tuta la maro nur unu malgranda fi&#349;o, kaj &#285;i estis eta Ruza Fi&#349;o, kaj &#285;i na&#285;is iom malanta&#365; la dekstra orelo de la Baleno, por esti ekster dan&#285;ero. Tiam la Baleno ekstaris sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fi&#349;o diris per eta ruza vo&#265;o: "Nobla kaj lar&#285;anima Cetaco, &#265;u vi iam gustumis Homon?"

"Ne," diris la Baleno. "Kia &#285;i estas?"

"Pla&#265;a," diris la eta Ruza Fi&#349;o. "Pla&#265;a sed tenaca."

"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj &#285;i &#349;a&#365;migis la maron per sia vosto.

"Po unu sufi&#265;as," diris la Ruza Fi&#349;o. "Se vi na&#285;os al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste (tio estas Magio), vi trovos, sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da &#349;elkoj (vi ne forgesu la &#349;elkojn, Plej Amata), kaj po&#349;-tran&#265;ilo, unu &#349;ippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Tiel do la Baleno na&#285;is kaj na&#285;is al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste, tiel rapide kiel &#285;i povis na&#285;i, kaj sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono, paro da &#349;elkoj (vi precipe memoru la &#349;elkojn, Plej Amata), kaj po&#349;-tran&#265;ilo, &#285;i trovis unu solan, solecan &#349;ippereintan Mariston, kiu trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, &#265;ar li estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)

Tiam la Baleno malfermis sian bu&#349;on malanta&#365;en kaj malanta&#365;en kaj malanta&#365;en &#285;is &#285;i preska&#365; tu&#349;is la voston, kaj &#285;i glutis la &#349;ippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan drelikan kalsonon, kaj la &#349;elkojn (kiujn vi nepre ne forgesu), kaj la po&#349;-tran&#265;ilon. &#284;i glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn, internajn &#349;rankojn, kaj tiam &#285;i lekis siajn lipojn tiel, kaj turni&#285;is trifoje sur sia vosto.

Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj, mallumaj, internaj &#349;rankoj de la Baleno, li tretis kaj li &#309;etis kaj li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li pa&#349;is kaj li dra&#349;is kaj li &#265;arda&#349;is, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li tu&#349;is kaj li pu&#349;is, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin tute ne komforte. (&#264;u vi forgesis la &#349;elkojn?)

Do &#285;i diris al la Ruza Fi&#349;o: "&#264;i tiu homo estas tre tenaca, kaj krome li ka&#365;zas al mi singulton. Kion mi faru?"

"Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fi&#349;o.

Do la Baleno vokis en sian propran gor&#285;on al la &#349;ippereinta Maristo: "Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton."

"Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min al mia naski&#285;o-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam.

"Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fi&#349;o al la Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Do la Baleno na&#285;is kaj na&#285;is kaj na&#285;is, per amba&#365; siaj na&#285;iloj kaj sia vosto, tiel rapide kiel &#285;i povis, pro la singulto; kaj finfine &#285;i vidis la naski&#285;o-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj &#285;i rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj &#285;i malfermis sian bu&#349;on lar&#285;e kaj lar&#285;e kaj lar&#285;e, kaj &#285;i diris: "&#264;i tie &#349;an&#285;i por Vin&#265;estro, A&#349;veloto, Na&#349;uo, Keno, kaj stacioj je la Fi&#265;burga Vojo;" kaj precize kiam &#285;i diris "Fi&#265;", la Maristo promenis el &#285;ia bu&#349;o eksteren. Sed dum la Baleno estis na&#285;anta, la Maristo, kiu vere estis persono de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian po&#349;-tran&#265;ilon kaj tran&#265;inta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj la&#365;lar&#285;e kaj la&#365;longe, kaj li estis liginta tiun firme per siaj &#349;elkoj (nun vi scias kial vi devis ne forgesi la &#349;elkojn!), kaj li trenis tiun kradon bone kaj firme en la gor&#285;on de la Baleno, kaj tie &#285;i fiksi&#285;is! Tiam li recitis la sekvantan Slokaon, kiun mi, &#265;ar vi ankora&#365; ne a&#365;dis &#285;in, nun deklamos al vi:

		Pere de tiu mia krado
		Venis halto al via man&#285;ado.

&#264;ar la maristo estis anka&#365; Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpa&#349;is sur la kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edzi&#285;is kaj vivis feli&#265;e &#265;iam plue. Tiel anka&#365; la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en &#285;ia gor&#285;o, kiun &#285;i sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke &#285;i man&#285;u ion krom tre, tre malgrandaj fi&#349;etoj; kaj pro tio balenoj nuntempe neniam man&#285;as virojn a&#365; knabojn a&#365; knabinetojn.

La eta Ruza Fi&#349;o foriris kaj ka&#349;is sin en la koto sub la Sojlo de la Ekvatoro. &#284;i timis ke la Baleno koleras al &#285;i.

La Maristo kunprenis la po&#349;-tran&#265;ilon hejmen. Li surhavis la bluan drelikan kalsonon kiam li surpa&#349;is la kajobreton. La &#349;elkojn li estis lasinta &#265;ar, &#265;u ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la fino de tiu rakonto.

Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la po&#349;-tran&#265;ilon kaj liajn &#349;elkojn, kiujn vi devas ne forgesi. La butonecaj aferoj estas la &#349;elkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la tran&#265;ilon tuj apud ili. Li sidas sur la floso, sed &#285;i turni&#285;is iom flanken, do vi ne vidas multon de &#285;i. La blankeca afero &#265;e la maldekstra mano de la Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la Baleno alvenis. La peco de ligno nomi&#285;as gafo-beko. La Maristo lasis &#285;in ekstere kiam li eniris. La Baleno nomi&#285;is Ridulo, kaj la Maristo nomi&#285;is S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fi&#349;o ka&#349;i&#285;as sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta &#285;in. La kialo ke la maro aspektas tiel tu&#349;e-fu&#349;e estas &#265;ar la Baleno estas su&#265;anta &#285;in tutan en sian bu&#349;on por ensu&#265;i S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj la floson kaj la po&#349;-tran&#265;ilon kaj la &#349;elkojn. Vi neniam forgesu la &#349;elkojn.

Jen la Baleno ser&#265;anta la etan Ruzan Fi&#349;on, kiu ka&#349;i&#285;as sub la Sojlo de la Ekvatoro. La eta Ruza Fi&#349;o nomi&#285;is Pinglo. &#284;i ka&#349;i&#285;as inter la radikoj de la granda algo kiu kreskas anta&#365; la Pordoj de la Ekvatoro. Ili estas fermitaj. Ili estas &#265;iam fermitaj, &#265;ar pordo &#265;iam devus esti fermita. La &#349;nureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de la Ekvatoro, kaj ili &#265;izis &#265;iujn tiujn interplekti&#285;antajn fi&#349;ojn sub la Pordoj. La beko-fi&#349;oj nomi&#285;as beko-Delfenoj kaj la aliaj fi&#349;oj kun la strangaj kapoj nomi&#285;as Martelo-kapaj &#348;arkoj. La Baleno neniam trovis la etan Ruzan Fi&#349;on &#285;is post kiam &#285;i estis retrovinta sian bonhumoron, kaj tiam ili fari&#285;is denove bonaj amikoj.




Kiel la kamelo ekhavis sian &#285;ibon

NUN venas la sekvanta rakonto, kaj &#285;i rakontas pri kiel la Kamelo ekhavis sian grandan &#285;ibon.

En la komenco de la jaroj, kiam la mondo estis tiel-nova-kaj-fre&#349;a, kaj la Bestoj &#309;us komencis labori por la Homo, estis Kamelo, kaj &#285;i vivis en la mezo de la Hurla Dezerto &#265;ar &#285;i ne volis labori; kaj cetere, &#285;i estis mem Hurlanto. Do &#285;i man&#285;is bran&#265;ojn kaj dornojn kaj tamarikojn kaj lakto-kaj-silko-planton kaj pikilojn, plej 'strordinare nenionfarante; kaj kiam iu parolis al &#285;i, &#285;i diris "&#284;if!" Nur "&#284;if!" kaj ne pli.

