,        BooksCafe.Net: http://bookscafe.net

  : http://bookscafe.net/author/piron_claude-28714.html

     : http://bookscafe.net/book/piron_claude-lasu_min_paroli_plu-140820.html

 !




Claude Piron

Lasu min paroli plu!



Anta&#365;parolo

Oni ne vere posedas Esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en &#265;iu unuopa &#265;apitro de Gerda malaperis!, sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun ri&#265;econ estas unu el la celoj de &#265;i tiu kolekto.

Por tion atingi, la lernanto sa&#285;e agos, se, studinte &#265;apitron de Gerda, li tuj legos la samnumeran tekston en &#265;i tiu kolekto. Li jam konos &#265;ion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni &#285;in. Ekzemple, se li lernis la materialon de Gerda &#285;is, inkluzive, &#265;apitro 7, li trovos sub la numero 7 de &#265;i tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezenti&#285;os. A&#365;, pli &#285;uste, li renkontos en tiu teksto neniun novan gramatika&#309;on kaj neniun novan radikon, sed jes novajn vortojn, kaj la neceso diveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de Esperanto.

Dua celo de &#265;i tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de Gerda malaperis!, estas &#265;i tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas da&#365;re ripetataj en &#265;i tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksi&#285;os en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribuos anka&#365; la fakto, ke la koncernaj elementoj trovi&#285;as &#265;i tie en tekstoj kun tute alia atmosfero, pritraktantaj tute aliajn temojn.

&#264;i tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernanto ekzerci sin sola: legante tekston la&#365;tvo&#265;e, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identigo estas unu el la konataj psikologiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo.

De numero 13 &#285;is numero 24, inkluzive, du malsamaj tekstoj prezenti&#285;as por &#265;iu paralela &#265;apitro de Gerda. La lernanto tiel povos elekti la pecon, kiu unuarigarde pli pla&#265;as al li, se li ne volos legi amba&#365;.

Se, dank' al &#265;i tiuj ekzemploj de parola Esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konscii&#285;os, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elementoj ebligas esprimi sin, la &#265;efa celo de &#265;i tiu verko estos atingita.

Claude Piron



1. Izabela

Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.

La mondo ne estas bela, diras Izabela al la spegulo. Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi saluton kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda. Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.

Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.



2. Stranga strangulo

Tiu ulo estas stranga. &#264;u vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. &#264;u vi vidas lin? &#264;u vi vidas lin nun?

Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, &#265;u ne?

Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al &#349;i, tute proksime al &#349;i, fakte. Li rigardas &#349;in, sed ne parolas al &#349;i. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.

Nun li malrapide proksimi&#285;as al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al &#349;i, li parolas al la spegulo! Strange, &#265;u ne? Vere stranga ulo!

Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.

&#264;u vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo!

&#264;u mi demandu al li, kiu li estas? Diable! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. &#264;u vi vidas lin nun? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min...

Kio estas en lia mano? &#264;u vi vidas? Ha, jen li reproksimi&#285;as. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al &#349;i, sed ne parolas al &#349;i. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.

Ho jes! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.



3. Amdeklaro

Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza viza&#285;o.

Mi min demandas, &#265;u vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas. Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo.

Mi rigardis al via tro bela viza&#285;o, kaj io nekomprenebla okazis en mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas la juna malserioza knabo, kiu mi estis.

Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvaza&#365; tute nova. Mi estis sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble.

Mi volas proksimi&#285;i al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela viza&#285;o.

Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi &#265;e via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min, mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, &#265;u ne?

Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimi&#285;u al via mano, ke mia mano iomete haltu sur via mano. &#264;u ne? &#264;u vi ne volas? &#264;u vi malpermesas? &#264;u mi estas nepardonebla? &#264;u mi agis nepardoneble? Mi agis nur nature.

Mi parolas serioze. &#264;u mi estis malprava? &#264;u vi ne pardonas min? Tamen, Izabela, mi nur amas. &#264;u vi ne volas, ke mi amu vin? &#264;u vi ne povas min ami? &#264;u vi ne volas min ami? &#264;u vi ne volas min?

Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne komprenas, ke mi amas vin, &#265;u? &#264;u eble vi ne scias, ke vi estas bela, tre bela, tre tre bela, fakte?

Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin, eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu, ke mi amu vin iomete.

Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela? Kio estas pli granda? Kio estas pli forta? Nenio.

Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas anka&#365; diri: nenio estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo.

Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli.

Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, anka&#365; vi amu min. &#264;u vi scias, kiel simpla estas amo? Kiel simpla kaj bona? Nenio estas pli simpla. Nenio estas pli bona.

Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola, simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona.



4. Lingvistiko

Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri, ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia speciala&#309;o, se vi volas.

Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia.

Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (= tio estas) lingvoscienco... jes, oni povas diri anka&#365; lingvoscienco..., estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel? &#264;u mane? Ne. Ni ne demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas.

Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne estas mana ago, parolo estas lingva ago.

Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve. Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo, kio okazas, kio okazis, &#265;u ni konsentas kun li, &#265;u ni ne konsentas, &#265;u ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras &#285;in komuniki. Nu, por tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed anka&#365; parole.



5. &#264;u vere vi ne volas labori?

Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi &#285;in. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun &#349;i dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble anka&#365; pri malpli belaj aferoj  la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun &#349;i  kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.

Vi tute ne atentas vian laboron. &#348;ajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke &#349;i estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, &#265;e kiu li ekhavus &#285;in?

Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj... Mi ne povas imagi  pli bone: mi preferas ne imagi  kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.

Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, &#265;u vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, &#265;u la sukerujoj estas plenaj.

Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras ka&#349;i vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, &#265;u vi ne &#349;ajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al &#349;i la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.

Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi... Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras ka&#349;e sidi dum la labortago kun bela fortulo.

Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen... Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas... La viroj, kiuj konas min, konsideras ke... hehe[1 - Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas hehe, tute ne gravas).]... Nu, viroj estas viroj, &#265;u ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras jes. Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia speciala&#309;o. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan viza&#285;on, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeli&#285;i de tago al tago, mi ne atentus vian plibeli&#285;on, mi atentus vian laboron kaj rigardus  inter-alie  &#265;u la sukerujoj estas plenaj, &#265;u ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.

Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min[2 - Mi turnus min al: mi irus paroli al.] al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, &#265;u vere? &#264;u vere tion vi respondis? Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi.

&#264;u vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero.

&#264;u laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? &#264;u vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento? Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.

Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la po&#349;oj. &#264;u vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne &#349;ajnas malforta. &#264;u vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin.

Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, &#265;e ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed... Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, &#265;u ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro.



6. La ulo, kiu ne plu pensas

Pri kio mi pensas, li demandis. &#264;u vi a&#365;dis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvaza&#365; mi scius, pri kio mi pensas. &#264;u mi vere pensis ion? &#264;u oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne &#349;ajnas al mi prava.

Mi perdis la forton pensi anta&#365; multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas la ulo, kiu ne pensas.

Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Anka&#365; aliaj viroj kaj virinoj, anka&#365; aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Anka&#365; multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili &#349;ajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvaza&#365; ili pensus. Nur agas kvaza&#365; ; &#265;u vi komprenas?

Mi scias. Anta&#365; iom da tempo, anka&#365; mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi ver&#349;ajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe  mi neniam rigardas ilin  sed plej ver&#349;ajne ideojn mi havas.

Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, &#265;u ili ekzistas. Ver&#349;ajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.

&#264;u vi a&#365;dis pri Kartezio[3 - Kartezio = Descartes.]? Li estis granda profesoro anta&#365; multe da tempo. Li diris: Mi pensas, do mi estas. Mi diras malsame: Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas. Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas? vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi a&#365;das. Mi a&#365;das, do mi estas. Mi a&#365;das, do mi ekzistas.

&#264;u esti, &#265;u ne esti, jen la demando, diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi  eble ne por vi!  bela fakto. Anta&#365; la demando &#265;u esti, &#265;u ne esti, mi tute ne timas. Mi respondas simple esti, kaj restas tute trankvila.

Mi a&#365;das, do mi ekzistas, mi diris. Jes, mi a&#365;das. Mi a&#365;das tre bone. Mi havas tre bonan a&#365;dpovon. Fakte, mi a&#365;dis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne a&#365;das, &#265;u ne? Sed mi a&#365;das plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvaza&#365; vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi a&#365;das vin. Mia a&#365;do estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi a&#365;das aferojn, kiujn mi devus ne a&#365;di. Jes, mi a&#365;das vere tre bone.

Same pri mia vidpovo: mi anka&#365; vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj a&#365;do kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, &#265;u vi komprenas?

Se mi metas mian forton en tiun laboron  pensi estas labori, &#265;u ne?  mi perdas &#285;in. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta[4 - En Esperanto, oni diras: estas e i, i estas e, estas e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.].

Verdire, &#349;ajni forta estas ankora&#365; pli bone, en la nuna mondo, &#349;ajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi &#349;ajnas forta, oni timas vin, kvaza&#365; vi estus forta. Se vi estas forta, sed &#349;ajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.

&#264;u vi a&#365;dis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi &#285;in, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel &#265;u esti, &#265;u ne esti, &#265;u mi pensas, kaj do ekzistas? &#265;u mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?. Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, &#265;u vi ekzistas. Diskutu &#285;in do, sed ne kun mi.

Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, &#265;u vi pensas, &#265;u vi ne pensas, &#265;u vi pensas prave, &#265;u vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas ka&#349;i ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via po&#349;o, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!



7. Oni venis el alia mondo

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la a&#365;toritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos &#285;in multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: Jen kio okazis, jen kio certe okazos.

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Anka&#365; kiam mi montros la... la a&#309;on[5 - A&#309;o: afero.], ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos &#285;in kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. A&#365; &#265;u eble tamen...?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros anta&#365; ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable!) mi ekhavis tiun neimageblan a&#309;on.

Kion oni povas fari por superi la timon? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron? Mi scias pri tiuj a&#365;toritatoj[6 - Mi scias pri tiuj a&#365;toritatoj: mi scias, kiel agas tiuj a&#365;toritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okaza&#309;oj; mi konas tiujn a&#365;toritatojn.]. Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la a&#365;toritatoj tute ne deziras a&#365;di la veron. Ili konsentas kompreni &#285;in, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Anka&#365; mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee[7 - La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...]... tiujn veni. Ne mi deziris a&#365;di iliajn timofarajn parolojn. &#264;u vi opinias, ke mi amas dramojn? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almena&#365; mi povus paroli pri &#285;i kun iu! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj esta&#309;oj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, anta&#365; la a&#365;toritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave anta&#365;timas tiun tagon. Ili sin demandos, &#265;u mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: Esta&#309;oj alimondaj[8 - Alimondaj (= alia-mond-aj)] venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certi&#285;u, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru. Kaj mi montros la... la a&#309;on... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu a&#309;o... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do &#285;in faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas a&#365;di tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la &#285;usta faro, &#265;u ne? Kio estas pli &#285;usta ol tio? Kio estus pli prava ol informi la superulojn? Anka&#365; mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, &#265;u? Gravas multe pli, ke iu informu la a&#365;toritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu iu nur povas esti mi? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete a&#365;di min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas anka&#365; mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas! Mi preferus resti trankvile &#265;i tie ol devi informi ilin.

La vero ofte &#349;ajnas pli absurda ol imaga&#309;oj. Estas vere, ke la a&#365;toritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, a&#365;toritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris i&#285;i superaj a&#365;toritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas &#285;in. Agu do! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. &#264;u tio estas ebla? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari? &#264;u fari nenion, &#285;is la dramo okazos? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.



8. Iru kiel vi volas

Oni nomas tiun restoracion memserva restoracio, &#265;ar en &#285;i oni servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato a&#365; kafo. Vi devas servi vin mem.

&#264;u vi ne volas iri al memserva restoracio? Vi preferas, ke oni servu vin. Nu, bone. Kiel vi volas. &#264;iaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos iri sola. Mi devas resti &#265;i tie. Mi laboros en mia &#265;ambro.

Kion? &#264;u vi timas perdi&#285;i? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas perdi&#285;i. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al vi. Tiel vi ne perdi&#285;os.

Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio. Ne gravas al mi. Same pri tio, &#265;u vi iru buse, a&#365;te a&#365; piede. Busi eble estas pli bone ol piediri, almena&#365; rilate al la piedoj, sed la buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. A&#365;to estas pli rapida ol buso, kaj vi povas foriri per &#285;i, kiam vi volas, sed &#265;u vi havas a&#365;ton?

Vi balda&#365; havos a&#365;ton, &#265;u? Nu, bone, sed balda&#365; ne estas nun. Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, &#265;u vi havas a&#365;ton nun. Ke vi havos &#285;in balda&#365;, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed tio ne helpas vin nun, e&#265; iomete, por iri al la urbo, &#265;u? Por a&#365;ti &#285;is la urbo, oni devas havi a&#365;ton.

Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro. Kaj anka&#365; por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo i&#285;as tiel bela! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj nokti&#285;as, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, e&#265; supermonda.

Ne estas tro longe &#285;is la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton.

Sed mi deziris diskuti kun vi anka&#365; pri io tute alia. &#264;u vi havas informojn pri Ana? &#348;i ku&#349;is en sia &#265;ambro kaj ne sentis sin tre bone. Tom iris al &#349;i kun sia kuracisto, sed &#349;i ne rigardas tiun kuraciston serioza, &#349;i preferas sian kuraciston, &#349;i vere ne amas lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis &#349;ian. Strange, kiam &#349;i vidis lian kuraciston, &#349;i sentis sin malbone, sed tuj kiam &#349;i vidis sian kuraciston eniri en &#349;ian &#265;ambron[9 - &#348;i vidis sian kuraciston: kiu vidis?  &#349;i. La kuraciston de kiu?  de &#349;i (de tiu, kiu vidis).Eniri en &#349;ian cambron: kiu eniris?  ne &#349;i, sed la kuracisto. En la cambron de kiu?  ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de &#349;i. Se vi dirus: &#348;i vidis la kuraciston eniri en sian &#265;ambron, tio volus diri, ke &#349;i vidis la kuraciston eniri en la &#265;ambron de la kuracisto.], &#349;i jam sentis sin pli bone.

Oni sin demandas, pri kio vere temas, &#265;u ne? Ho, &#265;u vi jam foriras? Do, bonan vesperon, kaj anka&#365; bonan nokton! &#284;is revido! Ni revidos nin balda&#365;, ver&#349;ajne. Do, &#285;is!



9. Zorgi pri zorgado

Kion kredi? &#264;u liajn okulojn? &#264;u liajn vortojn? Liaj vortoj alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, &#265;u ili ne estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj. &#264;u ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel bele, por ke ni kompatu lin?