Okazis ke la &#264;evalo venis al &#285;i, iun lundon matene, kun selo sur sia dorso kaj bridstango en sia bu&#349;o, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, elvenu kaj trotu kiel ni &#265;iuj aliaj."

"&#284;if!" diris la Kamelo; kaj la &#264;evalo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Hundo venis al &#285;i, kun bastono en sia bu&#349;o, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj prenu kaj portu kiel ni &#265;iuj aliaj."

"&#284;if!" diris la Kamelo; kaj la Hundo foriris kaj rakontis al la Homo.

Okazis ke la Bovo venis al &#285;i, kun jugo sur sia nuko, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj plugu kiel ni &#265;iuj aliaj."

"&#284;if!" diris la Kamelo; kaj la Bovo foriris kaj rakontis al la Homo.

Je la fino de la tago la Homo kunvokis la &#264;evalon kaj la Hundon kaj la Bovon, kaj diris: "Triopo, ho Triopo, mi tre beda&#365;ras por vi (en mondo tiel nova-kaj-fre&#349;a); sed tiu &#284;if-afero en la Dezerto ne povas labori, aliokaze &#285;i jam estus nun &#265;i tie, do mi lasos &#285;in tie, kaj vi devos labori duoblan tempon por kompensi."

Tio tre kolerigis la Triopon (en mondo tiel nova-kaj-fre&#349;a), kaj ili faris palavron, kaj indaba-on kaj pun&#265;ajet-on, kaj pa&#365;-va&#365;-on je la rando de la Dezerto; kaj la Kamelo venis ma&#265;ante lakto-kaj-silko-planton plej 'strordinare nenionfarante, kaj ridis pri ili. Tiam &#285;i diris "&#284;if!" kaj foriris denove.

Okazis ke preterpasis la &#284;ino respondeca pri &#264;iuj Dezertoj, ruli&#285;ante en polvo-nubo (&#284;inoj &#265;iam voja&#285;as tiumaniere &#265;ar tio estas magio), kaj li haltis por palavri kaj pa&#365;va&#365;i kun la Triopo.

"&#284;ino de &#264;iuj Dezertoj," diris la &#264;evalo, "&#265;u estas &#285;uste ke iu ajn estu nenionfaranta en mondo tiel nova-kaj-fre&#349;a?"

"Certe ne," diris la &#284;ino.

"Nu," diris la &#264;evalo, "estas afero tie en la mezo de la Hurla Dezerto (kaj &#285;i estas mem Hurlanto) kun longa kolo kaj longaj kruroj, kaj &#285;i ne faris ian ajn laboron depost lunde matene. &#284;i ne volas troti."

"Fe&#365;!" diris la &#284;ino, fajfante, "tio estas mia Kamelo, je &#265;iu oro en Arabujo! Kion &#285;i diras pri tio?"

"&#284;i diras "&#284;if"!" diris la Hundo; "kaj &#285;i ne volas preni kaj porti."

"&#264;u &#285;i diras ion alian?"

"Nur "&#284;if"!; kaj &#285;i ne volas plugi," diris la Bovo.

"Tre bone," diris la &#284;ino. "Mi &#285;ifos &#285;in se vi bonvolos atendi minuton."

La &#284;ino volvis sin en sian polvomantelon, kaj prenis biron trans la dezerto, kaj trovis la Kamelon, plej 'strordinare nenionfarantan, rigardantan sian propran bildon en flako da akvo.

"Mia longa kaj bobela amiko," diris la &#284;ino, "kion do mi a&#365;das pri vi faranta neniun laboron, en &#265;i tiu mondo tiel nova-kaj-fre&#349;a?"

"&#284;if!" diris la Kamelo.

La &#284;ino eksidis, kun la mentono en sia mano, kaj komencis pensi Grandan Magion, dum la Kamelo rigardis sian propran rebrilon en la akvoflako.

"Vi ka&#365;zis al la Triopo ekstran laboron depost lunde matene, nur pro via 'strordinara nenionfarado," diris la &#284;ino; kaj li da&#365;rigis pensi Magia&#309;ojn, kun la mentono en sia mano.

"&#284;if!" diris la Kamelo.

"Mi ne denove dirus tion se mi estus vi," diris la &#284;ino; "vi povus diri tion unufoje tro. Bobelo, mi volas ke vi laboru."

Kaj la Kamelo diris "&#284;if!" denove; sed apena&#365; &#285;i estis dirinta tion kiam &#285;i vidis ke la dorso, pri kiu &#285;i tiel fieris, pufi&#285;as kaj pufi&#285;as kaj fari&#285;as granda &#285;eleca &#285;ifo.

"&#264;u vi vidas tion?" diris la &#284;ino. "Tio estas via tute propra &#285;ifo kiun vi ka&#365;zis al vi mem per ne-laborado. Hodia&#365; estas &#309;a&#365;do, kaj vi ne faris ajnan laboron depost lundo, kiam la laboro komenci&#285;is. Nun vi eklaboros."

"Kiel do mi povas?" diris la Kamelo, "kun &#265;i tiu &#285;ifo sur mia dorso?"

"Estas tiel celite," diris la &#284;ino, "&#285;uste &#265;ar vi maltrafis tiujn tri tagojn. Vi nun kapablos labori tri tagojn sen man&#285;ado, &#265;ar vi povas vivi de via &#285;ifo; kaj neniam diru ke mi nenion faris por vi. Venu el la Dezerto kaj iru al la Triopo, kaj kondutu bone. &#284;ifu vin!"

Kaj la Kamelo &#285;ifis sin, kune kun sia &#285;ifo, kaj foriris al la Triopo. Kaj ekde tiu tago &#285;is la nuna, la Kamelo &#265;iam portas &#285;ifon (ni nun nomas &#285;in "&#285;ibo", por ne dolorigi &#285;iajn sentojn); sed &#285;i neniam sukcesis kompensi la tri tagojn kiujn &#285;i maltrafis en la komenco de la mondo, kaj &#285;i neniam &#285;is nun lernis konduti bone.

Jen la bildo de la &#284;ino faranta la komencojn de la Magio kiu alportis la &#284;ifon al la Kamelo. Unue li desegnis linion en la aero per sia fingro, kaj tiu fari&#285;is firma; kaj tiam li faris nubon, kaj tiam li faris ovon vi povas vidi ilin je la subo de la bildo kaj krome estis magia kukurbo kiu &#349;an&#285;i&#285;is al granda blanka flamo. Tiam la &#284;ino prenis sian magian ventumilon kaj ventumis tiun flamon &#285;is la flamo &#349;an&#285;i&#285;is al iu Magio tute per si mem. Estis bona Magio kaj fakte tre amikeca Magio, kvankam &#285;i devis doni &#284;ifon al la Kamelo &#265;ar la Kamelo estis mallaborema. La &#284;ino respondeca pri &#264;iuj Dezertoj estis la plej amika de &#265;iuj &#284;inoj, do li vere neniam farus ion malamikecan.

Jen la bildo de la &#284;ino respondeca pri &#264;iuj Dezertoj kondukanta la Magion per sia magia ventumilo. La Kamelo man&#285;as bran&#265;on de akacio, kaj &#285;i &#309;us finis diri "&#285;if" unu fojon tro (la &#284;ino estis dirinta ke &#285;i faros), kaj tial la &#284;ifo estas alvenanta. La longa sekigtukeca afero kreskanta el la cepo-simila afero estas la Magio, kaj vi povas vidi la &#284;ifon sur &#285;ia &#349;ultro. La &#284;ifo akordi&#285;as al la plata parto de la dorso de la Kamelo. La Kamelo estas tro okupita per rigardado al sia propra memo en la flako da akvo por rimarki tion kio estas okazonta al &#285;i.

Sub la vera bildo estas bildo de la Mondo-tiel-nova-kaj-fre&#349;a. Estas du fumantaj vulkanoj en &#285;i, iuj aliaj montoj kaj iuj &#349;tonoj kaj lago kaj nigra insulo kaj serpentumanta rivero kaj multe da aliaj aferoj, kaj anka&#365; la Arkeo de Noa. Mi ne povis desegni &#265;iujn dezertojn pri kiuj la &#284;ino respondecis, do mi desegnis nur unu, sed &#285;i estas tre dezerta dezerto.



Kiel la rinocero ekhavis sian ha&#365;ton

Origine, iam anta&#365; longe, sur nelo&#285;ata insulo &#265;e la bordo de la Ru&#285;a Maro, vivis Parsio de kies &#265;apelo la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis &#265;e la Ru&#285;a Maro kun nenio krom sia &#265;apelo kaj sia tran&#265;ilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi precipe neniam tu&#349;u. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. &#284;i ververe estis Supera Komestiblo (tio estas Magio), kaj li metis &#285;in sur la fornon &#265;ar al li estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li bakis &#285;in kaj bakis &#285;in &#285;is &#285;i estis tute brune bakita kaj odoris plej sentimentale. Sed &#285;uste kiam li estis man&#285;onta &#285;in, venis sur la strandon el la Komplete Nelo&#285;ata Interno unu Rinocero kun korno sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la ha&#365;to de la Rinocero sufi&#265;e glate akordi&#285;is al &#285;ia korpo. &#284;i ekzakte aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli granda. Tamen, &#285;i ne bone kondutis tiam, kaj &#285;i ne bone kondutas nun, kaj &#285;i neniam bone kondutos. &#284;i diris: "Ha&#365;!" kaj la Parsio lasis tiun kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia &#265;apelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruli&#285;is en la sablon, kaj &#285;i pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj &#285;i man&#285;is &#285;in, kaj &#285;i foriris, svingante sian voston, al la forlasita kaj Ekskluzive Nelo&#285;ata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano, Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilar&#285;a Ekvinokso. Tiam la Parsio deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur &#285;iajn piedojn kaj recitis la sekvantan Slokaon, kiun mi, &#265;ar vi ankora&#365; ne a&#365;dis &#285;in, nun deklamos al vi: -

		Kiu la kukojn atakas
		Kiujn la Parsio-viro bakas
		Tiu la malfeli&#265;on elpakas.
		Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus.

&#264;ar, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo &#265;e la Ru&#285;a Maro, kaj &#265;iuj malvestis &#265;iujn vesta&#309;ojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis sian &#265;apelon; sed la Rinocero demetis sian ha&#365;ton kaj portis &#285;in sur la &#349;ultro kiam &#285;i venis al la strando por bani&#285;i. En tiu tempo la ha&#365;to butoni&#285;is malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, &#265;ar &#285;i estis man&#285;inta &#285;in tute; kaj &#285;i neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste, nek estonte. &#284;i vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia nazo, lasinte sian ha&#365;ton sur la strando.

Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la ha&#365;ton, kaj li ridis unu ridon kiu dufoje &#265;irka&#365;is lian viza&#285;on. Tiam li dancis trifoje &#265;irka&#365; la ha&#365;to kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj plenigis sian &#265;apelon per kukeroj, &#265;ar la Parsio man&#285;is neniam ion krom kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun ha&#365;ton, kaj li trenis tiun ha&#365;ton, kaj li trotis tiun ha&#365;ton, kaj li frotis tiun ha&#365;ton kaj plenigis &#285;in per malnovaj, malfre&#349;aj, sekaj, tiklaj kukeroj kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom &#285;i entute povis enhavi. Tiam li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis &#285;is la Rinocero venos el la akvo kaj surmetos &#285;in.

Kaj la Rinocero surmetis sian ha&#365;ton. &#284;i butonis &#285;in per la tri butonoj, kaj &#265;io tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam &#285;i volis grati sin, sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam &#285;i ekku&#349;is sur la sablojn kaj ruli&#285;is kaj ruli&#285;is kaj ruli&#285;is, kaj &#265;iufoje kiam &#285;i ruli&#285;is la kukeroj tiklis &#285;in pli kaj pli kaj pli. Tiam &#285;i kuris al la palmo-arbo kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontra&#365; tiu. &#284;i frotis sin tiel multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la ha&#365;to super la &#349;ultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj anta&#365;e estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis pliaj faldoj sur &#285;iaj kruroj. Kaj tio fu&#349;is &#285;ian humoron, sed ne faris ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de &#285;ia ha&#365;to kaj ili tiklis. Do &#285;i iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde tiu tago &#285;is la nuna &#265;iu rinocero havas grandajn faldojn en sia ha&#365;to kaj tre malbonan humoron, &#265;io pro la kukeroj interne.

Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian &#265;apelon, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon, kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Pa&#349;tejoj de Anantarivo, kaj la Sonaputaj Mar&#265;oj.

Jen la bildo de la Parsio kiu komencas man&#285;i sian kukon sur la Nelo&#285;ata Insulo en la Ru&#285;a Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu venas el la Komplete Nelo&#285;ata Interno, kiu, kiel vi la&#365;vere povas vidi, estas tute roka. La ha&#365;to de la Rinocero estas tute glata, kaj la tri butonoj per kiu oni butonas &#285;in estas malsupre, do vi ne povas vidi ilin. La kirla&#309;oj sur la &#265;apelo de la Parsio estas la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, &#265;ar se mi estus desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu ku&#349;as sur la sablo en la anta&#365;o apartenis al unu el la batal&#265;aroj de la Faraono kiam tiu provis transiri la Ru&#285;an Maron. La Parsio trovis &#285;in, kaj konservis &#285;in por ludi. La nomo de la Parsio estis Pestal&#285;i' Pugal&#285;i', kaj la Rinocero nomi&#285;is Strorkso, &#265;ar &#285;i spiris tra sia bu&#349;o anstata&#365; tra sia nazo. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.

Jen la Parsio Pestal&#285;i' Pugal&#285;i' sidanta en sia palmo-arbo kaj rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu bani&#285;as apud la strando de la Komplete Nelo&#285;ata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta sian ha&#365;ton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la ha&#365;ton, kaj li ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove surmetos &#285;in. La ha&#365;to estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en malplivarma loko; tial vi ne povas vidi &#285;in. La Parsio surhavas novan pli-ol-oriente-pompan &#265;apelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj li havas tran&#265;ilon en sia mano por tran&#265;i sian nomon en palmo-arbojn. La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de &#349;ipoj kiuj pereis &#349;ipante la&#365; la Ru&#285;a Maro; sed &#265;iuj pasa&#285;eroj estis savitaj kaj iris hejmen.

La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta &#349;ipo. Tio estas Strorkso la Rinocero bani&#285;anta sen sia ha&#365;to. Strorkso estis sub sia ha&#365;to same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se mi estus vi.



Kiel la unua letero estis skribata

Oni ne scias anta&#365; kiom longe en tre frua tempo estis Neolitika viro. Li ne estis Juto a&#365; Anglo, a&#365; e&#265; Dravido, kio li bone estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis Primitivulo, kaj li lo&#285;is kavece en Kavo, kaj li surhavis tre malmulte da vesta&#309;oj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi kaj li e&#265; ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata li estis sufi&#265;e feli&#265;a. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-anta&#365;en-tro-rapide"; sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la nomo de lia edzino estis Te&#349;umaj Tevindra&#365;, kaj tio signifas: "Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho Plej Amata, nomos &#349;in Te&#349;uma, mallonge do. Kaj la nomo de lia malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas: "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed mi nomos &#349;in Tafinjo. Kaj &#349;i estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj &#349;i ne estis frapata e&#265; duonon da fojoj kiom estus bone por &#349;i; kaj ili &#265;iuj tri estis tre feli&#265;aj. Kiam nur Tafinjo povis kuri &#265;irka&#365;e, &#349;i iris &#265;ien kun sia Pa&#265;jo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo &#285;is ili estis tre malsataj, kaj tiam Te&#349;umaj Tevindra&#365; kutime diris: "Kie en la mondo vi du estis, ke vi fari&#285;is tiel &#349;oke malpuraj? Vere, Tegumo mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo."