Multo estas dirita, sed nenio farita, li diras. Multe da parolado, malmulte da agado, li plu diras. Sed, &#285;uste, &#265;u, kiam li tion diras, li ne parolas pri si? Rigardu, kiel maldika mi estas, li diras, jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Balda&#365; mi estos tute senhara. A&#365; restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi pli kaj pli senhari&#285;as. Balda&#365; mi estos tute malsana, &#265;ar tiu senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo iom post iom malgrandi&#285;as, iom post iom forperdi&#285;as.

La kuracisto diris al mi: Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi resani&#285;u, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resani&#285;u, sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super[10 - Labori super io: labori pri io.] viaj zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas nur al via troa zorgado. Anka&#365; via maldiki&#285;o. Ne temas pri alia grava malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupi&#285;ado pri tiuj zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate.

Jen kion la kuracisto diris al mi. Vivu senzorge, li diris, kaj vi resani&#285;os. Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias, pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi e&#265; pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, &#265;ar mi ne povas ne zorgi, tro okupas min. La penso fari&#285;i senharulo estas timinda, &#265;u ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?

Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li certe pensas: Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron. Tion diras liaj okuloj.

Estas vere, ke, anta&#365;e, lia korpo estis tiel grasa, ke &#285;i estis tute ronda, kaj nun li sengrasi&#285;is. Anka&#365; estas fakto, ke lia hararo, tiel dika anta&#365;e, tre maldiki&#285;is. Sed dum liaj vortoj parolas pri malsano, zorgado, senhari&#285;o, malgrasi&#285;o, liaj pale bluaj okuloj ne elvokas[11 - Elvoki: fari, ke pensoj venas pri...] kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon Mi estas pli forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel, ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasi&#285;i trankvile.



10. La fortegulo

Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo &#349;atas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne &#349;atas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre &#349;atas, kaj tie seriozege laboregas.

Li &#349;atus &#349;ati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam &#349;ategas &#285;in, sed...

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, &#265;u ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li pali&#285;as, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale &#349;atas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi &#349;in. &#264;u vi imagas? Li neniam iras al urbeto, &#265;ar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien &#265;i. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turni&#285;i, li sentas sin malkomforta &#265;e la koro, li i&#285;as palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li trovi&#285;as.

Strange, &#265;u ne? Kaj &#265;u vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li &#349;atis povi deklari: Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego. Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, &#285;is ili falis kaj petegis: Kompaton! Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. &#284;i povas mis-agi. &#284;i povas agi fu&#349;e. Viretoj i&#285;is por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. &#264;u la vivo ne estas stranga?



11. Malkontentas la mekanikisto

Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, &#265;u ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fu&#349;is, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.

Kion vi volas? Mi ne povas fari mirinda&#309;ojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon[12 - Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.] laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, &#265;ar oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fu&#349;is sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree e&#265; pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.

Li do ne diru, ke mi ne helpis, &#265;ar mi helpis. A&#365; almena&#365; mi provis. Se motoro estas tute fu&#349;ita, &#285;i ne estas riparebla tujtuj. &#264;iam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris e&#265; etan, e&#265; apena&#365; a&#365;deblan dankon!. Li e&#265; ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.

Kion ajn oni faras, li ne dankas. E&#265; misparolante, e&#265; fu&#349;e, li povus esprimi sian dankon, e&#265; per la mano, e&#265; per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj e&#265;, se li preferas. A&#365; per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.

Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesa&#285;o estas dirita: Vi fu&#349;is vian a&#365;ton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, &#265;ar mi estas nur homo.

Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn &#265;iam kaj &#265;iam, &#285;is mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, &#265;ar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvaza&#365; dank' al vi[13 - Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.] ili vivus plu, e&#265; se vi faris nenion, a&#365; almena&#365; nenion gravan.

Sed tiu &#265;i simple ne dankis. E&#265; ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... &#265;u vi imagas? Mi ne &#349;atas tian manieron agi. Kvaza&#365; la aliaj ne ekzistus, kvaza&#365; ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.

Lia motoro estas fu&#349;ita. Kion li faris per tiu a&#365;to, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fu&#349;i&#285;is, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis &#265;u tion, &#265;u tion &#265;i, &#265;u tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.

Sed superhoma&#309;ojn mi ne povas fari. Se li fu&#349;is sian motoron tiel grave, kion mi faru? &#264;iam estas la sama afero. Ili a&#365;tas kiel malsa&#285;uloj, kvaza&#365; ili tute perdis la kapon[14 - Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fu&#349;e, perdi la povon &#285;uste pensi.], jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj &#285;i ankora&#365; ne estas riparita.

Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almena&#365; oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fu&#349;i&#285;as.

Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris e&#265; plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fu&#349;i belan novan veturileton.

Ne mi faris, ke lia a&#365;to ne plu funkcias. Sed mi laboris super &#285;i, restis longan tempon en la laborejo &#265;e tiu fu&#349;ita motoro. Sed &#265;ar la a&#365;to ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus a&#365;di.

Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, &#265;ar almena&#365; vi &#349;ajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.



12. Jen vi ree trinkas!

Sufi&#265;as! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis sufi&#265;e. Tro estas tro. Kial vi &#265;iam devas troigi? La kuracisto diris: Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. A&#365; &#265;u vi volas, ke li fari&#285;u tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.

Kaj jen vi denove a&#265;etis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, &#265;u? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas &#265;iama.

Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi e&#265; ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.

Se almena&#365; vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. &#264;u brando plezurigas vin? E&#265; ne. Fakte, &#285;i e&#265; ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, &#265;u ne? La&#365; vi mem, &#285;i ne forsvenigas vian soifegon. La&#365; viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.

Viaj malsa&#285;aj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke &#265;ar vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton.

Jes ja, vi estas granda, e&#265; grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj lar&#285;a. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufi&#265;e dika, verdire. Mi e&#265; diru simple: tro dika, multe tro dika, &#265;ar la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.

Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon  &#265;u vi memoras?  mi vin ekamis, &#285;uste &#265;ar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, lar&#285;a kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan viza&#285;on, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enami&#285;is tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fu&#349;os &#265;ion &#265;i per brandemo, ke vi fu&#349;os vin mem, ke vi fu&#349;os nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos &#265;iama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fu&#349;os mian vivon.

Ho! Mi konas viajn &#265;iamajn redira&#309;ojn! La&#365; via opinio, mi estas senkora. La&#365; via sento, mi estas nekomprenema. La&#365; viaj paroloj, mi estas a&#365;toritatema. Mi &#349;atas Povon, la&#365; vi. Mi deziras esti supera al vi, la&#365; via pensmaniero, kaj mi volas &#265;iam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, &#265;u ne? La&#365; vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.

Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom &#349;atis, kiam mi sentis vin supera al mi. &#284;uste tio igis min vin ami: via maniero &#265;iam superi la malfacila&#309;ojn de la vivo. Kio ajn okazis, la &#285;usta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi &#265;iam estis la plej forta, la plej sa&#285;a, la plej supera.

Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn  &#265;u vi memoras?  en la unua tempo de nia kunvivado, tamen &#265;iam vi sukcesis elturni vin. Kiom &#349;atinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!

&#348;ajnis, ke vi havas povon super la okaza&#309;oj, super la vivo. Povon vi havis, &#265;ar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie &#285;i postrestis? Kien &#285;i forsvenis? Kio okazis al &#285;i? Kion vi faris el &#285;i? Vi iras a&#265;eti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas &#285;in. Vi rigardadas &#285;in. Vi rigardegas &#285;in. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei[15 - Kapnei (kap-ne-i): diri ne per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.] al &#285;i. Kial vi fu&#349;is nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fu&#349;is &#265;ion inter ni?

Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? &#284;i estas nia superulo nun! Decidas &#285;i, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi &#285;ian volon. Vi a&#265;etas &#285;in, kaj tiu a&#265;eta&#309;o direktas la vivon &#265;i tie. A&#265;etadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona &#265;e ni, kia malsa&#285;a maniero vivi!

Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacila&#309;oj &#265;e via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malka&#349;e diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fu&#349;o, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.

Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis &#285;in pli facile al vi, &#265;u ne? A&#365; almena&#365; tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!

&#264;ar kvankam vi a&#265;etis pli kaj pli da brando, via vivo ne facili&#285;is. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montri&#285;as brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. &#264;iaokaze ne la fakton, ke vi iris &#265;iam denove a&#265;eti brandon, kaj ke nia a&#265;etpovo pli kaj pli mallar&#285;i&#285;is.

Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj &#265;e nokti&#285;o, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Kaj evidenti&#285;is finfine, ke mi pravis, &#265;u ne?

Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufi&#265;e komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, &#265;u oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero &#349;ajnas al mi ne&#285;usta. Kiom ofte mi pensis: Jen estas la fina glaso. Post &#265;i tiu li ne plu trinkos brandon! Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.

Kaj nun, kion fari? &#264;u vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fu&#349;itan kunekziston?

Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almena&#365; vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankora&#365; plu. E&#265; se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankora&#365; batas amege por vi.

Sed kiom &#285;i doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! &#264;u vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? &#264;u vi ne povus reekprovi, e&#265; se nur kompate al mi?

Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi a&#365;dis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankora&#365; pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.

A&#365; almena&#365; konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj speciali&#285;is pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile seni&#285;i de &#285;i. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almena&#365; diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refari&#285;as viro. Vi sentus revivi&#285;on, reviri&#285;on, reforti&#285;on. Vi refari&#285;us la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.

Vi tion faros, &#265;u ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refari&#285;os vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian.



13. Revenis amo, feli&#265;u ni!

Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel feli&#265;a! Mi retrovis &#349;in! Mi revidis &#349;in! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri Karleta. Pri kiu mi parolus? &#264;u ekzistas alia virino en la mondo? Jes, mi revidis &#349;in.

&#348;i sidis &#265;e tablo en trinkejo, sola, anta&#365; taso da kafo. Mi soifis, kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis &#349;in. &#348;i aspektis kiel persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, &#265;u mi iru al &#349;i, &#265;u mi iru sidi &#265;e la apuda tablo, a&#365; &#265;u &#265;e pli malproksima. Mi decidis iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis facile observi &#349;in.

Mi volis komence observi &#349;ian viza&#285;on, provi ekscii, la&#365; &#349;ia esprimo, &#265;u &#349;i feli&#265;as a&#365; ne. Krome, mi deziris ne aliri &#349;in tuj, &#265;ar &#349;ajnis al mi, ke estas pli sa&#285;e lasi mian koron trankvili&#285;i anta&#365; ol ekrilati kun &#349;i.

&#264;u vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam &#349;i forlasis min? Anta&#365; longe tio okazis. &#348;i malkontentis pri mi, pri io, kion mi fu&#349;e faris. Kaj, malsa&#285;e, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fu&#349;o. Kiel malsa&#285;a mi estis! &#348;i pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere dirus: Jes, mi mispa&#349;is. Bonvolu pardoni min. Mi estas fu&#349;ulo. Mi riparos la aferon., &#349;i certe plu restus kun mi, &#265;ar &#349;i trovis min plej aminda. Sed mi malsa&#285;e volis, ke &#349;i konsideru min prava.

&#348;i tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke senti min prava, e&#265; kiam mi fu&#349;e agis kaj estas evidente malprava. Jes, tiam &#349;i foriris, lasante min sola, mal&#285;ojige sola. Mi sentis min forgesita, forlasita.

Kiom mi beda&#365;ris mian malsa&#285;an reagon! Sed mia beda&#365;ro ne helpis. Simpla beda&#365;ro neniam helpas, &#265;u?

La vivo i&#285;is seninteresa por mi. Mi laboris la&#365;kutime. La ekzisto estis da&#365;ro, ne vivo. Mi e&#265; min demandis, &#265;u estas iu ajn intereso en da&#365;rigo de tiu vivo. Se vivo estas sen&#285;oja, senplezura, kial da&#365;rigi &#285;in? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis en &#285;i dum kelka tempo. Mi hezitis: &#265;u plu vivi, a&#365; &#265;u morti tuj? Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis &#265;ian intereson?

Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur &#265;ar mi &#285;in timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do da&#365;rigis mian malfeli&#265;an ekziston.

Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enami&#285;is al li. Mi konis lin. Li nomi&#285;as Jozefo. Malseriozulo. Fu&#349;ulo. La ideo, ke &#349;i emas kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia koro estis peza. Pli kaj pli peza.

Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas &#285;usta vorto, tiel vivi ne estas vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis seninteresa. Mi provis forgesi &#349;in, sed ne povis. Amikoj proponis al mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn, kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.

Mi e&#265; pensis pri tio, &#265;u mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas  mi pensis  ne la morton de aliuloj! &#264;u vi trovas min timige mal&#349;atinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi havis tiun ideon. Meti finon al[16 - Meti finon al x: fari, ke x fini&#285;u; igi, ke x ne plu ekzistu.] mia doloro mortigante mian malamikon.

Mi malamis lin. Kaj en malamo ku&#349;as nekredebla forto. &#264;u vi jam sentis tion? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora homo.

Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble &#265;ar mi timas la policon!). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. &#348;i trovis alian laboron, ie, kaj mi plu restis same sola.

Komence mi pensis: &#348;i ne rajtas fari tion al mi. &#348;i ne havas tiun rajton. &#348;i devas vivi kun akceptinda viro, sa&#285;a, bonkora, juna. Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fu&#349;ulo kiel Jozefo.

Sed poste mia pensmaniero alii&#285;is. Kion similaj pensoj ja povus alporti al mi? Nenion helpan, nur beda&#365;ron. Fakte, mi ne pensis prave, &#265;u? &#348;i ja rajtas fari el sia vivo, kion &#349;i volas. Kaj mi ne havas rajton devigi &#349;in min ami. &#348;i rajtas forlasi min, se mi agas malsa&#285;e. Neniam ni kunigis niajn vivojn anta&#365; iu urba a&#365; alia a&#365;toritato. Mi do havis neniun rajton super &#349;i. Tiuj kaj similaj konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri vojon pli bonan.

Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta! Dum &#349;i sidis tie en la angulo, &#349;i estis ankora&#365; pli bela, ol kiam mi komence konati&#285;is kun &#349;i. Sed &#349;i aspektis mal&#285;oje.

Okazis io e&#265; pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis &#349;in: subite, &#349;i turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. &#348;i ekpa&#349;is en mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis sufi&#265;e da tempo por min demandi, kion &#349;i diros.

Min tu&#349;is timo. Mi kvaza&#365; anta&#365;sentis, ke doloriga bato falos sur min. Mi timis, ke &#349;iaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj sentoj en mia kompatinda koro.

Sed tute male. Apena&#365; mi povis kredi miajn okulojn: jen &#349;i sidis apud mi kaj ekparolis kun lar&#285;a rideto. Ho, tiu rideto! Similan rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel kortu&#349;ita. Tiu rideto estis mesa&#285;isto pri balda&#365;aj feli&#265;oj.

Kara Petro! &#349;i diris. Kiel mi &#285;ojas vin revidi! Se vi scius, kiel feli&#265;a mi estas! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj jen mi retrovas vin. &#264;u vi ankora&#365; min malamas?