Nun atentu kaj a&#365;skultu!

En iu tago Tegumaj Bopsulaj foriris tra la kastoro-mar&#265;o al la rivero Vagajo por sage kapti karpo-fi&#349;ojn por vesperman&#285;o, kaj anka&#365; Tafinjo iris kun li. La sago de Tegumo estis farita el ligno kun &#349;arko-dento je la fino, kaj anta&#365; ol li kaptis iujn ajn fi&#349;ojn, li rompis &#285;in tute, frapante &#285;in tro forte al la fundo de la rivero. Ili estis multajn mejlojn fore de la hejmo (kompreneble ili kunhavis lun&#265;on en malgranda sako), kaj Tegumo estis forgesinta kunpreni rezervajn sagojn.

"Jen tre fi&#349;odora afero!" diris Tegumo. "Mi bezonos duonon de la tago por ripari &#285;in."

"Estas hejme via granda nigra sago," diris Tafinjo. "Mi rekuru al la Kavo kaj petu Panjon por doni &#285;in al mi."

"Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj," diris Tegumo. "Cetere, vi puvus fali en la kastoro-mar&#265;on kaj droni. Ni devos fari plej bonan el malbono." Li eksidis kaj elprenis malgrandan ledan riparo-saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo, kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon. Tafinjo eksidis anka&#365;, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam &#349;i diris: -

"Mi diru, Pa&#265;jo, estas terura &#285;eno ke vi kaj mi ne scias skribi, &#265;u ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesa&#285;on por ekhavi la novan sagon."

"Tafinjo," diris Tegumo, "kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon? "Terure" ne estas pla&#265;a vorto, sed ja estus tre utile, nun kiam vi diras, se ni povus skribi hejmen."

&#284;uste tiam iu Fremdulo-viro venis la&#365;longe de la rivero, sed li apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis e&#265; vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis al Tafinjo, &#265;ar li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj komencis ripari sian sagon.

"Venu &#265;i tien," diris Tafinjo. "&#264;u vi scias kie mia Panjo lo&#285;as?" Kaj la Fremdulo-viro diris "Um!" estante, kiel vi scias, Tevaro.

"Stulte!" diris Tafinjo, kaj &#349;i stamfis per sia piedo, &#265;ar &#349;i vidis aron da tre grandaj karpoj suprenna&#285;antaj la riveron &#285;uste nun kiam &#349;ia Pa&#265;jo ne povis uzi sian sagon.

"Ne &#285;enu al plenkreskuloj," diris Tegumo, tiel okupata de sia sago-riparado ke li e&#265; ne turnis sin.

"Mi nek &#285;enas," diris Tafinjo. "Mi nur volas ke li faru kion mi volas ke li faru, kaj li ne komprenas."

"Do ne &#285;enu min," diris Tegumo, kaj li da&#365;rigis tiradon kaj stre&#265;adon de rangifero-tendenoj kun sia bu&#349;o plena de pecetoj. La Fremdulo-viro vera Tevaro li estis eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al li kion faras &#349;ia Pa&#265;jo. La Fremdulo-viro pensis: "&#264;i tio estas mirakla infano. &#348;i stamfas per sia piedo anta&#365; mi kaj &#349;i faras grimacojn. &#348;i devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta ke li ne volas rimarki min." Do li ridetis ankora&#365; pli &#285;entile.

"Nu," diris Tafinjo, "mi volas ke vi iru al mia Panjo, &#265;ar viaj kruroj estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-mar&#265;on, kaj demandu pri la alia sago de Pa&#265;jo tiu kun la nigra tenilo kiu pendas super nia fajrejo."

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: "&#264;i tio estas tre, tre mirakla infano. &#348;i svingas siajn brakojn kaj &#349;i krias al mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion &#349;i diras. Sed se mi ne faros kion &#349;i volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro, Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera." Li ekstaris kaj de&#349;iris grandan platan pecon da &#349;elo de betulo-arbo kaj donis &#285;in al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas tiel blanka kiel betula &#349;elo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed Tafinjo ne tute komprenis.

"Ho!" &#349;i diris. "Mi komprenas! Vi volas la lo&#285;-adreson de mia Panjo? Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la &#349;arkodenton de via kol&#265;eno."

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ne diris ion ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega bido-kaj-semo-kaj- &#349;arkodenta kol&#265;eno &#265;irka&#365; lia kolo.

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: "&#264;i tio estas tre, tre, tre mirakla infano. La &#349;arkodento sur mia kol&#265;eno estas magia &#349;arkodento, kaj oni &#265;iam diris ke se iu tu&#349;as &#285;in sen mia permeso tiu senprokraste &#349;velos kaj eksplodos. Sed &#265;i tiu infano ne &#349;velas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro, Viro-kiu-atentas-ekskluzive-siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis min &#285;is nun, &#349;ajne ne timas ke &#349;i &#349;velos a&#365; eksplodos. Mi prefere estu pli &#285;entila."

Do li donis al Tafinjo la &#349;arkodenton, kaj &#349;i ekku&#349;is plate sur la ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj ku&#349;as sur la planko en la lo&#285;o&#265;ambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj &#349;i diris: "Nun mi desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia &#349;ultro, sed ne pu&#349;u kontra&#365; mi. Unue mi desegnos mian Pa&#265;jon fi&#349;anta. Ne tre similas al li; sed Panjo scios, &#265;ar mi desegnis lian sagon rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvaza&#365; &#285;i pikas en la dorson de Pa&#265;jo, sed tio estas &#265;ar la &#349;arkodento glitis kaj &#265;i tiu peco da &#349;elo ne estas sufi&#265;e granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun mi desegnos vin. Mi pensas ke vi estas tre pla&#265;a, vere, sed mi ne povas desegni vin pla&#265;a en la bildo, do ne estu 'fendita. &#264;u vi estas 'fendita?"

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ridetis. Li pensis: "&#348;ajnas ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj &#265;i tiu eksterordinara infano, kiu prenas mian magian &#349;arkodenton sed ne &#349;velas a&#365; eksplodas, diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li estas eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min."

"Vidu," diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufi&#265;e skrape, "nun mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Pa&#265;jo volas havi en vian manon, nur por memorigi ke vi alportu &#285;in. Nun mi montros al vi kiel atingi la lo&#285;-adreson de Panjo. Vi iru &#285;is vi alvenos &#265;e du arboj (jen la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi venos al kastoro-mar&#265;o plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn kastorojn, &#265;ar mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la mar&#265;on. Atentu ke vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malanta&#365; la kastoro-mar&#265;o. &#284;i ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. &#348;i estas belega. &#348;i estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed &#349;i ne estos 'fendita kiam &#349;i vidos ke mi desegnis &#349;in tiel krude. &#348;i estos kontenta de mi &#265;ar mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi desegnis la sagon kiun Pa&#265;jo volas ekster nia Kavo. &#284;i fakte estas interne, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj &#349;i donos &#285;in al vi. Mi desegnis &#349;in kun levitaj brakoj, &#265;ar mi scias ke &#349;i estos tre kontenta vidi vin. &#264;u ne belega bildo? Kaj &#265;u vi bone komprenas, a&#365; &#265;u mi 'spliku denove?"

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) rigardis al la bildo kaj tre forte kapjesis. Li diris al si mem: "Se mi ne alportos la tribon de &#265;i tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de siaj malamikoj kiuj venas de &#265;iuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas kial la eminenta Tribestro &#349;ajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj malamikoj ka&#349;i&#285;as en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesa&#285;on al mi. Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la sa&#285;an kaj miraklan infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacila&#309;ojn. Mi iros kaj alportos helpon de lia tribo." Li e&#265; ne demandis Tafinjon pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la betulo-&#349;elo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta.

Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li!

"Kion vi estis faranta, Tafinjo?" diris Tegumo. Li estis riparinta sian sagon kaj singarde svingis &#285;in tien kaj reen.

"Estas iu priaran&#285;o de mia flanko, kara Pa&#265;jo," diris Tafinjo. "Se vi ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri &#285;i post mallonga tempo, kaj vi surprizi&#285;os. Vi ne scias kiel multe vi surprizi&#285;os, Pa&#265;jo! Promesu ke vi surprizi&#285;os."

"Tre bone," diris Tegumo, kaj da&#365;rigis fi&#349;kaptadon.

La Fremdulo-viro &#265;u vi sciis ke li estis Tevaro? forrapidis kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, &#285;is tute hazarde li trovis Te&#349;umaj Tevindra&#365; sidantan &#265;e la pordo de sia Kavo, parolantan al kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva lun&#265;o. Tafinjo tre similis al Te&#349;uma, precipe pri la supra parto de la viza&#285;o kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro da&#365;re pura Tevaro ridetis &#285;entile kaj transdonis al Te&#349;uma la betulo-&#349;elon. Li estis kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro rubusoj, sed li tamen provis esti &#285;entila.

Tuj kiam Te&#349;uma vidis la bildon &#349;i ekkri&#265;is kiel io kaj saltis kontra&#365; la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Te&#349;uma tiris liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la viza&#285;o de &#265;i tiu Fremdulo-viro," &#349;i diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj timigis povran Tafinjon tiel ke &#349;iaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta pri nur tio, li alportas al mi kor&#349;iran bildon pri tio kiel estis farite. Vidu!" &#348;i montris la bildon al &#265;iuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por &#309;eti; jen alia viro &#309;etanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al homoj) "venantaj malanta&#365; Tegumo. &#264;u ne &#349;oke!"

"Treege &#349;oke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis la Ree&#293;ajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis &#265;iujn Estrojn de la Tribo de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, &#265;iujn Negusojn, Vunojn kaj A&#293;undojn de la organiza&#309;o, aldone al la Varlokoj, Angekokoj, Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke anta&#365; ol ili forhakos la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero kaj montru kie li ka&#349;is la povran Tafinjon.

Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) fari&#285;is vere &#285;enita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufi&#265;e dense per koto; ili estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj &#349;tonetoj; ili estis sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tu&#349;intaj kaj bate pu&#349;intaj lin &#285;is li apena&#365; povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis ilian lingvon, li estis preska&#365; certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion diris &#285;is la tuta Tribo de Tegumo estis kolekti&#285;inta, kaj tiam li kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon kiu faris lekanteto-&#265;enojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn karpojn per sia riparita sago.

"Nu, vi ja estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom multe da homoj? Kara Pa&#265;jo, jen mia surprizo. &#264;u vi surprizi&#285;is, Pa&#265;jo?"

"Tre," diris Tegumo; "sed tio fu&#349;is mian fi&#349;adon por la tuta tago. Kial la tuta kara, afabla, pla&#265;a, pura, trankvila Tribo estas &#265;i tie, Tafinjo?"

Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Te&#349;umaj Tevindra&#365; kaj la Neolitikaj sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la &#264;efa Estro, la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (&#265;iuj armitaj &#285;is la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Ta&#265;mentoj; Vunoj, Negusoj, kaj A&#293;undoj iom pli malanta&#365;e (anka&#365; ili armitaj &#285;is la dentoj). Post ili la Tribo en hierar&#293;ia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por &#265;iu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, &#285;is fe&#365;daj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj, rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (&#264;u &#265;io tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili &#265;iuj estis tie, saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis &#265;iujn fi&#349;ojn je dudekmejla distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratora&#309;o.

Tiam Te&#349;umaj Tevindra&#365; alkuris kaj kisis kaj &#265;irka&#365;brakis Tafinjon vere tre multe; sed la &#264;efa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon &#265;e la verto-volva&#309;aj plumoj kaj skuis lin severe.

"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo.

"Je la bona &#265;ielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volva&#309;on! &#264;u iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro &#309;etas sin al li? Vi estas tre enmiksi&#285;ema popolo."

"Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Pa&#265;jo," diris Tafinjo. "Kaj kion vi faras al mia kara Fremdulo-viro?"

Ili estis batpu&#349;antaj lin duope kaj triope kaj dekope &#285;is liaj okuloj turni&#285;is kaj turni&#285;is. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.

"Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris Te&#349;umaj Tevindra&#365;.

"Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto &#265;i-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. &#264;u vi &#265;iuj malbone sentas, a&#365; &#265;u vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?"

"Li alvenis kun terura bildo," diris la &#264;efa Estro, "bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj."

"E... um... Eble mi p'fere 'spliku ke mi donis al li tiun bildon," diris Tafinjo, sed &#349;i ne sentis sin tre komforte.

"Vi!" diris la Tribo de Tegumo &#265;iuj kune. "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! &#264;u vi?"

"Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris &#349;ia Pa&#265;jo, kaj li metis sian brakon &#265;irka&#365; &#349;in, por ke &#349;i ne zorgu.

"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la &#264;efa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.

"Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Pa&#265;jo, do mi dezegnis &#285;in," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi dezegnis &#285;in trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis kvaza&#365; &#285;i trafis la kapon de Pa&#265;jo ne estis sufi&#265;e da loko sur la betulo-&#349;elo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la mar&#265;o; kaj mi dezegnis Panjon &#265;e la bu&#349;o de la Kavo kun &#285;oja aspekto &#265;ar li estas kara Fremdulo-viro, kaj mi pensas ke vi &#265;iuj estas la plej plejstulta popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre pla&#265;a viro. Kial vi plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!"

Neniu diris ion ajn dum longa tempo, &#285;is la &#264;efa Estro ekridis; tiam la Fremdulo-viro (kiu almena&#365; estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis &#285;is li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis pli multe kaj pli fu&#349;e kaj pli la&#365;te. La solaj homoj kiuj ne ridis estis Te&#349;umaj Tevindra&#365; kaj &#265;iuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre &#285;entilaj al &#265;iuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufi&#265;e ofte.

Tiam la &#264;efa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis: "Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi trafis grandiozan inventon!"

"Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Pa&#265;jo," diris Tafinjo.

"Sed tamen. &#284;i estas grandioza invento, kaj iam estonte la homoj nomos &#285;in skribado. Nun temas ankora&#365; nur pri bildoj, kaj, kiel ni vidis hodia&#365;, bildoj ne estas &#265;iam &#285;uste komprenataj. Sed venos tempo, ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn &#265;iujn dudek ses a&#365; dudek ok a&#365; kiom do kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni &#265;iam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!"

"Mi &#285;ojos pri tio," diris Tafinjo, "&#265;ar, finfine, kvankam vi alportis &#265;iun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la nigratenilan de mia Pa&#265;jo."

Tiam la &#264;efa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara, sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun &#285;i homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi mem ne gravas, &#265;ar mi estas &#264;efa Estro, sed estas tre malbone por la resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la fremdulo."

Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel membron de la Tribo de Tegumo, &#265;ar li estis &#285;entilhomo kaj ne faris problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en liajn harojn. Sed de tiu tago &#285;is la nuna (kaj mi supozas ke pri tio kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam &#349;atis lerni legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi kun siaj Pa&#265;joj precize kiel Tafinjo.