Imagu tion! &#348;i opiniis, ke mi malamas &#349;in. Eble mi iomete &#349;in malamis, kiam &#349;i forlasis min, sed tamen... Mi repensis pri miaj mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed &#349;in neniam.

Mi neniam malamis vin, mi respondis, nur Jozefon.

Kaj tiam &#349;i rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al &#349;i, &#265;ar &#349;i imagis, ke li estos la viro en &#349;ia vivo. Sed iom post iom &#349;i retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli &#349;i rememoris nian anta&#365;an amrilaton kiel vere feli&#265;igan.

&#348;i do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsa&#285;ulo fu&#349;-informis &#349;in dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, &#265;ar niaj nomoj intersimilas.

Mi klarigis al &#349;i la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu longa tempo malproksime de &#349;i. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias mian malsa&#285;econ. Mi diris, kiom mi beda&#365;ras, ke mi lasis tro altan opinion pri mi mem fu&#349;i belegan amon.

Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis! Ni ne vere scias, kial. Nur, &#265;ar estis tiel bone retrovi&#285;i kune, kaj rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian.

Ni parolis pri &#265;io kaj nenio, &#265;iam ridante. Ni rakontis niajn vivojn unu al la alia. Ni estis &#285;ojaj, neimageble &#285;ojaj. Mi metis mian manon sur &#349;ian manon, proksimigis mian kapon al &#349;ia kapo. Niaj koroj batis a&#365;deble, a&#365; apena&#365; malpli ol a&#365;deble. Ni sentis kuni&#285;on. Ni forlasis la kafejon, promenis en la urbo, &#265;iam ride diskutante, &#265;iam kun &#285;ojplenaj viza&#285;oj. Ni iris al mia cambro. Ni...

Nu, nu, nu, nu. &#264;u vi scias, kio estas feli&#265;o? Vere, amiko, se vi povus imagi... 



14a. Silentu, enaj vo&#265;oj!

Mi ku&#349;is en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj &#285;ia lumo bele plenigis la &#265;ambron. La apena&#365; fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo elliti&#285;i. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! &#264;u vere, mi diris al mi, &#264;u vere mi devas elliti&#285;i tuj? Ena vo&#265;o respondis, tute malla&#365;te: Ne. &#284;oju pri la &#349;atinda ku&#349;a pozicio, pri la feli&#265;iga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja ur&#285;as.

Mi tre kontentis pri tiu senvo&#265;a vo&#265;o, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apena&#365; decidis fordoni min al la feli&#265;o sekvi la amindan proponon de tiu en-kora vo&#265;eto, jen alia ena vo&#265;o ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvaza&#365; a&#365;deble.

&#284;i diris: Vi devas elliti&#285;i. Vi ne rajtas agi malkura&#285;e. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari &#285;in enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kura&#285;on, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la feli&#265;on de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsa&#285;a direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkura&#285;o.

Estis &#285;ene a&#365;di du vo&#265;ojn. Kiam oni a&#365;das du malsamajn vo&#265;ojn, kiuj diras malsamajn aferojn, e&#265; se ne tre la&#365;te, &#265;io intermiksi&#285;as, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, &#265;u?

Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormi&#285;i.

Sed la &#285;ena afero, koncerne provojn endormi&#285;i, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, &#265;u mi estas normala, sed &#265;e mi provado endormi&#285;i neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormi&#285;as, sed neniam &#265;ar mi provis. Nur &#265;ar mi enliti&#285;is kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.

Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu, mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed beda&#365;rinde ne dormigan lacecon.

Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena vo&#265;eto denove alparolis min:

Vi ne deziras dormi, &#285;i diris  kaj &#285;i sonis, kvaza&#365; &#285;i min mal&#349;atus  vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufi&#265;e. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkura&#285;e resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj laci&#285;as laborante.

La vo&#265;o pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed sufi&#265;e maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron ku&#349;i en bona varma lito, en &#265;ambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imaga&#309;ojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco.

La grandeco de la homo ku&#349;as en libereco, mia patro kutimis diri.

Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia &#265;iama praveco ne estis malpli konata. Mia patro &#349;atis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.

&#264;ion &#265;i mi respondis al la ena vo&#265;eto, kiu provis ellitigi min. Dum mi ku&#349;as en la lito kaj nenion faras, mi diris al &#285;i, mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon.

Sed  la diablo eble scias kial, mi ne  tiu vo&#265;eto ne estis facile kontentigebla. Vi veki&#285;is anta&#365; du horoj, &#285;i diris. La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormo&#265;ambron, vekis vin jam anta&#365; du horoj. Jam du horojn vi ku&#349;as, farante nenion. Senkura&#285;ulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto.

Sed feli&#265;e la alia vo&#265;eto intervenis: Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, mal&#285;ojigajn? &#285;i rimarkigis al mi. Silentigu &#285;in. Tiu vo&#265;o ne estas a&#365;dinda. &#284;i mal&#349;atas liberecon, &#285;i do mal&#349;atas vian patron, kiu tiom &#349;atis liberecon. &#264;u oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj ku&#349;is en la brakoj de via patrino. &#264;u &#349;i vekis vin, se vi dormis? Tute ne. &#348;i agis precize por ke vi ne veki&#285;u, sed dormu plu trankvile. &#264;u vi memoras, kiel feli&#265;e estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute la&#365;te...? &#264;u iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? &#264;u via patro a&#365; via patrino a&#365; iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas feli&#265;iga.

Sed la alia vo&#265;o rebatis: Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi elliti&#285;is por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, &#265;ar normale mar&#349;i ne sufi&#265;is por alveni &#285;ustatempe, &#265;ar jam tiuepoke vi estis senkura&#285;ulo ema resti tro longe en la lito.

Vere, tiuj du vo&#265;oj estis &#285;enaj. Amba&#365; vo&#265;oj &#285;enis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eli&#285;i el la &#285;ena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine elliti&#285;is. La penso pri taso da bona varma kafo anta&#365;plezurigis min.

Mi iris al la fenestro, rigardis tra &#285;i al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montri&#285;is tiel &#349;atinda, ke mi sentis emon la&#365;te kanti dankokanton pri &#285;i, a&#365; krii al &#285;i mian &#285;ojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego.

Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da anta&#365;timo, ke eble mi ne sufi&#265;e atentis la horon, dum mi ku&#349;is enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, &#265;u mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, a&#365; &#265;u mi devos kuri kiel stultulo por alveni &#285;ustatempe al la oficejo. Jes, kun anta&#365;timo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke  diable!  la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos &#265;ion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.

Sed subite mi ekmemoris. Kio okazas al mi? mi la&#365;te kriis. Oni ne laboras &#265;i-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato[17 - Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo, &#309;a&#365;do, vendredo, sabato kaj diman&#265;o. Diman&#265;o estas kutime senlabora tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.]! 



14b. Timiga diro

Estis priplorinda traviva&#309;o. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi konscii&#285;is, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj &#265;ambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kura&#285;o estis for.

Komprenu min. &#264;u eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: Mi havas nova&#309;on por vi. Balda&#365; mi foriros. Balda&#365; via patro forlasos &#265;i tiun domon por &#265;iam... Kiel oni povas tion diri al infanoj, kiujn oni amas?

Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis &#285;in fari. Ne estis alia vojo, &#265;u? Mi provis plikura&#285;igi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon.

Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata forto envenas en min.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. &#348;i estis en sia &#265;ambro, farante iun laboron por la lernejo. &#348;i rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe &#349;i sentis, ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al &#349;i.

La tuta situacio i&#285;is min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi min el &#285;i nun. Mi aliris &#349;in. Klara, mi diris, mi... mi devas informi vin pri io... Mal&#285;ojiga nova&#309;o, tre mal&#285;ojiga.

&#348;ia viza&#285;o alii&#285;is: mira anta&#365; unu momento, &#285;i nun fari&#285;is zorga. Mi ne scias, &#265;u &#349;i atendis ion similan, a&#365; &#265;u miaj vortoj estis tute neatenditaj por &#349;i. &#348;ia vizago ekesprimis maltrankvilan atenton.

Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas &#349;in. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo.

&#348;i rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej &#349;atata hava&#309;o.

Se vi kaj patrino tion decidis... &#348;i komencis, kaj estis io tre mal&#285;oja en &#349;ia vo&#265;o. Mi rimarkis, ke &#349;i emas plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploremon. &#348;i aldonis nur: Nu, estas tiel. Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidi&#285;is, sed nur malfeli&#265;o, &#349;i el sia &#265;ambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi ser&#265;is Alanon, la knabon. Mi pli anta&#365;timis &#265;i tiun intervidon, &#265;ar Alano estas pli juna kaj pli sentema. Anka&#365; pli malka&#349;ema, pli ema sin esprimi.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj a&#365;toj. Alano havas specialan &#349;aton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn.

Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. Mi venas sciigi ion tre gravan al vi, mi diris per vo&#265;o plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P[18 - diru : po.]. Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kura&#285;ega, havanta la povon &#265;iam &#265;ion superforti.

Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, &#285;i ne estas &#285;usta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed &#265;u estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston? &#264;u li ne estas tro malforta por supervivi tian baton? &#264;u post tiu falo li povos restari&#285;i? Kaj tamen mi devis paroli.

Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis: Alano, mi balda&#365; foriros. Mi ne plu vivos kun vi &#265;i tie. Mi ne plu vivos &#265;i-dome. La knabo min rigardis kun hezita esprimo.

Kaj li ekridis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du a&#309;oj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Balda&#365; mi ne plu estos en la domo. Balda&#365; mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li.

Alano, mi rekomencis, kaj mi provis igi mian vo&#265;on kiel eble plej senrida. Alano, mi ne ridas, &#265;i tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, &#265;ar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos &#265;i tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...

Li sentis nun, ke &#265;i tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti &#285;in. Li rigardis min. Li subite ege pali&#285;is. Li i&#285;is tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvaza&#365; la tuta &#265;ambro turni&#285;us, kaj mi apena&#365; ne svenis.

Mi mortigis lin, mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. Mi mortigis lian koron, lian &#285;ojon, eble lian povon ami kaj feli&#265;i. Mi estas la mortigisto de mia knabo. En unu minuto, &#265;io farigis nekredeble malvarma en mi.

Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfeli&#265;o. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, &#285;is nun. Sed &#265;u ili povos resti same sanaj post tia videble preska&#365; mortiga bato?

&#264;u mi perdis la sa&#285;on, mi demandis al mi. &#264;u Diana povas doni al mi veran feli&#265;on? A&#365; &#265;u por feli&#265;o nur imagita mi nun malfaras unubate feli&#265;on malrapide, iom post iom kunmetitan? Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direkti&#285;as mia vivovojo. &#264;u vere tion mi volas? mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo. 



15a. Mistero en papervendejo

Kiam mi vidis Ivon hiera&#365;, li ne nur alportis tre bonajn &#265;okoladajn dol&#265;a&#309;ojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okaza&#309;oj en la papervendejo de &#264;efa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, &#265;ar li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.

Li diris, ke la&#365; la aran&#285;o de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. La&#365; Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okaza&#309;oj  tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdi&#285;is  ne ku&#349;is sur la meblo, kie &#285;i estis la&#365; la polico, a&#365; &#285;i ankora&#365; estus tie la sekvantan matenon. Se &#285;i ne plu troveblis sur tiu meblo  la meblo maldekstre staranta  frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis a&#265;eti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas.

La&#365; Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano la&#365;dire trovi&#285;is. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, &#265;ar tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por a&#265;eti ion. La polico do ne volas diri la veron.

Tiu grava plano, kiu, la&#365; la polico, ku&#349;is sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala po&#349;t-alporto tuj anta&#365; la fermhoro. Oni metis &#285;in sur la posta&#309;ojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu ku&#349;is. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni &#265;iam metas la alvenintajn posta&#309;ojn sur tiun meblon, &#285;is la koncerna persono havas tempon okupi&#285;i pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la posta&#309;oj, en tiu magazeno, &#265;ar la personoj, kiuj tie laboras, ne estas sufi&#265;e multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.

La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la po&#349;to? Tiuj, kiuj sendis &#285;in, certe sciis, ke spionoj interesi&#285;os pri &#285;i. La spionoj povus havi kunlaboranton en la po&#349;tejo, en la paperejo a&#365; aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, &#265;ar oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis  oni diras al ni  internacian gravecon. Kaj oni sendas &#285;in po&#349;te al papermagazeno! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, ka&#349;e trovi&#285;as unu el la &#265;efaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen!

Stranga maniero agi, &#265;u ne?

Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj &#265;i-rilate. Tiutage, li iris a&#265;eti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie trovi&#285;is, kiam la suspektato envenis, kaj anka&#365; kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por a&#265;eti siajn papersakojn.

La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, &#265;e la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam &#285;i eltrovis, ke la suspektato iris a&#265;eti panon tuj anta&#365;e, &#285;i ege kontentis, kvaza&#365; tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno.

Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, &#265;ar li havas al &#349;i amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud &#349;i. Tiu kompatinda homo, kiu poste a&#265;etis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia &#265;eesto tie ne sufi&#265;as por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, &#265;u? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo?

Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.

Kion? &#264;u vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en La dol&#265;a vivo. &#264;u vi konas? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. &#284;i trovi&#285;as dekstre de la &#264;efa Po&#349;toficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li a&#265;etis anta&#365; kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam &#265;iuj magazenoj fermi&#285;as. Kaj oni suspektas tiun viron &#285;uste &#265;ar neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon.

Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon.

Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno a&#365; trinkejo li trovi&#285;as, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvaza&#365; tiu sekvus lin. Mirige, &#265;u ne? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okaza&#309;ojn hiera&#365;. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.

Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li a&#265;etas tiujn dol&#265;a&#309;ojn, kiujn li hiera&#365; alportis. Estas speco de &#265;okoladhava sukera&#309;o, tre dol&#265;a, kion mi ege &#349;atas, kaj mi &#349;atus scii, kie oni ilin vendas. Mi beda&#365;ras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, beda&#365;rinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.

Eble ne, fakte, &#265;ar niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de &#265;okolada dol&#265;a&#309;o. Ion similan mi neniam ricevis a&#365; a&#265;etis anta&#365;e. Ne estas tro da &#265;okolado, sed certe multe da sukero, tiel ke &#285;i estas dol&#265;ega. Jes, bonegaj dol&#265;aj a&#309;etoj tiuj sukera&#309;oj estas.

Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn? Vere, li estas karulo, e&#265; se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, &#265;u ne, Johana?



15b. Du raportoj pri vendado

Sinjoroj, mi beda&#365;rinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dol&#265;a&#309;oj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris &#285;in, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dol&#265;a&#309;oj  tiujn, kiuj enhavas &#265;okoladon  kaj li imagis, ke li povas esprimi &#285;ustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj.