Tio &#265;i estas la historio de Tafimaj Metalumaj &#265;izita sur malnova dentego anta&#365; tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi legas mian rakonton, a&#365; la&#365;tlegigas &#285;in, vi povas vidi kiel &#265;io estas rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en &#285;i per najlo a&#365; io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra vakso, sed &#265;iujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn malsupre oni plenigis per ru&#285;a vakso. Kiam &#285;i estis nova, estis iuspeca reta&#309;o de bidoj kaj konkoj kaj valoraj &#349;tonoj je la fino; sed tio rompi&#285;is kaj perdi&#285;is &#265;io krom la malgranda iometo kiun vi vidas. La literoj &#265;irka&#365; la dentego estas magio Runa magio, kaj se vi povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura tre flava kaj defroti&#285;inta. &#284;i mezuras du futojn la&#365;longe kaj du futojn &#265;irka&#365;e, kaj pezas dek unu funtojn kaj na&#365; uncojn.



Kiel la alfabeto estis farata

Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni da&#365;re nomos &#349;in Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia Pa&#265;jo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj &#265;io tio, &#349;i denove iris fi&#349;i karpojn kun sia Pa&#265;jo. &#348;ia Panjo volis ke &#349;i restu hejme kaj helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia Neolitika Kavo, sed Tafinjo ka&#349;e foriris al sia Pa&#265;jo tre frue, kaj ili fi&#349;kaptis. Subite &#349;i komencis fari ridajn sonetojn, kaj &#349;ia Pa&#265;jo diris: "Ne faru stulte, infano."

"Sed &#265;u ne estis incite!" diris Tafinjo. "&#264;u vi ne memoras kiel la &#264;efa Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro kun la koto en siaj haroj?"

"Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn molajn kun fran&#285;oj al la Fremdulo-viro pro &#265;io kion ni faris al li."

"Ni nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj Neolitikaj sinjorinoj kaj la koto."

"Pri tio ni ne parolu," diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Ni lun&#265;u."

Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj minutoj, dum &#349;ia Pa&#265;jo gratis sur pecoj da betulo-&#349;elo per &#349;arkodento. Tiam &#349;i diris: "Pa&#265;jo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon iun ajn sonon."

"Aa!" diris Tegumo. "&#264;u tio sufi&#265;as kiel komenco?"

"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fi&#349;o kun bu&#349;o malferma. Diru &#285;in denove, mi petas."

"Aa! aa! aa!" diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Ne estu mal&#285;entila al mi, filino mia."

"Mi ne celas esti mal&#285;entila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo. "Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensa&#309;o. Ja diru aa, Pa&#265;jo, kaj tenu vian bu&#349;on malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos bu&#349;on de karpo-fi&#349;o plene-malferman."

"Kial?" diris &#349;ia Pa&#265;jo.

"&#264;u vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-&#349;elo. "Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fi&#349;on kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo se Panjo ne protestos &#285;i memorigos vin pri tiu aa-sono. Tiam ni povos ludi kvaza&#365; estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono same kiel mi faris en la kastoro-mar&#265;o pasintvintre."

"&#264;u vere?" diris &#349;ia Pa&#265;jo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam ili vere atentas. "Da&#365;rigu, Tafinjo."

"A&#293; fu&#349;e!" &#349;i diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fi&#349;on, sed mi povas desegni ion kio indikas bu&#349;on de karpo-fi&#349;o. &#264;u vi ne scias kiel ili staras kun la kapo malsupre ser&#265;antaj en la koto? Nu, jen estas kvaza&#365;a karpo-fi&#349;o (ni povas ludi ke la resto de &#285;i anka&#365; estas desegnita). Jen nur &#285;ia bu&#349;o, kaj tio signifas aa." Kaj &#349;i desegnis jenon. (1)

"Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis anka&#365; mem sur sia propra peco da betulo-&#349;elo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans &#285;ia bu&#349;o."

"Sed mi ne kapablas desegni, Pa&#265;jo."

"Vi bezonas desegni nenion krom la malferma&#309;o de &#285;ia bu&#349;o kun la sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fi&#349;o, &#265;ar perkoj kaj trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis jenon. (2)

"Nun mi kopios &#285;in," diris Tafinjo. "&#264;u vi komprenos tion &#265;i kiam vi vidos &#285;in?" Kaj &#349;i desegnis jenon. (3)

"Perfekte," diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos &#285;in ie ajn, kvaza&#365; vi estus elsaltinta de malanta&#365; arbo kaj dirinta "Aa!" "

"Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera.

"Jaa!" diris &#349;ia Pa&#265;jo, tre la&#365;te.

"H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la aa-karpo-fi&#349;o-bu&#349;o; sed kion ni povas fari pri la komenca parto? Je-je-je kaj aa! Jaa!"

"&#284;i ja similas al la karpo-fi&#349;o-bu&#349;o-sono. Ni desegnu plian parton de la karpo-fi&#349;o kaj ligu ilin," diris &#349;ia Pa&#265;jo. Anka&#365; li estis sufi&#265;e incitita.

"Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu &#285;in aparte. Kaj prefere ne parton de karpo-fi&#349;o, sed la hokon per kiu ni foje kaptas &#285;in," diris Tafinjo.

"Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fi&#349;-hoko por la je-sono." Kaj li desegnis jenon. (4)

"Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi, Pa&#265;jo. &#264;u sufi&#265;os se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la fadenon?" Kaj &#349;i desegnis jenon. (5)

&#348;ia Pa&#265;jo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citi&#285;o.

"Belege," &#349;i diris. "Nun vi faru alian sonon, Pa&#265;jo."

"Oo!" diris &#349;ia Pa&#265;jo, tre la&#365;te.

"Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian bu&#349;on ronda kiel ovo a&#365; &#349;tono. Do ovo a&#365; &#349;tono ta&#365;gos por tio."

"Oni ne &#265;iam povas trovi ovon a&#365; &#349;tonon. Ni devos grati ion rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6)

"Kara &#265;ielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris, karpo-bu&#349;o, fi&#349;-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Pa&#265;jo."

"Ss&#349;!" diris &#349;ia Pa&#265;jo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion.

"Tio estas tre facila," &#349;i diris, gratante sur la arbo&#349;elo.

"E... kio?" diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti &#285;enata."

"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Pa&#265;jo, kiam &#285;i pensas kaj ne volas esti &#285;enata. Ni faru por la ss&#349;-sono serpenton. &#264;u tio ta&#365;gos?" Kaj &#349;i desegnis jenon. (7)

"Jen," &#349;i diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton &#265;e la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos &#285;in sur arbo &#265;e la rivero kiam vi estos fi&#349;anta, mi scios ke vi volas ke mi pa&#349;u plej muse-kviete, por ne skui la bordon."

"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en &#265;i tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Pa&#265;jo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis &#349;arkodentojn anstata&#365; iuj akraj &#349;tonfrapa&#309;oj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis la grandan sekreton de la mondo."

"Kial?" diris Tafinjo, kaj anka&#365; &#349;iaj okuloj brilis pro inciti&#285;o.

"Mi montros," diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"

"Kompreneble ja, kaj tio signifas anka&#365; "rivero" kiel Vagaj-ja rivero Vagajo."

"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas &#285;in nigra akvo mar&#265;o-akvo?"

"Kompreneble jo."

"Nun vidu," diris &#349;ia Pa&#265;jo. "S'pozu ke vi vidus &#265;i tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-mar&#265;o?" Kaj li desegnis jenon. (8)

"Fi&#349;-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! Jo, malbona akvo," diris Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon &#265;ar mi scius ke vi diras ke &#285;i estas malbona."

"Sed mi ne bezonus esti &#265;e la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for, &#265;asante, kaj tamen -"

"Kaj tamen estus precize same kvaza&#365; vi starus tie kaj dirus: "For, Tafinjo, a&#365; vi havos febron." &#264;io tio en fi&#349;-hoko kaj ronda ovo! Ho Pa&#265;jo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis &#265;irka&#365; li en tuta rondo.

"Ne jam," diris Tegumo; "ne &#285;is ni havos pli. Ni vidu. Jo estas malbona akvo, sed so estas man&#285;o kuirita sur fajro, &#265;u ne?" Kaj li desegnis jenon. (9)

"Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke man&#285;o estas preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por veni al la Kavo. Anka&#365; mi."

"Ververe!" diris Tegumo. "Anka&#365; prave. Sed atendu momenton. Mi vidas problemon. So signifas "venu kaj man&#285;u", sed &#349;o signifas la sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn."

"A&#265;aj a&#285;aj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre mal&#349;atas kiam Panjo petas min por pendigi pezajn plu&#349;ajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri man&#285;o, kaj mi venus el la arbaro kaj rimarkus ke &#285;i signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion tiam mi farus?"

"Vi estus kolera. Panjo anka&#365;. Ni devas fari novan bildon por &#349;o. Ni devas desegni makulitan serpenton kiu faras &#349;-&#349;, kaj ni ludos ke la senmakula faras nur ssss."

"Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam vi rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas so dum estas &#349;o, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. Ne! Mi pensas ke ni aldonu tiujn a&#265;ajn altajn sekigo-fostojn mem, por esti tute certaj. Mi metos ilin malanta&#365; la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj &#349;i desegnis jenon. (10)

"Mi pensis ke vi celas malanta&#365; kiel post," diris &#349;ia Pa&#265;jo. Kaj li desegnis jenon. (11)

"Anka&#365; eblus," diris Tafinjo. Sed tiam ni eble pensus ke temas pri du sonoj, dum temas pri unu."

"Eble vi pravas. &#264;iuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj," diris &#349;ia Pa&#265;jo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en &#285;i. Mi diras &#349;i. Tio estas Teguma por sago, Tafinjo." Kaj li ridis.

"Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "Vi desegnu &#285;in, Pa&#265;jo."

"Ni ne aldonos kastorojn a&#365; montetojn &#265;i-foje, &#265;u?" diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon. (12)

"E&#265; Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris.

"Mi petas, ne faru, Pa&#265;jo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom pli da sonoj. Ni tiel bele progresas."

"E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru &#349;u. Tio signifas "&#265;ielo"."

Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam &#349;i haltis. "Ni devas fari novan bildon por tiu fina sono, &#265;u ne?"

"&#348;u-&#349;u-u-u-u!" diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Kial? &#284;i tre similas al tiu ronda-ovo-sono iom maldikigita."

"Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvaza&#365;os ke &#285;i estas rano kiu dum jaroj nenion man&#285;is."

"Ne-ne," diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Se ni desegnus tion haste ni povus miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. &#348;u-&#349;u-&#349;u! Mi diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la ronda ovo por montri ke la o-sono prononci&#285;as maldike kun malgranda truo de bu&#349;o, oo-uu-uu. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13)

"Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Da&#365;rigu," diris Tafinjo, utiligante sian &#349;arko-denton.

&#348;ia Pa&#265;jo da&#365;rigis desegnadon, kaj lia mano skui&#285;is pro inciti&#285;o. Li da&#365;rigis &#285;is li estis desegninta jenon. (14)

"Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton."

"Serpento fosto rompita-ovo fi&#349;-hoko kaj karpo-bu&#349;o," diris Tafinjo. "&#348;u-ja. &#264;iel-akvo (pluvo)." &#284;uste tiam guto falis sur &#349;ian manon, &#265;ar la &#265;ielo plennubi&#285;is. "Nu, Pa&#265;jo, pluvas. &#264;u tion vi volis diri al mi?"

"Kompreneble," diris &#349;ia Pa&#265;jo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante e&#265; unu vorton, &#265;u ne?"

"Nu, mi pensas ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto certigis. Mi nun por &#265;iam memoros. &#348;u-ja signifas "pluvo", a&#365; "pluvos". Nu do, Pa&#265;jo!" &#348;i ekstaris kaj dancis &#265;irka&#365; li. "S'pozu ke vi elirus anta&#365; ol mi veki&#285;is, kaj dezegnis &#349;u-ja en la fulgo sur la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan pluvo-&#265;apon. &#264;u Panjo ne estus surprizita!"

Tegumo ekstaris kaj dancis. (Pa&#265;joj ne hontis fari tiajn aferojn en tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus? Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue."

"&#348;u-ja-las, ja maru. (&#264;iel-akvo fini&#285;as. Rivero venu.) Kiom da novaj sonoj! Mi ne scias kiel ni povos desegni ilin."

"Sed mi ja sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo, kaj ni &#265;esos por hodia&#365;. Ni jam havas &#349;u-ja, &#265;u ne? sed tiu las estas enigma. La-la-la!" kaj li svingis sian &#349;arkodenton.

"Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-bu&#349;o anta&#365; la serpento as-as-as. Ni nur bezonas la-la," diris Tafinjo.

"Mi scias, sed ni devas fari tiun la-la. Kaj ni estas la unuaj homoj en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!"

"Nu," diris Tafinjo, oscedanta, &#265;ar &#349;i estis sufi&#265;e laca. "Las indikas krom finon a&#365; fini&#285;on anka&#365; rompon, &#265;u ne?"

"Tiel estas," diris Tegumo. "Jo-las signifas ke ne estas akvo en la rezervujo por ke Panjo kuiru kun &#285;i anka&#365; kiam mi estas &#265;asonta."

"Kaj &#349;i-las signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus pripensinta tion anstata&#365; desegni stultajn kastoro-bildojn por la Fremdulo-viro!"

"La! La! La!" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante siajn brovojn. "Ho &#285;eno!"

"Mi estus povinta desegni &#349;i tute facile," da&#365;rigis Tafinjo. Kaj tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita tiel!" Kaj &#349;i desegnis jenon. (15)

"Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas la. &#284;i krome ne similas al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16)

"Nun sekvas ja. Ho ne, tiun ni jam anta&#365;e faris. Do sekvas maru. Mum-mum-mum. Por mum oni devas fermi la bu&#349;on, &#265;u ne? Ni desegnos fermitan bu&#349;on kiel &#265;i tiu." Kaj li desegnis. (17)

"Tiam la karpo-bu&#349;o malferma. Tiel ekestas Ma-ma-ma! Sed kio pri tiu rrrrr-afero, Tafinjo?"

"&#284;i sonas tute krude kaj angule, kiel via sarkodenta segilo kiam vi segas breton por la kanuo," diris Tafinjo.

"Vi celas ke tute akre &#265;e la randoj, kiel &#265;i tio?" diris Tegumo. Kaj li desegnis. (18)

"'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas &#265;iujn tiujn dentojn: metu nur du."

"Mi metos unu," diris Tegumo. "Se &#265;i tiu nia ludo fari&#285;os tio kion mi pensas ke &#285;i fari&#285;os, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli bone por &#265;iuj." Kaj li desegnis. (19)

"Jen ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. Mi desegnos ilin &#265;iujn kune kiel &#265;eno da fi&#349;oj."

"&#264;u ni ne prefere metu peceton da bastono a&#365; ion similan inter &#265;iu vorto, tiel ke ili ne interfroti&#285;u kaj interpu&#349;i&#285;u kvaza&#365; estus karpoj?"

"Ho, mi lasos spacon por tio," diris &#349;ia Pa&#265;jo. Kaj tre incitite li desegnis ilin &#265;iujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-&#349;elo. (20)

"&#348;u-ja-las ja maru," diris Tafinjo, legante &#285;in sonon post sono.

"Tio sufi&#265;as por hodia&#365;," diris Tegumo. "Cetere, vi laci&#285;as, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morga&#365;, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj &#285;is post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos &#265;iuj dehakitaj por brulligno."