Estas vere, ke &#265;okolado estas unu el la &#265;efaj a&#309;oj, kiuj eniras en la faradon de dol&#265;a&#309;oj. A&#365; almena&#365;, oni povas diri, ke &#265;okolado estas grava enmeta&#309;o  en dol&#265;a&#309;ojn  se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montri&#285;as malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn a&#365; la tutan mondon. Inter tiu, tiu &#265;i kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dol&#265;a&#309;ojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en &#265;i tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankora&#365; pli, se ni rigardus &#285;in internacie.

Kvankam do  se ni konsideras la tutan nacion  ni devas konsenti pri la &#265;efa loko, kiun okupas la &#265;okoladhavaj dol&#265;a&#309;oj inter la tuto de la dol&#265;a&#309;oj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras e&#265; ne unu vorton pri, ekzemple, dol&#265;a&#309;oj faritaj el pura sukero kun iu a&#365; alia aldona&#309;o ne&#265;okolada.

La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas &#265;i tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dol&#265;a&#309;vendado.

Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al &#265;i tiu demando... &#349;ajnas, ke ne... neniu mano alti&#285;as... se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dol&#265;a&#309;demando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano.

Anka&#365; sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos &#285;in, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malalti&#285;o rimarkita &#265;i-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidenti&#285;is, ke la horo, ekde kiu la pano estas a&#265;etebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni anta&#365;e imagis.

Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tu&#349;i nur la monan aspekton de la demando. Kaj &#265;i-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza.

Vi povas fidi min, sinjoroj, &#265;ar mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga &#285;i estas. Vi certe konati&#285;is kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi ver&#349;ajne samopinias kiel mi, &#265;u ne? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas ur&#285;e okupi&#285;i.

La panistoj plendas, ke ili ne ricevas sufi&#265;e da mono por la vendata pano, almena&#365; kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endan&#285;erigi la tutan nacian vivon?

Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni trovi&#285;as en sakstrato[19 - Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu &#285;i eniris).], en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la &#265;iovendejoj[20 - &#264;iovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : man&#285;a&#309;on, vesta&#309;ojn, librojn, televidilojn...)] kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj a&#265;etas la panon havas ankora&#365; alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi trovi&#285;is subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.

Mi, kiu &#265;iam &#349;ategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tu&#349;i e&#265; unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto pano agas al mi malsanige.

Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al &#265;i tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enpo&#349;igos pli da mono ol anta&#365;e, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.

Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.



16a. La vesperfu&#349;ulo

Mi furiozas. Refoje[21 - Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon.], Dudi fu&#349;is la tutan atmosferon en la grupo.

Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vesperman&#285;is tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vesperman&#285;o estas mia preferata man&#285;o. Nek &#265;e matenman&#285;o, nek &#265;e tagman&#285;o mi sentas min tiel bone, kiel &#265;e vesperman&#285;o. Vespere, almena&#365; en amika domo a&#365; en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre &#349;atas. &#264;efe kiam ni trovi&#285;as grupe. Grupo da kunman&#285;antaj amikoj estas por mi feli&#265;iga reala&#309;o.

Ni retrovi&#285;as en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre &#349;atas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, &#265;ar ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo[22 - Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro &#265;efe mana, korpa, a&#365; mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.], Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, &#265;ar niaj traviva&#309;oj tute ne intersimilas.

Sed la demando &#265;iam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fu&#349;u nian vesperon. Dudi estas &#285;enema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

&#264;i-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, &#265;ar ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni &#265;iam komencas &#285;ustahore, li furiozis. Mi malfruas, &#265;ar mi devis labori &#285;is malfrue, li diris, kaj vi e&#265; ne povis atendi min duonhoreton! Fakte, li malfruis preska&#365; plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne &#265;eestis en la kunveno  anta&#365; kelkaj semajnoj  kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni man&#285;os. Mi beda&#365;ras, sed ni decidis unuvo&#265;e pri la man&#285;a&#309;oj. Ni &#265;iam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti man&#285;a&#309;on, kiun unu el ni ne &#349;atas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne a&#365;digas sin  ekzemple &#265;ar li forestas, kiel Dudi tiun fojon  ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos man&#285;a&#309;o, kiun la koncernato ne &#349;atas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre &#349;atas supon. Sed &#265;i-foje, kiam li apena&#365; ekman&#285;etis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. Mi ne nomas tion &#265;i supo, li diris tiel la&#365;te, ke la tuta restoracio a&#365;dis lin, kvankam nia grupo sidis en alia man&#285;o&#265;ambro, ne en la restoracio mem. &#284;ena situacio, &#265;u ne?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, e&#265; en nia speciala man&#285;o&#265;ambro ni a&#365;dis ilin, &#265;ar tamen ne estis dika &#349;tona muro inter la &#265;efa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro la&#365;ta kaj tro rapida por s-ro[23 - s-ro: sinjoro.] Dudi. Foje, tuj kiam li a&#365;dis, ke muzika&#309;o &#309;us fini&#285;is, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo a&#365;toritatplena, kaj ekkriis per la a&#265;a vo&#265;o de ulo malbonmaniera: Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi &#309;us a&#365;digis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu trovi&#285;is tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvo&#265;e, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin e&#265; pli furioza. Li revenis al nia man&#285;o&#265;ambro brufermante la pordon plej mal&#285;entile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej lar&#285;aj okuloj, provante trovi e&#265; etan peceton da malpura&#309;o, kvankam &#265;io estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia po&#349;o pecon de papera&#265;o, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. &#264;u vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti &#265;ion al vi. Li trovis la salaton neman&#285;eble dol&#265;a, kaj la kukon neman&#285;eble maldol&#265;a, li rompis sian glason faligante &#285;in furioze, &#265;ar, la&#365; li, la trinka&#309;o estis netrinkebla. Li parola&#265;is al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj viza&#285;oj ru&#285;i&#285;is. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apena&#365; oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsa&#285;e, pri &#265;io, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. Kiam ni estis kune soldatoj, li diris, ni man&#285;is pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dol&#265;aj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum &#265;i tie la kelneroj aliras nin mal&#285;entile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis a&#365;di tian brua&#265;an muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dol&#265;an vivon.

Kompreneble, &#265;io, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, &#265;u li estis malsincera, a&#365; &#265;u iu speco de forgesemo misaran&#285;is liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis &#285;ojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La da&#365;ra amikeco inter niaj samgrupuloj devenas ver&#349;ajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn a&#265;ajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

Estas plej beda&#365;rinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur anta&#365;&#285;ojis, estis fu&#349;ita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj &#265;iaspecajn aventurojn a&#365; traviva&#309;ojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu a&#365; tiu aspekto de nia militservo. Mi do &#285;ojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi!

Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vesperman&#285;oj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave &#285;enas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knaba&#265;o estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo.

Estos &#285;ene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre beda&#365;rinda afero. Estas mirige, &#265;u ne?, kiel unu sola homo povas fu&#349;i bonan atmosferon por tuta grupo, fu&#349;i vesperman&#285;an kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj feli&#265;iga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fu&#349;o ne reokazos, kiam ni refoje aran&#285;os kunvenon de la grupo.



16b. &#264;u mal&#285;ojon memori a&#365; imagi feli&#265;on?

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri &#285;i. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridiga&#309;o.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fu&#349;ataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksa&#309;o el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo fari&#285;as plej a&#265;a. Krome, oni apena&#365; trovas ion por man&#285;i. Oni man&#285;a&#265;as ion ajn. Mi a&#365;dis pri homoj, kiuj man&#285;is kata&#309;on, manke de io pli bona. Nur por vivi, &#265;u vi komprenas?, nur por pluvivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj a&#365;di la infanojn plore peti nehaveblajn man&#285;a&#309;ojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestresta&#309;oj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne &#349;atis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

E&#265; la mal&#285;ojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfeli&#265;aj, &#265;ar kion ni povis fari? Se la homoj ne havis sufi&#265;e por man&#285;i, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo?

Kia malaminda vivo! Mi neniam komprenos  kiaj ajn la interesoj de la nacio  ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, a&#365; la tutmondan situacion, tamen...

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido &#349;ajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kura&#285;as fari &#285;in. Mi persone ne estus sufi&#265;e maltima, e&#265; se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decida&#265;o! Sendi la junulojn al morto jam estas a&#265;a decido, sed sendi ilin al mortigo  sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj anka&#365; homojn nejunajn  &#349;ajnas al mi e&#265; pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, &#265;ar ili estos tro malfeli&#265;aj a&#365; tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj &#285;ojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, a&#365; feli&#265;veka? Milito estas tiel bruna&#265;a, senkolora temo. A&#365; eble vi preferus diri: kolora&#265;a.

&#264;i-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte a&#365; la afabla viza&#285;o de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacila&#309;oj. &#264;io fari&#285;as malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj feli&#265;o. &#264;u gravas, se tiu mondo ne ekzistas? Ne; &#265;u? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por &#285;ojigi nin kaj forgesigi al ni la malaminda&#309;ojn de l' milito.

La&#365; mia opinio, estas sa&#285;e fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imaga&#309;on sekvi imaga&#309;on, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj &#285;iajn dolorajn aspektojn. &#264;u vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco? La&#365; vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, &#265;u? Vi malpravas, la&#365; mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli feli&#265;a kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo &#265;i-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsa&#285;a. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne?

Kaj e&#265; se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, &#265;ar la reala &#349;ajnas al ni tro a&#265;a, kial tion ne fari fojfoje? Se tion farante ni retrovas forton kaj kura&#285;on, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de &#285;i?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendan&#285;ere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne sufi&#265;e ludas, niaepoke, la&#365; mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, &#265;u ne por vi? Ludo alportas &#285;ojon kaj ridon, dum &#265;iama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, &#265;u tio, kion oni faras, estos vere kontentiga a&#365; ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj i&#285;i grandaj fu&#349;emuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, a&#365; almena&#365; ridete, estas pli feli&#265;ige por ni mem kaj por la aliaj ol &#265;iam komenci taskon kun plendo kaj &#285;ememo. &#264;u vi konsentas?

Ne? Kiel strange! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas? Vi e&#265; ridas! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.



17a. Edzokaptaj inoj

Jes, kiam, anta&#365; kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preska&#365; enami&#285;is. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortu&#349;ajn okulojn al mi.

Sed post iom da tempo mi konscii&#285;is, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, e&#265; se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edzi&#285;i al Aneta!

&#264;u vi komprenas, kial li volas edzi&#285;i al &#349;i? &#348;i havas pla&#265;an viza&#285;on, iamaniere, sed &#349;i ne estas bela. Li estas tre ri&#265;a. Ver&#349;ajne &#349;in interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsa&#285;a, tio estas lia problemo.

Lia fratino edzini&#285;is al ri&#265;ulo, kaj tio estas multe pli sendan&#285;era. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almena&#365; amba&#365; havas dekomence certecon, ke la alia ne ser&#265;as en geedzi&#285;o eblecon ri&#265;e vivi.

Multaj knabinoj jam provis edzini&#285;e &#349;teli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed &#265;iam revenas novaj, kaj &#265;i tiu sukcesis. &#264;i-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en &#349;ian kaptilon. Anta&#365;e li estis tre singarda[24 - Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbona&#309;on a&#365; malfeli&#265;on, a&#365; por ne meti sin en realan a&#365; imagitan dan&#285;eron; malema agi subite kaj senpense; neriskema.]. Li bone gardis sin je &#265;iu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino  kiel do &#349;i nomi&#285;as? mi forgesis... ha jes! Aneta!  Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preska&#365; kapti&#285;is, kio montras, ke eble li fari&#285;is malpli singarda.

Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri la anta&#365;lastan fojon, se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas &#265;i tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malri&#265;a knabino el la tuta urbo. Sed &#349;i estis bela. Granda, sportema, sentima[25 - Sen-tim-a, sent-em-a.], sed sentema[25 - Sen-tim-a, sent-em-a.]  almena&#365; la&#365;&#349;ajne  &#349;i montris sin tiel aminda, ke li preska&#365; ekamis &#349;in je la unua rigardo. La afero da&#365;ris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvaza&#365; sen interrompo.

Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature pla&#265;as. &#348;i estas tia. Tamen, &#349;i sukcesis pla&#265;i al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, anka&#365; pro io alia. Pro volo. Pro decido. &#348;i volis lian monon, &#349;i decidis, ke &#349;i havos &#285;in, kaj do  samokaze  lin. Kaj &#349;i agis tute la&#365;plane, bone pripensante unu pa&#349;on post la alia, por realigi sian deziron. &#348;i neniam mispa&#349;is.

&#348;i ser&#265;is pri li &#265;iaspecajn informojn, kaj &#349;i uzis siajn sciojn por plejproksimi&#285;i al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam &#349;i eksciis, ke li estas tre kantema, kaj e&#265; estas ano de iu gea kantogrupo, &#349;i tuj decidis ani&#285;i al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al &#349;i, ke li &#309;us eli&#285;is el la militservo. Nu, &#349;i ser&#265;is la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis aran&#285;i la aferojn tiamaniere, ke &#349;i estu la unua persono, kiu trovi&#285;os sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.

Kaj ne nur &#349;i agis. Anka&#365; &#349;iaj gepatroj trovis pse&#365;domotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. &#348;i kvaza&#365; &#349;tele eniris en lian mondon por &#349;teli lian amon, kaj la tutan ri&#265;on, kiu iras kun &#285;i, &#265;e tia multmona homo. &#348;i uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn en&#349;teli&#285;i[26 - En&#349;teli&#285;i: eniri &#349;tele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvaza&#365; por &#349;teli.] en lian vivon, kaj pla&#265;i al li. Sed eble &#349;i trouzis ilin. Eble li suspektis &#349;ian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj ku&#349;is malanta&#365; &#349;iaj tro oftaj aperoj &#265;e lia flanko.

Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li fari&#285;as pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun &#349;i. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu &#309;us batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu mal&#349;ato... ne, ne vere mal&#349;ato, kiel diri? Mi ser&#265;as la &#285;ustan vorton, sed ne trovas &#285;in, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis mal&#349;ato, sed iu sento proksima al &#285;i, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: ne&#349;ato. Nepla&#265;o. Li ne malamis &#349;in, kompreneble, anka&#365; ne mal&#349;atis &#349;in, sed, tute simple, &#349;i ne plu pla&#265;is al li. La sentoj, kiujn &#349;i anta&#365;e estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel &#309;us eligis sin el serioza risko, el la risko edzi&#285;i al monser&#265;a aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la &#349;ia.

Sed jen novan fojon simila situacio &#309;us aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro &#309;us rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksa&#309;o el espero kaj, se ne amo mem, almena&#365; deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis fari&#285;i sia edzo.

Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri &#349;i. Mi preska&#365; ne konas &#349;in. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn mal&#349;atajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne &#349;iajn motivojn? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? &#264;u pro deziro haltigi la geedzi&#285;on? &#264;u tion mi deziras? &#264;u mi finfine rigardu la veron viza&#285;-al-viza&#285;e? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke i&#285;i la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?



17b. Instruista amo

Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj fari&#285;as malfacilaj.

La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearan&#285;is por infangrupoj. Estis en &#285;i granda man&#285;ejo por la grupaj man&#285;oj, kaj anka&#365; pli malgranda, pli pla&#265;a trinkejo, kie oni povis a&#265;eti kafon, sukon, &#265;okoladon, teon kaj aliajn trinka&#309;ojn.

Tie &#349;i laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis &#349;in, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe i&#285;is certa, ke anka&#365; &#349;ia koro faris unu misbaton. Mi rigardis &#349;in, &#349;i rigardis min, ni ridetis.

Ne da&#365;ris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvaza&#365; mi alii&#285;us al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel feli&#265;ige amvekan.

La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la se&#285;ojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej la&#365;te. Unu pa&#349;is sur la piedon de kunulo, kaj &#265;i-lasta ekkriis, kvaza&#365; oni &#309;us provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion.

Kiu &#349;telis mian monon? iu kriis furioze. Mia monujo malaperis!

&#284;i falis el via po&#349;o, Tie, &#265;e la se&#285;piedo, Ser&#265;u anta&#365; ol suspekti! samtempe kriis plej malsamaj vo&#265;oj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis &#285;entileco.

Sed mi nenion a&#365;dis. Mi nur povis rigardi &#349;in. Post tiu unua rigardo, kiun mi anta&#365;e priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al &#349;i kaj ne plu forlasis &#349;in. Kvaza&#365; iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn.

Anka&#365; &#349;i min rigardis plu, kun la sama feli&#265;plena rideto. Stranga, nekutima, silenta &#285;ojo ekokupis mian tutan esta&#309;on. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed &#285;i ne batis kiel anta&#365;e. &#284;i estis kvaza&#365; plena je suno, je bela, varma, pla&#265;a sed samtempe trankvila sunlumo.

Dume, interinfana milito komenci&#285;is. Mi vidis vin, vi provis &#349;teli mian monujon, kriis iu knabino.

Ne gravas, vi jam estas tro ri&#265;a, ride rebatis knabo.

&#264;i tiu estas mia se&#285;o, ne sidu sur &#285;i, plendis tria infano.

Kiu faligis mian glason? furiozis kvara.

Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tu&#349;i mian atenton, konsciigi min, ke a&#365;deblas vorta&#265;oj, ke okazas neallasindaj[27 - Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti.] batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia.

Sed mi kvaza&#365; ne &#265;eestis. Mia atento estis for. &#284;i ne direkti&#285;is al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte aran&#285;itaj.

Kaj, pro nekomprenebla motivo, anka&#365; &#349;iaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela viza&#285;o.

Ne sidu &#265;i tie, la&#365;tis knaba vo&#265;o.

Mi rajtas sidi kie ajn mi volas, respondis alia.

Se vi sidi&#285;os sur &#265;i tiun se&#285;on, vi tion beda&#365;ros, parolis tria, malamike.

Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu se&#285;o, knabino kriis.

Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi a&#365;dis nenion. A&#365;, pli &#285;uste, mi a&#365;detis ian kvaza&#365; tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino sensimila.

Kaj jen &#349;i ekridis.

Mi rigardis &#349;in e&#265; pli, mire. Sed &#349;i tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando.

&#348;ia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en &#285;i, al se&#285;oj ku&#349;antaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj movi&#285;antaj &#265;iadirekte, dum vorta&#265;oj kaj militkrioj &#265;ie[28 - &#264;ie: en la tuta loko.] sonadis.

Nur tiam mi ekkonsciis. Geknaboj! mi kriis. Sufi&#265;as!

Neniam mi komprenis, kial mi havas a&#365;toritaton. Sed a&#365;toritaton mi havas. Naturan a&#365;toritaton. &#264;u eble pro io en la vo&#265;o? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton.

Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Sufi&#265;as, ke mi diru atentu!, kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. E&#265;, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura viza&#285;esprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankvili&#285;as.

&#264;i-foje, mia natura a&#365;toritato ree agis. Apena&#365; mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj se&#285;ojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu pla&#265;a trinkejo. Post dek minutoj, &#265;io estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvaza&#365; neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili.

Gratulon, sinjoro! diris la plej bela vo&#265;o, kiun mi iam ajn a&#365;dis. Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon anta&#365; ol nokti&#285;os.

Nenio estis pli dol&#265;a al mia koro, ol &#349;iaj gratulvortoj. Tiel komenci&#285;is inter ni plej feli&#265;a amrilato.

Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo fari&#285;is brua ludejo. Iun tagon  estis &#349;ia libertago  &#349;i konsentis veni promeni kun mi. Sed anka&#365; kunmar&#349;is la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallar&#285;igis la eblecojn de pla&#265;a para interparolado.

Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto[29 - -anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.] ilin gardis, &#349;i laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte anka&#365; kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam &#349;i interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupi&#285;i pri la dudek-kvino. Mia helpanto[29 - -anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.] &#265;eestis nur dumtage, je precizaj horoj.

Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi &#349;in ne tro malofte. Mi rakontis &#265;ion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe da&#365;ros &#285;ismorte, kaj &#349;i same rakontis &#265;ion pri si. &#348;i estis ridema, kantema, sed anka&#365; laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je &#285;ojo, kaj feli&#265;iga rideto.

Post kiam mi revenis hejmen, certe pla&#265;is la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Feli&#265;e, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandi&#285;is. Nek &#349;i nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedzi&#285;o estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almena&#365; la&#365;plane. &#264;ar kiam eksonis la geedzi&#285;a mar&#349;muziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate lar&#285;-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj.



18a. La letersoifa patrino

&#264;iam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.

Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min malbona filo, nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, &#265;ar &#349;i &#265;iam fu&#349;is siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas &#265;ion, kion ili tu&#349;as. Krome, tiuepoke, la plumoj estis a&#265;e faritaj, kaj fu&#349;i&#285;is multe pli rapide ol nun.

Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preska&#365; ne kura&#285;is ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, &#265;ar mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke &#349;i suferas pro mi.

Jen kian patrinon mi havis. Tiu lar&#285;korpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompa&#265;is meblon nur tu&#349;etante &#285;in  mi preska&#365; diris: nur rigardante &#285;in  tiu virino, forti&#285;inta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, la&#365; siaj leteroj, pro eta mi.

Mi ne scias kial, &#349;i ne elportis mian po&#349;tan silenton. &#348;i rompis du a&#365; tri plumojn, ver&#349;ajne &#349;iris nevole la paperon, kiun &#349;i provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi:

Kara filo. Neniam &#349;i uzis mian nomon, ver&#349;ajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter &#349;i kaj mi, a&#365; sentigi sian a&#365;toritaton.

Kara filo, &#349;i skribis. Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj e&#265; ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi &#349;iras mian koron. &#264;u vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj?

Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, &#265;u vi malsatas a&#365; soifas, &#265;u vi man&#285;as sate fruktojn. &#264;i tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almena&#365; skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi.

Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skriba&#265;i nelegeble, sed mi la&#365;tlegas al li kaj tio lin feli&#265;igas. A&#365; pli &#285;uste mi vo&#265;legus al li, se mi havus ion por legi, ian skriba&#309;on de vi, e&#265; mallongan.

&#264;u vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas sufi&#265;e da mono. &#264;u la po&#349;toficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacila&#309;ojn haltigi lin.

Vi ne for&#309;etas vian monon en malsa&#285;ajn a&#265;etojn, &#265;u? Vi ne &#309;etadas &#285;in senpripense al la vendistoj de &#265;okolado kaj dol&#265;a&#309;oj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj mar&#349;oj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed &#265;u tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, &#265;u? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, e&#265; se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj &#285;in sendu al vi.

Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne sufi&#265;e amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo!

Sed ver&#349;ajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. &#284;i estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. &#348;i povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.

Faru tion, Ne faru tion, Mi suferas pro vi, tiuj tri ideoj kovris la tuton de &#349;ia leterfarado.

Kara patrino! Kiel drame &#349;i skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege pla&#265;is al &#349;i, e&#265; se &#349;i ne plene tion konsciis. Jen &#349;i havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj &#349;i certe sentis sin reale grava.

Kaj tio &#265;efmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. &#348;i estis bonkora, dol&#265;a patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej a&#265;ajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen for&#309;eti e&#265; momente la silentan enan &#285;ojon, kiu sunradiis sur &#349;ia viza&#285;o.

Sed de tempo al tempo &#349;i bezonis plendi. &#348;i bezonis momente for&#309;eti la rolon de la &#265;iam felica laboranta kampulino, de la &#265;iam rideta patrino, de la edzino perfekta. &#348;iaj leteroj estis &#285;usta okazo por tio. Ili ebligis al &#349;i malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malri&#265;ula vivo, terure sendol&#265;a. &#348;i ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton &#349;i esprimis, kaj la malfeli&#265;on, pri kiu &#349;i ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al &#349;i, tute certe.

Vidu, kiel elturni&#285;ema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis sa&#285;e kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, &#349;i ne havus tiun  por si sanigan  okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, &#265;iam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne trovi&#285;as iom da pravo en tiu &#309;us esprimita ideo? Nu, eble &#285;i estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi &#285;ojis, mi kantis, mi promenis, mi mar&#349;is, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.



18b. Mi atendas gravan leteron

Kioma horo estas? Preska&#365; la dua kaj kvin minutoj. A&#365;, se vi preferas  ja uzeblas amba&#365; dirmanieroj  kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas!

Mi ne vidis la leterportiston. &#264;u li jam pasis? Preska&#365; &#265;iam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.

Hoho! Kutime li pasas post la dua, tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: tiu &#265;i leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto. Nu, &#265;u vere oni povus miskompreni tiamaniere? Ver&#349;ajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata dua leterportisto, devus pasi tri leterportistoj entute, &#265;u ne?

Ver&#349;ajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: Kutime li pasas tuj post la dua horo.

Nu, mi iru vidi, &#265;u li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj &#285;i ankora&#365; ne alvenis. Mi ne &#349;atas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero.

Ne. Estas nenio. A&#365; li jam pasis, kaj estis nenio por mi, a&#365; li ankora&#365; ne pasis. Plej ver&#349;ajne li ankora&#365; ne pasis.

Eble li malfruas &#265;i-foje. Li preska&#365; neniam malfruas, li kutime pasas &#285;ustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.

Sed rigardu! La&#365; la murhorlo&#285;o estas nur kvarono[30 - Kvarono: 1/4] anta&#365; la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. &#264;u eble la murhorlo&#285;o funkcias bone, dum mia brakhorlo&#285;o estas fu&#349;ita?

Ne! Mi misvidis. Mi misprenis[31 - Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.] la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorlo&#285;o, la sekunda montrilo estas tro dika, &#285;i tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimi&#285;is al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo.

Koncerne la murhorlo&#285;on, estas pli simple, &#265;ar &#285;i estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fu&#349;legi la horon.

Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj anta&#365; la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj anta&#365; la dekkvara. &#264;ar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.

Mi neniam kutimi&#285;is al tiu maniero esprimi la horon. E&#265; dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni &#285;in. Nu, mi povas uzi &#285;in, sed &#265;iam kun sekundo da hezito. &#284;i neniam i&#285;is reale natura por mi.

Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? &#264;u vi venas a&#365; ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, &#265;u mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesi&#285;is pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, i&#285;is radiofakulo.

Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la &#285;usta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj &#265;efoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, &#265;u ili akceptas min a&#365; ne? Kial ili diris: vi estos informita perletere? Kial, en tiuj situacioj, ili &#265;iam alprenas senmovan viza&#285;on?

Ver&#349;ajne por ke oni ne sciu, &#265;u oni kontentigis ilin a&#365; ne. Ver&#349;ajne por ke oni da&#365;re sin demandu, &#265;u oni havas &#349;ancojn a&#365; ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere? &#264;u vi komprenas?

Estas strange, ke mi diras vi, dum mi parolas al neniu. Se iu &#265;eestus &#265;i tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la se&#285;oj, kaj mi uzas la vorton vi! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas &#285;uste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu iu ne ekzistas. Almena&#365; li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem.

Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi la&#365;te? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera a&#365;toritato. Mi &#285;enas neniun. Neniu  beda&#365;rinde  kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola.

Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia vo&#265;o. Ne estas pla&#265;e vivi sola. Mi neniam kutimi&#285;os al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo.

Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola.

Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la po&#349;tejo?

Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia &#285;ojo! Mia nuna nokta laboro ne pla&#265;as al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas pla&#265;e perlabori sufi&#265;e da mono por a&#265;eti &#265;iaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas.

A&#265;eti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed a&#265;eti ion senbezone, nur &#265;ar oni havas la monon kaj deziras a&#265;eti la aferon, tio estas la dol&#265;a vivo.

Mi ne i&#285;os ri&#265;ega, e&#265; se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli ri&#265;a ol nun.

Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankora&#365; ne vidigis e&#265; peceton de sia nazo. Kio okazas al li?

Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, mar&#349;i, movi min, fari ion. Ne resti hejme malanta&#365; fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto.

Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron? Se la radioriparejo plu atendigas min? &#264;u mi elportos? Diable! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta.

Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon.

Kaj se la respondo venos, kaj estos nea? Oj, oj, oj! Kia terura vivo! Tion e&#265; malpli mi elportos.

Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon? &#264;u vi scias? &#264;u iu scias &#265;i tie? Kompreneble ne. &#264;i tie estas ja neniu...



19. Dormu trankvile!

Bonan matenon, kara amiko, &#265;iam absorbata en la lernado de la lingvo tutmonda!

Vi demandas, kion ni faros &#265;i-foje, &#265;u ne? &#264;u vi vere deziras fari ion? Kial do? &#264;u ne pla&#265;as al vi resti farante nenion dum kelka tempo?

Nu, se vi volas labori, laboru. Se vi volas enkapigi al vi vortojn, enkapigu. Se vi volas relegi jam legitajn rakontojn, relegu. Mi ne malhelpos vin. Mi ne &#285;enos vin. Mi ne volas vin senkura&#285;igi.

Nur permesu, ke mi dormu trankvile. Mi decidis, ke &#265;i tiu tago ne estos labortago por mi. Mi deklaras &#285;in libertago.

&#264;u vere vi sentas vin tre malfeli&#265;a, se unu tago pasas kaj vi ne ricevis vian kutiman lega&#309;on en la nova lingvo? Kia stranga reago!