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante ja-ojn kaj jo-ojn kaj &#349;u-ojn kaj &#349;i-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune &#285;is &#349;ia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas e&#265; pli malbona ol mia Tafinjo."

"Bonvolu ne &#285;eni&#285;i," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri &#285;i en la momento kiam &#285;i estos preta; sed mi petas, ne demandu nun kio &#285;i estas, &#265;ar aliokaze mi devus diri."

Do &#349;ia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo elliti&#285;is &#349;i vidis Ja-las (akvo fini&#285;as a&#365; el&#265;erpi&#285;as) kalkita sur la flanko de la granda &#349;tona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

"Um," diris Tafinjo. "&#264;i tiuj son-bildoj estas fakte &#285;enaj! Pa&#265;jo tute bone estus povinta veni &#265;i tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun &#285;i." &#348;i iris al la fonto malanta&#365; la domo kaj plenigis la rezervujon per arbo&#349;ela sitelo, kaj tiam &#349;i kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Pa&#265;jo la orelo kiun &#349;i rajtis tiri kiam &#349;i estis obeema.

"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris &#349;ia Pa&#265;jo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lun&#265;on en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke &#265;ar &#349;ia nomo, kaj tiu de &#349;ia Pa&#265;jo, kaj de &#349;ia Panjo &#265;iuj komenci&#285;as per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane. Tio estis ta&#365;ga por desegni unufoje a&#365; dufoje; sed kiam ili devis desegni &#285;in sesfoje a&#365; sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis &#285;in pli kaj pli skize, &#285;is finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Te&#349;uman. De &#265;i tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe anta&#365; la lun&#265;o; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-&#349;elo, ili fari&#285;is pli krudaj kaj pli facilaj, &#285;is fine e&#265; Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke &#285;i siblas malanta&#365;en en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, &#265;ar &#285;i tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de Biba, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj &#265;ar temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, &#285;is ili laci&#285;is (30); kaj ili desegnis bildon de la bu&#349;o de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan bu&#349;on denove kun sago &#265;e &#285;i por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankora&#365; &#285;is ili faris kaj desegnis &#265;iujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj &#264;iaj Aliaj skriba&#309;oj kaj signoj (&#265;ar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la A&#293;undoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan sen&#349;an&#285;a kiam ili rimarkis &#285;in), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto A, B, C, kaj &#265;iuj aliaj literoj ekhavis denove siajn &#285;ustajn formojn por ke &#265;iuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufi&#265;e a&#285;aj.

Sed mi memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Te&#349;umaj Tevindra&#365;, &#349;ia kara Panjo, kaj &#265;iuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis tiel do anta&#365; longa tempo sur la bordo de la granda Vagajo!

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kol&#265;eno de &#265;iuj literoj, tiel ke &#285;i povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por &#265;iam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj bela&#309;ojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dedi&#265;is kvin tutajn jarojn por pretigi la kol&#265;enon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kol&#265;eno. La &#349;nuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, &#265;irka&#365;vindita per maldika kuprofadeno.

Komence &#265;e la supro, la unua bido estas iu malnova kaj ar&#285;enta kiu apartenis al la &#264;efa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu &#285;in ricevis el Afriko (sed &#285;i devis esti veninta el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris &#285;in per batalo); tiam venas du argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj strekoj sur la alia; poste tri sufi&#265;e defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam tri argilaj bidoj (ru&#285;a kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenci&#285;as, kaj inter la literoj estas &#265;iufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero ripetita malgrande. Jen la literoj: -

A estas gratita en denton eono-dento, mi kredas. B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo. C estas perleca ostro-konko interno anta&#365;e. D devas esti iuspeca mitulo-konko ekstero anta&#365;e. E estas kirla&#309;o el ar&#285;ento-fadeno. F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno. G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.) H estas iuspeca bruna ka&#365;rio-konko, anka&#365; nomata monkonko. I estas la interno de longa konko permane &#349;lifita. (Tegumo bezonis tri monatojn por &#349;lifi &#285;in.) J estas fi&#349;-hoko el perlamoto. L estas la rompita sago, el ar&#285;ento. (K devus sekvi al J, kompreneble; sed la kol&#265;eno iam rompi&#285;is kaj oni ne&#285;uste riparis &#285;in.) K estas maldika tran&#265;a&#309;o de osto, gratita kaj per nigra vakso enfrotita. M estas sur pale-griza konko. N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur &#285;i. (Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri &#265;i tiun &#349;tonon.) O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo. P mankas. &#284;i perdi&#285;is anta&#365; longa tempo en granda milito, kaj la Tribo riparis la kol&#265;enon per sekigitaj knariloj de knaroserpento; pri la perdo kaj ser&#265;ado de la P ili faradis kantojn kaj versa&#309;ojn, kiujn ili nomis po-emoj. R estas, kompreneble, simple &#349;arko-dento. S estas malgranda ar&#285;enta serpento. T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita. U estas denove peco de ostro-konko. &#364; estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por poluri ilin kaj bori la truojn. ^ estas du kunligitaj ar&#285;entaj fadenoj kiuj rememorigu la super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H. Kial &#285;i trovi&#285;as en tiu loko, mi ne scias. V estas desegnita sur peco de eburo. Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj forpikante la pli molan &#349;tonon kaj enfrotante ru&#285;an sablon kaj abelvakson. En la bu&#349;o de la sonorilo vi vidas la argilan bidon kun ripeto de la litero Z.

Jen &#265;iuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili kvaza&#365; domeno-brikoj; tiam venas tri &#349;tonaj bidoj, tre foruzi&#285;intaj; tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj &#265;e la anguloj (ili devis esti magiaj, &#265;ar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre malnova Afrika bido, kvaza&#365; vitra blua, ru&#285;a, blanka, nigra, kaj flava. Tiam venas ma&#349;o por ligi tiun finon al la granda ar&#285;enta butono je la alia flanko, kaj jen &#265;io.

Mi kopiis la kol&#265;enon tre zorgeme. &#284;i pezas unu funton kaj sep uncojn kaj duonon. La nigra makula&#309;o malanta&#365; &#285;i estas metita nur por ke la bidoj kaj aliaj a&#309;oj pli bone aspektu.


TIEL DO

RAKONTOJ

por malgrandaj infanoj

de Rudyard Kipling

ilustris la a&#365;toro

1992 Vulpo-Libroj Lelystad

El la Angla tradukis kaj adaptis por Esperanto: Wouter F. Pilger.

Kun danko al Douglas S. Williams pro liaj klarigoj.

Kipling, [Joseph] Rudyard (1865-1936)

Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj

Rudyard Kipling; tradukis [el la Angla al Esperanto] Wouter F. Pilger. Lelystad: Vulpo-Libroj. Il. Traduko [parta] de: Just so stories for little children.

ISBN 90-70074-36-2 (la libroforma eldono!)

(C) 1992 Wouter F.Pilger, Lelystad, NL &#264;iuj rajtoj rezervitaj.

Nenion el &#265;i tiu eldona&#309;o oni rajtas multobligi, kopii, enigi en ser&#265;dokumenton a&#365; rikordaron por (tele)konsultado, a&#365; publikigi, en ajna formo a&#365; per ajna rimedo, sen la anticipa skriba permeso de la tradukinto/adaptinto.


Esperanto-traduko: Wouter F. Pilger. (5 rakontoj, sen bildoj)

NUR POR SENPAGA ELEKTONIKA DISTRIBUADO ALIMANIERA DISTRIBUADO MALPERMESITA

ALLEEN VOOR GRATIS ELEKTRONISCHE VERSPREIDING ANDERE VERSPREIDING VERBODEN SEULEMENT

POUR DISTRIBUTION ELECTRONIQUE GRATUITE -TOUTE AUTRE EST INTERDITE

FOR FREE ELECTRONIC DISTRIBUTION ONLY ALL OTHER DISTRIBUTION IS FORBIDDEN