Bonvolu do pardoni min, se &#265;i tiu lega&#309;o estas tro mallonga por via leg- kaj lernsoifo[32 - Leg- kaj lernsoifo : necesas kompreni legsoifo kaj lernsoifo, t.e. granda deziro legi kaj lerni.]. Mi kredas vin trovema, kaj fidas je via trovemo. Se vi volas labori, vi trovos laboron por fari. Kiu ser&#265;as, tiu trovas. Ser&#265;u do. Sed ne ser&#265;u &#265;e mi, &#265;ar mi ne deziras skribi nun. Mi deziras dormi, havigi al mi duan bonan matenman&#285;on (mi jam man&#285;is unu, sed mi &#349;ategas matenman&#285;ojn!), iri promeni kun mia hundo tra la kamparo, ludi iom da muziko, fari ion ajn, kio pla&#265;os al mi, sed ne elpensi por vi malsa&#285;ajn rakontojn, kiujn vi legos kvaza&#365; soife pro nekomprenebla lernemo, kiu, &#349;ajne, allasas al vi e&#265; ne unu tagon da nenifaro[33 - Nenifaro : = neni(o)-faro, faro de nenio.].

Laboru do kura&#285;e, lernu multajn vortojn, legu longajn rakontojn, kaj lasu min pasigi tagon tute senzorgan.

Cetere, se vi volas fari kiel mi, ne hezitu. Mi atendas nenion de vi, &#265;i-foje. Vian decidon  kredu min  mi perfekte komprenos.

Mi dankas pro via komprenemo, kaj salutas vin plej sincere.

&#284;is la revido!



20a. La fakulo-instruisto venis de malproksime

Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, &#265;u? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi &#285;in.

Vi vidas, &#265;u ne, ke &#285;i havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel.

Do, bone, mi prenis &#285;in. Mi tenas &#285;in forte, &#265;ar la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. &#264;u vi ne scias, kio fermoplato estas? Nu, nomu &#285;in kovrilo, se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas amba&#365; vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon  a&#365; fermoplaton  kiu kovras &#285;in. Jen.

Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti &#285;in ien ajn. La &#265;efa afero estas, ke &#285;i trovi&#285;u en loko, kie &#285;i ne riskas &#285;eni viajn movojn.

Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas &#265;i tiuj montriloj, iom similaj al horlo&#285;aj montriloj. Ili tre gravas, &#265;ar ili sciigos al vi, &#265;u la stre&#265;o estas sufi&#265;a a&#365; ne. Bone. &#264;u vi rigardis sufi&#265;e? Atentu mian manon nun.

Nun per la dekstra mano mi faras &#265;i tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. &#264;u vi vidis? Rigardu atente la rondan a&#309;eton, kiu elstaras &#265;i tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri &#265;i tiu ru&#285;a ronda afereto.

Jen. Vi prenas &#285;in kaj forte turnas &#285;in dekstren, t.e. la&#365; la sama direkto kiel horlo&#285;montriloj. Vi sentos, ke io streci&#285;as en la aparato. Se vi stre&#265;is sufi&#265;e, la plej malalta montrilo movi&#285;as. &#284;i devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompi&#285;u, &#265;u? Turnu tute trankvile, kaj &#265;io bone funkcios.

Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al &#265;i tiu faka lernejo anta&#365; ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj a&#309;oj.

Nu, &#265;i tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, &#265;u ne? Mi celas[34 - Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri...] &#265;i tiun rondan platon. Mi forprenas &#285;in. Kutime, vi ne bezonus &#285;in forpreni. Mi forprenas &#285;in nur, por ke vi rigardu, kiel &#285;i estas metita.

Venu apud min. Tenu &#285;in. Pasigu &#285;in de unu al alia. &#264;u vi rimarkas, kiel peza &#285;i estas? Oni ne imagus, &#265;u?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, &#285;ia pezo devenas de tio, ke &#285;i estas farita el speciala substanco, tute nekutima.

&#284;uste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro meti&#285;as sur la telereton, jen &#265;i-flanke elsaltas verda afereto. &#284;i estas verda, por ke vi memoru, ke &#285;i rilatas al la pulvoro, kiu anka&#365; estas verda, a&#365; iom verda, blue verda a&#365; verde blua, se vi volas esti pli precizemaj.

Nun vi prenu la verdan a&#309;eton, kiu &#309;us elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas &#285;in movi tiudirekte. Via celo estas, ke &#285;i alvenu &#285;is &#265;i tiu loko, &#285;is la fino de sia irejo. Vi sentos, ke &#285;i ne estas obeema afero. &#284;i ne obeas vian deziron irigi &#285;in tiudirekte, konduki &#285;in la&#365; la tuta vojo &#285;is &#265;i tie. &#264;i-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi &#285;in. Ne kredu, ke &#285;i estas obstina. &#284;i estas iom obstina  &#285;i volas resti surloke  sed vi devas esti pli obstina ol &#285;i. Se vi metos sufi&#265;e da forto en vian movon, &#285;i konsentos movi&#285;i. Ne timu; &#285;i ne rompi&#285;os. Sed vi vere devos stre&#265;i vian forton &#265;i-cele, a&#365; la a&#309;eto ne movi&#285;os. Kaj &#285;i devas movi&#285;i kaj alveni &#285;is la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton.

Jen, &#265;u vi vidis? &#264;u unu el vi volas veni &#265;i tien kaj refari tute trankvile anta&#365; siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone anta&#365;eniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos?

Nu, nu, unu kura&#285;ulon, mi petas! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kura&#285;a. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru la&#365;te, kion vi faras.

Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, &#265;ar vere mi beda&#365;ras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri a&#309;oj, aferoj a&#365; pecoj, dum certe &#265;iu el tiuj havas sian &#285;ustan nomon anka&#365; vialingve.

Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton  a&#365; kovrilon  por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru la&#365;te, klare, &#265;ion, kion vi faras.



20b. Troa scivolo kondukas morten

A&#365;skultu, mi tamen &#349;atus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo? Vi staris trans la pordo, kaj vi a&#365;skultis, &#265;u ne? Vi suba&#365;skultis[35 - Suba&#365;skulti: ka&#349;e a&#365;skulti; a&#365;skulti ion, kion oni devus ne a&#365;skulti.], kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en &#265;i tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas.

Oni subdiris[36 - Subdiri: komprenigi a&#365; sciigi ion al iu, ne dirante &#285;in tute klare.] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi &#285;ojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvaza&#365; amoplene, mi kredis je vi. Kaj &#265;u vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, &#265;ar mi &#309;us tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj &#309;us agis mal&#285;entile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. A&#365; pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.

Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin suba&#365;skultanta &#265;e la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris anta&#365;e. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. &#264;iam mi &#349;atis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondi&#265;oj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.

Kaj nun, subite, &#285;uste en tempo, kiam diversaj raporta&#265;oj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas suba&#365;skulti. Vi tamen subskribis[37 - Subskribi: skribi sian nomon fine de letero a&#365; dokumento.] promeson &#265;iam gardi la interesojn de &#265;i tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj ser&#265;as &#265;iaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufi&#265;e ri&#265;as por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. &#264;u al ili vi transiris? &#264;u vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi  la&#365; via diro  amas min?

Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, anka&#365; venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam &#349;i subite ekaperis apud vi. &#348;i ne vidis, kion vi faras, sed &#349;i raportis al mi la aferon, &#265;ar &#349;i tre miris pri via reago al &#349;ia alveno. &#348;i tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita  kaj malpla&#265;a, a&#365; dan&#285;era  subite prezenti&#285;as. Mirige, &#265;u ne?

En mia raporto al niaj &#265;efoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel dan&#285;era &#285;i estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preska&#365; &#265;ion. Ni devos stre&#265;i niajn fortojn, sed ni havas multajn &#349;ancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondi&#265;o gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa &#265;i-afere, se ni volas, ke niaj fortostre&#265;oj ebligu al ni realigi nian celon.

Sed &#265;io &#349;an&#285;i&#285;is pro via suba&#365;skultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan &#265;i-foje. Kiom ajn vi stre&#265;is vian a&#365;skultpovon, vi ne povis plene a&#365;di, kaj  &#265;efe  vi ne povis kompreni, kio diri&#285;as trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, &#265;ar mankas al vi tro da informoj.

Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacila&#309;ojn, dan&#285;eron, malfeli&#265;on, kun &#265;iam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.

Mi sentas ploremon, &#265;ar mi fidis al virino, kaj &#349;i montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, &#265;ar la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj &#349;ia apud-esto min per &#285;ojo plenigis. Kunlabori kun &#349;i estis mia feli&#265;o. Scii, ke en &#265;iu risko, jen &#349;i estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom i&#285;is la devenejo de mia forto.

Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke &#349;i ne estas fidinda, ke &#349;i transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.

Jes, mi apena&#365; povas min deteni de plorado, &#265;ar mi ankora&#365; amas &#349;in. Mi ankora&#365; amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tu&#349;as min tro suferige. &#284;i alsaltas min, kaj mi sentas, ke dan&#285;era furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne movi&#285;u! Restu &#265;i tie. Apud mi.

Vi &#265;iam deziris apud-esti, &#265;u ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive!

&#264;u vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? A&#365; &#265;u ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? &#264;u vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? A&#365; &#265;u neniam okazis transiro, &#265;ar jam de la unua tago vi konis vian celon: en&#349;teli&#285;i &#265;i tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la &#265;efo, la&#365;cele agi por ke li enami&#285;u, &#349;ajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu &#285;in...

Anta&#365;e mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezenti&#285;as klare al miaj okuloj. En mian koron vi eni&#285;is kiel &#349;telisto en domon, por kapti...

Kaj mi lasis vin agi! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron! Kaj vi &#349;ajnigis vin feli&#265;a! Vi perfekte ludis vian rola&#265;on, ho jes! Vi ne agis amatore. Vi ne reale feli&#265;is  oni ne povas serioze feli&#265;i, kiam oni vivas en malvero  sed vi &#349;ajnigis feli&#265;on, vi ludis la rolon de feli&#265;ulino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.

Nun stari&#285;as la demando: kio okazu al vi? Vi scias tro multe, &#265;u ne? Estus dan&#285;ere lasi vin vivi. Kaj &#265;iaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha! Vi timas, &#265;u ne? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. &#264;u vi ne anta&#365;vidis mian sintenon? &#264;u vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi? &#264;u vi pensis, ke &#265;ar mi amas vin, mi ellasos vin plezure, e&#265; se mi malkovros vian rola&#265;on? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Beda&#365;ru, se helpas vin beda&#365;ri. Vi certe beda&#365;ros malpli ol mi. Vi beda&#365;ros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi beda&#365;ros amon perditan, fu&#349;itan de malverema ulino.

Kaj &#265;u vi scias, kio aldonas kroman suferon? Ke vi agis tiel infanece. Suba&#365;skulti &#265;e pordo! &#264;u viaj &#265;efoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine suba&#365;skulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi i&#285;is nesingarda. Beda&#365;rinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu  e&#265; se mi rida&#265;as  ke tio &#285;ojigas min. Mi ne &#349;atas rida&#265;i. Mi &#349;atus havi koron plenan je amo, kaj lar&#285;an rideton surviza&#285;e. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, &#265;u ne? Vi sufi&#265;e longe ludis &#285;in.

Nu, bone, sufi&#265;as. Nun mi tuj komunikos la nova&#309;on al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi &#265;iujn viajn sciojn. Estas milito, &#265;u ne?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videbla&#309;oj, sed tamen milito, terura milito.

Kial, diable, vi eniris tiun militon? &#264;u vi ne povis simple honeste labori, kiel &#265;iu alia? &#264;u la destino tiel malamas min, ke &#285;i alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis? Sufi&#265;e! Ne ploru! Agi mi devas. Mi agu tuj.

Kaj vi... Provu kunstre&#265;i &#265;iujn viajn fortojn, por almena&#365; morti digne.



21a. Ho bela naski&#285;urbo!

Rigardu! &#264;i tie mi naski&#285;is. &#264;u ne bela loko? Mi dubas, &#265;u ekzistas io simila aliloke en la mondo. &#264;u la montoj ne estas nekredeble belaj? &#264;u vi konas pli mirindan vida&#309;on? Rigardu la urbeton, kun &#285;iaj malnovaj domoj kaj &#285;iaj mallar&#285;aj stratoj, kiuj turni&#285;as serpente, &#265;u vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn malnovajn &#349;tonmurojn. Ne ofte oni ankora&#365; vidas tiel perfektan urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi dubas, &#265;u ilia valoro estas konata. Sed certe &#285;i estas tre alta.

La urbodomo[38 - Urbodomo: domo, kie trovi&#285;as la &#265;efaj urb-administraj oficejoj.] estas mirinda arta&#309;o. Vi certe jam vidis fotojn de &#285;i, &#265;u ne? Multaj venas al &#265;i tiu urbeto nur por rigardi la urbodomon kaj foti &#285;in. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien, kaj mi indikos al vi, de kiu angulo &#285;i aspektas plej bele.

Fakte, multaj el tiuj mallar&#285;aj stratoj ne estas tre puraj, sed tio ne &#285;enos vin, &#265;u?

Mia frato volas fari libron pri nia naski&#285;urbo. Li ankora&#365; vivas &#265;i tie. Mi foriris anta&#365; longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.

&#264;u vi sentas la harmonion de &#265;i tiu loko? Beda&#365;rinde, la suno ankora&#365; ne montri&#285;is, &#265;ar la lumo nun ne estas tute kontentiga por foti.

Via fratino foje venis &#265;i tien, &#265;u ne? &#348;i venis kun iu muzika societo, se mi bone memoras. Mi tre &#349;atas vian fratinon, vian plej junan fratinon, almena&#365;. La alian mi ne konas. Sed via plej juna fratino estas tre kara al mi. &#348;i estas tiel dol&#265;a! Dol&#265;a, harmonia viza&#285;o, kaj belega vo&#265;o. Ne mirige, ke &#349;i ludas muzikon. Estas beda&#365;rinde, ke &#349;i estas tiel... kiel diri?... ne timema, sed... ne-sinmontrema. &#348;i parolas tiel malla&#365;te, ke oni sentas, kvaza&#365; &#349;i timus, ke oni rimarkos &#349;ian &#265;eeston. Kial bela knabino kiel &#349;i timas, se oni rigardas &#349;in?

Via fratino lernis muzikon eksterlande, &#265;u ne? Mi ne memoras, en kiu lando. Kaj &#349;i iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko. Devas esti pla&#265;e, kaj interese, iri de lando al lando kun muzikistaro. Sed eble tiu &#265;iama transloki&#285;o estas laciga.

Nun, se vi havas ankora&#365; tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. &#264;i-flanke estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, &#265;ar ni trovi&#285;as sufi&#265;e alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da vidinda&#309;oj &#265;i-flanke. La plej vidindaj aferoj trovi&#285;as trans tiu lar&#285;a strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komenci&#285;as la malnova urbo.

&#264;u vi scias, ke oni da&#365;re esploras ser&#265;e al malnova&#309;oj &#265;i-urbe? Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn objektojn.

La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la urba historio. Sed oni malkovris postresta&#309;ojn el muroj kaj domoj &#265;i tie ene de la monteto. Oni e&#265; trovis meblojn, laborilojn kaj diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie &#265;i, precize sub la loko, kie ni nun staras.

Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi &#265;i tie sube. Anta&#365; kelkaj jarcentoj, la &#349;tato persekutis multajn pro ilia religio. Se la afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado. Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj a&#365;toritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen e&#265; plej eta kortu&#349;o. La popolo terure suferis.

Nu, tiel estas la vivo, &#265;u ne? Ekzistas personoj, kiuj beda&#365;ras la malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona nun, almena&#365; por ni &#265;i tie, &#265;ar ni scias, ke en la resto de la mondo homa persono ne &#265;iam estas konsiderata kiel la valora esta&#309;o, kiu &#285;i estas, a&#365; devus esti, la&#365; mia opinio.

&#264;u vi sufi&#265;e rigardis la vida&#309;on? Bone. Ni do povas iri al la alia flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege pla&#265;os al vi.



21b. Adia&#365; lando amata!

Adia&#365;, lando de mia naski&#285;o! Mi forveturas. Mi ne plu man&#285;os viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj.

Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu bani&#285;os en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dol&#265;econ de via religia vivo, &#265;eestanta en &#265;iu urbo, en &#265;iu kampo, en &#265;iu domo, en &#265;iu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu a&#365;dos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la a&#265;etantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio &#265;i. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu a&#365;deblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj.

Adia&#365;, lando de mia juneco! &#264;i tie mi naski&#285;is, &#265;i tie mi vivis infanecon, &#265;i tie mi ekkonis mian unuan amon, &#265;i tie mi suferis.

&#264;u mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, &#265;ar li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe.

Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel &#285;oje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi &#265;iuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi balda&#365; ekvivos, &#265;io estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol feli&#265;on, la&#365; tio, kion mi a&#365;dis.

&#348;telistoj multas &#265;i tie, sed anka&#365; tie, &#265;u ne?, kvankam la&#365;dire ili ne agas same. Tie estas instruitaj &#349;telistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. &#264;e ni, &#349;telisto agas &#349;ance, per rapida faro tute simpla, &#285;enerale sukcesas, fojfoje kapti&#285;as, nu, &#265;iuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj &#265;iuj komprenas malri&#265;econ. Tie &#349;telistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili e&#265; grupi&#285;as multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, &#349;telistoj nomas sian okupon laboro! Kia stranga maniero aran&#285;i sian vivon! Se &#349;teli estas labori, kial ne simple honeste labori?

Adia&#365;, &#349;telistoj mialandaj! Kaj adia&#365; anka&#365; al vi, &#349;telema &#349;tato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie almena&#365; la &#349;tato estas honesta, a&#365; preska&#365; honesta. Ni diru: sufi&#265;e honesta. Almena&#365;, la&#365; miaj informoj, &#349;ajnas, ke la &#265;efa celo de la &#349;tatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn po&#349;ojn per la &#349;tatana mono. Ne &#265;e ni. Adia&#365; &#349;tatoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda &#349;telplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da ri&#265;o, kiu devus servi al la feli&#265;o de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasi&#285;u.

Adia&#365;, patrolanda kamparo! Mi naski&#285;is &#265;e vi, ho kampoj maldol&#265;aj, kaj mi scias, pro kio vi maldol&#265;as. Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed anka&#365; vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi &#265;e plej a&#265;aj vivkondi&#265;oj.

Adia&#365;, fantomoj, kiujn la montoj naskas &#265;i-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je esploroj plene dokumentitaj. Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, ili ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo &#265;eestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adia&#365;as vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfu&#285;as al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via &#285;ena &#265;iama enmiksi&#285;o.

Adia&#365;, naski&#285;lando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura aero, same man&#285;indaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej &#349;atinda lando en la mondo, la lando de mia naski&#285;o.

Kaj tamen mi feli&#265;e forveturas.

Min persekutis via polico. Min &#285;enis via &#265;iama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj &#349;tatanoj. Vi tro okupi&#285;as pri la landanaro. Kaj via celo, ho &#349;tato, ne estas, ke ni vivu feli&#265;e, sed ke vi direktadu &#265;iun kaj &#265;ion &#265;i-lande.

Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondi&#265;oj? &#264;u vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom &#285;i necesas, kiom ni bezonas &#285;in?

Adia&#365;, naski&#285;landa polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico! Mi forflugas por &#265;iam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la viza&#285;oj, la vo&#265;oj, la ridoj.

Sed al mi almena&#365;, ho &#349;tata polico, certe ne mankos vi.



22a. Ek al fora insulo!

Mi saltas pro &#285;ojo, mi dancas pro &#285;ojo, mi eksplodas per rido pro &#285;ojo. Estas aran&#285;ite: mi forvoja&#285;os. Hiera&#365; jam mi ricevis anta&#365;an sciigon, ke ver&#349;ajne mia espero reali&#285;os. La &#265;efoj bezonis iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli &#349;atata, &#285;enerale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol &#265;i tiu.

Mia tasko estos sufice simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj, ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, feli&#265;e. Mia firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj a&#365;toritatoj. Kiam mi decidis diri ne, mi diras ne, kiom ajn oni provas &#349;an&#285;i mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min &#265;i-okaze. Ili scias, ke mi agos la&#365; iliaj interesoj. Oni fojfoje plendas pri mia obstineco. Nu, &#265;i-foje &#285;i servos al bona celo. Oni ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.

Mi do forvoja&#285;os. Unue aviadile. Poste &#349;ipe. Mi anta&#365;&#285;ojas &#349;ipi. Al aviadiloj mi ne havas specialan &#349;aton. Mi ne mal&#349;atas flugi aviadile; mi tre &#349;atas voja&#285;i, do kial mi plendus, se miaj &#265;efoj sendas min malproksimen aviadile? Sed &#349;ipon mi anta&#365;&#285;ojas. Mi neniam &#349;ipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre malstre&#265;a. Kaj oni povas movi sin. &#284;uste tio min &#285;enas en aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por movi&#285;i. Kaj verdire mi estas tre movi&#285;ema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni, iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte diras, ke mi havas la kapon sur la &#285;usta loko! Prave, se almena&#365; oni permesas al mi movi&#285;i.

Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la voja&#285;o. Sed mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne nur la aviadilan voja&#285;on, sed anka&#365; la &#349;ipan. Blua maro senfina! La pla&#265;a dancado de la &#349;ipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan tempon, &#265;ar ili sentas sin feli&#265;aj, ke ili voja&#285;as de insulo al insulo. Ha, la sento de senfina libereco!

Kaj la penso, ke tiuj aliaj voja&#285;antoj certe pagis multe da mono por &#349;ipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por e&#265; ne malfacila laboro, nur &#265;ar bon&#349;ance mi scias la bezonatan lingvon, kaj &#265;ar mi estas konata kiel firma persono, tiu penso  ke la aliaj pagas mem, kaj mi ne  estas plej plezuriga.

Hodia&#365; mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi jam havis kelkajn en mia vivo. Sed &#349;ipbileton mi neniam tenis en miaj manoj, kaj la tu&#349;o de &#285;i naskas en mi plej pla&#265;an plezuron.

Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian &#285;ojon, kaj ne hezitis &#285;in alsalti. Vi prikantas la bele bluan maron kaj la ri&#265;ajn kun&#349;ipulojn, ili diris, kaj kiam vi trovi&#285;os surloke, la maro estos brune verda&#265;a, a&#365; nigra&#265;a, la movi&#285;o de la &#349;ipo igos vin malsana, kaj la ri&#265;aj voja&#285;antoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj konstante &#285;enos vin.

Mi multe ridis a&#365;skultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. &#264;iu el ili &#349;atus okupi mian lokon, kaj per siaj senkura&#285;igaj vortoj ili esprimis tiun senton, ke tro bon&#349;anca estas mi. Sed ili anka&#365; &#349;atas min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado. La realo estos alia, ili ripetis. Nu, bone, e&#265; se &#285;i estos alia, mi akceptos &#285;in. Mi ne timas &#349;ipmalsanon a&#365; verda&#265;an multemovan maron. Mi e&#265; ne timas aventuremajn kunvoja&#285;antojn.

Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj &#265;efoj, ke mi estas la &#285;usta persono tiurilate, mi agis la&#365;cele, uzante la &#285;ustajn rimedojn, mi trovis solvon al &#265;iuj problemoj  a&#365; pse&#365;doproblemoj  kaj respondon al &#265;iu demando, mi agis la&#365; mia obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la dezirata decido.

Granda voja&#285;o balda&#365; komenci&#285;os. Morga&#365; mi devos vizitadi la &#265;efajn magazenojn de la urbo, &#265;ar multon ankora&#365; necesas a&#265;eti. &#264;iam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan voja&#285;on al malproksima loko.

Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed &#285;enerale &#285;i estas bela kaj pla&#265;a. &#264;u preni serioze la opiniojn, ke necesas anta&#365;vidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn la&#365; tiu ebleco? A&#365; &#265;u ili sennecese aldonos pezon al la jam sufi&#265;a pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?

Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, &#265;ar la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus sa&#285;e kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj &#265;iam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montri&#285;os plej bela...

Jes, la preparado de voja&#285;o ne estas &#265;iurilate facila, sed tamen &#285;i estas interesa. &#264;ar oni jam anta&#365;voja&#285;as en-image.

Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de &#349;telo a&#365; perdo. Mi ne &#349;atas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos a&#265;eti tie, surloke. Mi devos informi&#285;i pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile a&#265;eteblas. Se jes, tio solvus la problemon.

Estas anka&#365; montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, &#285;enerale, la temperaturo estas malalta. Sed &#265;u mi iros supren? &#264;u valoros la laci&#285;on? Oni facile laci&#285;as mar&#349;ante supren en montaro. Eble oni povas veturi &#285;is la supro de la plej belaj montoj. Sed e&#265; veture, oni malvarmi&#285;as. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por a&#265;eti varmajn vestojn, mi ne a&#265;etos ilin.

La Oficejo pagas al mi la voja&#285;on, &#285;i pagas la restadon en tre bona hotelo, &#285;i pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu a&#365; alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke &#285;i krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidinda&#309;ojn. Ili ne mankas, oni diris al mi.

Mi skribos al mia familio. Anka&#365; pri tio mi anta&#365;&#285;ojas. Mi &#349;ategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun &#265;iuj familianoj. Estas feli&#265;o havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio pla&#265;as. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed anka&#365; al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke &#265;iu tre &#285;ojos ricevi nova&#309;ojn de mi.

Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotel&#265;ambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn a&#365; aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Voja&#285;antoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas ri&#265;aj kaj voja&#285;as per sia mono. Sed mi voja&#285;os en tute aliaj kondi&#265;oj, &#265;ar nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, a&#365; rigardi solece teatra&#309;on. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj.

Kia vivo! Kia feli&#265;o! Kia plezuro! Mi apena&#365; eltenas la stre&#265;on atendi &#285;is venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informi&#285;os. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, &#265;u iu a&#365; alia faro estas deviga, a&#365; e&#265; simple farinda, kiel rimedo anta&#365;gardi la sanon. Mi forte deziras ne malsani&#285;i tie. Mi ne &#349;atus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amiki&#285;us kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne.

Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preska&#365; la kvina kaj duono. Tereza balda&#365; alvenos, kaj mi ankora&#365; nenion preparis. Kaj mi promesis al &#349;i pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinka&#309;on. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia voja&#285;o anka&#365; preparante la man&#285;on.



22b. Skribas malliberulo

Kara Amikino,

Mi ne konas vin, sed vi permesos, &#265;u ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita bela&#309;o, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. &#284;i estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.

Jes, kiel vi diras en via letero  kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo  vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias &#285;ian havindecon nur post kiam oni perdis &#285;in. &#264;u vi konas la komencon de Sinjoro Tadeo de Mickiewicz[39 - Fama verkisto. Prononcu : Mickjevi&#265;.]?

Litvo[40 - Litvo: unu el la du &#265;efaj partoj de malnova Pollando.]! Patrujo[41 - Patrujo: patrolando.] mia, simila al sano,

Vian grandan valoron ekkonas litvano

Vin perdinte...

Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.

Pri man&#285;oj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, ri&#265;ula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apena&#365; estas eltenebla[42 - Elteni: elporti.], tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke anta&#365; longe ne estos libertempo, ne estos ebleco voja&#285;i al maro a&#365; montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. &#264;u vi komprenas?

La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de &#265;i tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo a&#365; por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, a&#365;di inan vo&#265;on, rigardi la belecon kaj dol&#265;econ de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.

Estas &#265;i tie kelkaj junuloj kun bela vizago kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. &#264;u vi trovas min a&#265;a, &#265;ar mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo &#265;i tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.

La fakto, ke la propono inter&#349;an&#285;i leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon e&#265; pli kor-altiga al mi. &#264;u vi komprenas mian esprimon? Kor-altiga: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvaza&#365; mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.

Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, e&#265; sciante, ke mi malbonagis, tio estas pla&#265;e varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!

Amikojn oni trovas mem, &#265;u ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu a&#365; alia persono oni ekrilatos amike. Sed &#265;i tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, &#265;ar ni decidis esti kune. Tio estas terura. E&#265; la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. A&#265;aj kunkrimuloj, fakte.

&#264;u eble ni i&#285;os geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?

Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne pla&#265;as. Mi sentas min &#285;enata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. &#264;u vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la &#265;i-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion &#285;i vere bezonas.

Nun mi devas halti. Mi tre stre&#265;e atendas vian respondon.

Via sincera amiko malliberulo,

Pa&#365;lo



23a. Sekreta servo

Kial diable mi entiri&#285;is[43 - En-tir-i&#285;-i.] en tiun aferon? Mi ne estis sufi&#265;e singarda. Oni neniam gardas sin sufi&#265;e kontra&#365; tiuj dan&#285;eraj decidoj. Fakte, mi e&#265; ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. &#264;ar miaj gepatroj multege voja&#285;is kaj konstante transloki&#285;is de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, e&#265; se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe[44 - Portempe: por iu tempo, dum iu tempo, dum iu da&#365;ro.] en lando, kies lingvon li neniam lernis anta&#365;e. Li e&#265; ne bezonas iradi al la lernejo por kutimi&#285;i al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankora&#365; tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj &#285;in uzi, en novaj kondi&#265;oj, tiel ke &#265;iuj vortoj kaj &#265;io alia enkapi&#285;as e&#265; sen plej eta fortostre&#265;o.

Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Anka&#365; lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj &#265;efoj tion eksciis  oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj  jes, kiam miaj &#265;efoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, a&#365; almena&#365; tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.

Nu, mi ne speciale &#349;atis la soldatan vivon, la dol&#265;an vivon, kiel ni tiutempe kromnomis[45 - Krom-nomi: doni kroman, anstata&#365;an nomon.] &#285;in. Porti pezan sakon mar&#349;ante tuttage sur sunvarmega vojo, a&#365; ku&#349;i sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo feli&#265;a. Kaj mi a&#365;dis, ke la bon&#349;anculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn man&#285;ojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en &#265;iutagaj kampaj soldatludoj.

Mi &#349;atas bone man&#285;i. Tio estas unu el miaj multaj malforta&#309;oj. Krome, miaj muskoloj pli rapide laci&#285;as ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvaza&#365; mi apena&#365; vivus plu. E&#265; signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.

Mi rakontas &#265;ion &#265;i por klarigi al vi, kial mi tiel facile entiri&#285;is en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, &#265;ar... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon &#285;ismorte rolante kiel serpento a&#365; hundo, a&#365; kiel pezeg-portanto, en lokoj maldol&#265;aj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj  ili e&#265; estas vere malbelaj, se paroli sincere  sed mi &#349;atas ilin, &#265;ar ili &#265;iam servis min amike, kaj la dol&#265;a vivo de simpla soldato pli kaj pli eluzis[46 - Eluzi: malbonigi a&#365; malgrandigi per longa uzado.] ilin, tiel ke mi sentis min i&#285;anta iom pli malalta &#265;iutage.

Cetere, mia tuta korpo eluzi&#285;is. Mi jam ne havis multe da graso anta&#365; ol komenci, sed tiu malmulto perdi&#285;is en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo fari&#285;os &#265;iurilate fortega, sanega kaj multopova  Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi, diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montri&#285;is la perdinto  sed mi havis fortajn dubojn pri miaj &#349;ancoj sukcesi. La&#365; ilia agmaniero, e&#265; se ilia celo sincere estis nin fortigi, &#349;ajnis al mi, ke la &#349;ancoj perdi la vivon kaj la malmultan sa&#285;on, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la &#349;ancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.

Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero &#349;ajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne for&#309;etis &#285;in. Kiel mi &#309;us diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondi&#265;oj por nee respondi necesus superhoman forton.

Mi neniam estis speciale sindonema. Mi &#265;iam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.

Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri &#265;io, kion mi vidos, a&#365;dos, tu&#349;os a&#365; iamaniere sentos tie, kaj &#265;ar tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus[47 - En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").] el &#265;i tiu vivo  tiel diskrete, ke e&#265; la polico ne starigos al si demandojn  se &#349;ance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion &#285;i faras.

Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de feli&#265;o, sed almena&#365; la dokumentoj estis interesaj. Mi &#265;iam multe interesi&#285;is pri &#265;io, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj a&#365; aliaj skriba&#309;oj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje e&#265; leterojn senditajn de soldatfamilio el malamika lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.

Sed poste... Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontra&#365; ili. Ili estas tiel dan&#285;eraj. A&#365; &#265;u tion mi imagas? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvaza&#365; &#349;tato en la &#349;tato. La malnova timo plu ku&#349;as malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almena&#365; por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti &#265;ion &#265;i neniam parolante pri &#285;i. &#264;u gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo? &#264;iam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta stre&#265;o, kaj tiu stre&#265;o estas malpli kaj malpli elportebla. E&#265; kiam la sekretoj estas ridindaj.

Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. A&#365; ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze! La ideo partopreni en ka&#349;a, subtera, subsupra&#309;a milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon.

Krome, ni tie vivis en konstanta stre&#265;i&#285;o. Kaj ridi montri&#285;is bona rimedo por gardi nin kontra&#365; la dan&#285;eraj sekvoj de tiu &#265;iam stre&#265;a atmosfero.

Foje... Se vi scius... Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-&#265;efoj  li nomi&#285;is Alb...

Ho! Kio okazas al mi? Tra la fenestro, iu ek&#309;etis... mi svenas, mi svenas... Kapo turni&#285;as. Rigardu: en la koron &#285;i eni&#285;is, &#285;i teni&#285;as tute firme... tiu afereto... Mortiga substanco... Kial vi malfermis la fenestron? Kial vi igis min stari apud &#285;i? &#264;u vi...? Haaaaa!



23b. Ameriko, jen mi venas!

- Kiam vi forveturos?

- Venontan[48 - Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).] semajnon.

- Aviadile, &#265;u ne?

- Jes, aviadile. Neniu plu voja&#285;as al Usono[49 - Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.] &#349;ipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide!

- &#264;u vi devas prepari ankora&#365; multon?

- Ne, &#265;io jam estas preparita. Mi havas &#265;iujn dokumentojn. Mi devas ankora&#365; solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun.

- Kial estas problemo?

- Mi agis stulte. Mi ne okupi&#285;is pri tiu afero sufi&#265;e frue kaj nun la dolaro[50 - Dolaro: mon-unuo en Usono, A&#365;stralio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.] alti&#285;as de tago al tago.

- Vi do devus rapidi a&#265;eti viajn dolarojn.

- Jes, sed mi a&#365;dis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj a&#365;toritatoj volas &#285;in malaltigi.

- Kial? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvaza&#365; tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malalti&#285;is. &#264;u vere nun ili estas mal&#285;ojaj pri tio, ke la dolaro fari&#285;is plivalora?

- Jes, &#265;ar ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn[51 - Produkti: fari a&#365; estigi a&#309;ojn (produktojn), &#265;efe kun la celo ilin vendi a&#365; havigi al iu, kiu ilin uzos.] eksterlande.

- Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun i&#285;is pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn.

- &#284;uste. &#264;io usona nun fari&#285;is pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam sufi&#265;e grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj i&#285;os e&#265; pli multaj, kaj tion ili timas.

- Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam a&#265;etas preska&#365; &#265;ion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto.

- &#264;u tiel estas? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malalti&#285;on de la dolaro.

- Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en amba&#365; eblecoj. &#264;u vi jam estis en Usono anta&#365;e?

- Ne. &#264;u vi?

- Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis anta&#365; du jaroj. &#264;iuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malri&#265;ulo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travoja&#285;is la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej ri&#265;aj landoj en la mondo.

- &#264;u vere?

- Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por man&#285;i en restoracioj. Tiom pli ol en E&#365;ropo, por simila kosto.

- Sed &#265;u la man&#285;a&#309;oj estas same pla&#265;aj, kiel &#265;e ni?

- Ne. Estas pli bone &#265;e ni tiurilate. &#264;efe, en nia lando, la man&#285;oj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi &#265;iutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel supra&#309;a!

- Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi anta&#365;&#285;ojas viziti tiun landon, pri kiu oni a&#365;das tiom da malsamaj opinioj.

- Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. &#284;is revido, kaj bonan voja&#285;on!



24a. Literaturo amindas, sed tamen...

La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. &#264;u vi tion konstatis? Nur pri literaturo li okupi&#285;as &#285;isfunde. Mi konstatis tion ankora&#365; hiera&#365;, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos &#285;in morga&#365;.

Kiam mi renkontis lin hiera&#365;, lia edzino &#309;us rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. &#348;i &#309;us parolis al mi tre precize pri la monaj malfacila&#309;oj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, &#265;ar &#349;i emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi &#349;iajn klarigojn.

Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio fari&#285;as de tago al tago pli serioza. La &#349;tata institucio, kiu promesis al ili monon  kontra&#365; repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondi&#265;oj  pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondi&#265;oj, tiel stre&#265;aj, ke ili ne plu povos akcepti. Krome, la onklino, kiu anta&#365; longe promesis, ke kiam &#349;i mortos, &#349;ia tuta ri&#265;o  grandega, la&#365;dire  estos por ili, lastminute preferis tute malsaman aran&#285;on kaj decidis doni preska&#365; &#265;ion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam &#349;i mortis, &#349;ia ri&#265;ego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retrovi&#285;as senigita anka&#365; je tiu espero solvi la monproblemon.

Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne &#349;ajnas tu&#349;i lin. &#264;iu alia persono, en similaj kondi&#265;oj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu &#309;us aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpa&#285;a libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata.

&#264;u vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malpla&#265;a realo, protekti sin kontra&#365; doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tu&#349;os la fundon de malri&#265;eco anta&#365; ol konstati, ke mon-problemo stari&#285;as. Oni &#265;esas maltrankvili&#285;i, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nereala&#309;oj. Kia metodo! Bona por li, ver&#349;ajne, sed ne por la edzino. &#348;i portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. &#264;u vi trovas tion &#309;usta? Mi ne.

Aliflanke, tia li estas de naski&#285;o, tia li certe restos &#285;ismorte. Mi dubas, &#265;u li povus fari&#285;i iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero.

Mi respektas viajn ideojn, li foje diris al mi, mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn &#285;ojiga&#309;ojn. Vi &#265;esis interesi&#285;i pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi &#265;esis okupi&#285;i pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi fari&#285;is sengrasa maldikulo, mi tuj laci&#285;as, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi e&#265; ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je bela&#309;oj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, e&#265; en tempoj de malfacileco.

Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo &#265;iam estis sen&#265;esa parolanto. Li jam montri&#285;is la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne &#265;esas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron man&#285;etadas zorgoj pri l' morga&#365;o.

Kie ni trovos monon? &#349;i ripete demandas al si. De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide alti&#285;i, sed ni neniam sukcesos pagi &#285;in. Kaj mi tiom anta&#365;&#285;ojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos &#285;in. Oni forprenos la domon de ni kaj &#285;in vendos, &#265;ar ni ne povos pagi. A&#365; polico venos, arestos nin, kaj oni &#309;etos nin en malliberejon!

&#348;i troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! &#348;i timas retrovi&#285;i en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpa&#285;aj libroj! &#264;u ilia para vivo sukcesos supervivi tian stre&#265;i&#285;on, tian kontra&#365;econ en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas.

Mi konstatis, ke &#349;i multe maldiki&#285;is, kaj ke &#349;ia viza&#285;o alprenis a&#265;an koloron, nesanan. Tiel &#349;atinda virineto! Mia koro &#349;iri&#285;is, kiam mi vidis &#349;in tiel senhelpa.



24b. La &#285;ojoj de petveturado

&#264;u estas vi, Johana? Kio okazis? Kial vi ne revenis hejmen? Kial vi telefonas tiel malfrue?

...

Kion? Kiun vi renkontis? Mi ne komprenas. Parolu pli klare, kara, bonvolu. Kio okazis al via vo&#265;o? Mi apena&#365; rekonas &#285;in.

...

En la hospitalo, &#265;u? Vi estas en hospitalo! Mi timas. Diru al mi, kio okazis. Kion vi faras en hospitalo?

...

Kion vi &#309;us diris pri a&#365;to? Mi fakte tre malbone a&#365;das vin. La a&#365;to estas fu&#349;ita? Kies a&#365;to? &#264;u mia a&#365;to? Johana! Kion vi faris?

...

Malfeli&#265;a hazardo, malfeli&#265;a hazardo! Kiajn vortojn vi uzas! &#348;ajnas al mi, ke vi ne &#349;oforis tre atente.

...

Kion? Ne vi &#349;oforis! Sed mi &#265;iam diris al vi, ke mi akceptas, ke vi uzu mian a&#365;ton, sed ne ke iu alia ol vi &#349;oforu!

...

Vi mem ne povis! Bela rimarko! Kaj kial diable vi ne povis &#349;ofori, dum vi lernis direkti a&#365;ton jam anta&#365; pluraj jaroj? Ne, Johana. Vere, mi ne komprenas vin.

...

Brando! Vi trinkis tiom da brando, ke vi ne plu klare vidis! &#264;u tion vi &#309;us diris al mi? Kial do vi trinkis tiom da brando? Ili trinkigis vin, &#265;u? Sed kiuj estas tiuj ili?

...

Vi ne scias! Vi ne konas ilin! Pli kaj pli bele! Vi renkontis ulojn, kaj trinkis kun ili tiom da brando, ke vi ne plu povis direkti mian a&#365;ton, kaj vi nun telefonas el hospitalo. Vere, mi ne scias, kion pensi. Kion vi &#309;us diris? Mortis, &#265;u? Kiu mortis?

...

Li ankora&#365; ne tute mortis, sed estas nun mortanta? &#264;io &#265;i estas neimageble serioza. Kiu trovi&#285;is tie, kaj mortis, a&#365; mortas?

...

La a&#365;to surveturis lin! Johana! Mi perdas la kapon! Vi parolas tiel trankvile! Kion? Ha jes, ili donis trankviligan substancon al vi. Jes, mi scias, kuracistoj estas tiaj. Tuj, kiam okazis io drama, nuntempe, ili havigas al oni trankviligilon. Tial vi parolas tiel strange. Sed kia terura okaza&#309;o! Vere, mia kapo turni&#285;as. Rediru al mi  &#265;ar mi nenion komprenas  kiu &#349;oforis, kiam la a&#365;to surveturis tiun kompatindan sinjoron?

...

Kion vi diris? La &#265;efo de la polico direktis mian a&#365;tomobilon?

...

Ne li? La &#265;efo de la polico ne estis la homo en la a&#365;to, sed la homo, sur kiu la veturilo pasis? Kion? &#264;u la mortanto estas la polic&#265;efo? Ho, Johana, ne estas vere, &#265;u? Ne, ne! Filino mia, kion diable vi faris?

...

Ne vi faris! Sed kiu, kiu do? Kiu &#349;oforis? Provu paroli pli klare, mi malbone a&#365;das.

...

Nekonato! Sed kiel vi renkontis tiun nekonaton? Kion? Li petveturis? Ha jes, kompreneble, li petveturis! Mi tion imagas perfekte. Li staris apud la vojo signante al pasantaj a&#365;toj, ke li deziras veturon. Kaj vi, simplulino, akceptis lin kaj ...

...

Bela! Li estis tre bela! Jen belega respondo! Johana, &#265;u vere vi estas sesjara knabino? Tion oni kredus, a&#365;dante vin. Bela! Mi parolos al vi pri beleco kiam vi hejmenvenos! Vi a&#365;dos min, tion mi promesas al vi.

...

Kaj poste vi haltis por ena&#365;tigi alian. Kaj tiu havis botelon da... kion vi diras? Biero, ne brando, biero, &#265;u? Ha jes! Komence biero. Kaj poste vi trovis brandon! Kie? La sama, &#265;u? Tiu dua petveturanto diris, ke li havas anka&#365; brandon, kaj vi... nekredeble! &#264;u vi trinkis en la a&#365;to?

...

Ha, feli&#265;e vi havis la ideon halti por trinki. Kion vi...? Tion mi povas imagi, ke la naturo estis tre bela tiuloke. Ho jes, mi facile prezentas al mi enkape la vida&#309;on: vi en bela naturo kun du beluloj, kaj... Kion vi diris?

...

Nur unu estis bela! Jes, kompreneble. La alia estis nur la homo-kun-biero-kaj-brando. Sed poste, kio okazis?

...

Kompreneble, vi sentis vin necerta pri vi! Kiel povus esti alie, post tiom da trinkado? Kaj do vi petis tiun alian &#349;ofori. Sed ver&#349;ajne anka&#365; tiu trinkis tro multe, kaj... Terure! Rakontu do precize, kio okazis, dum li direktis la a&#365;ton.

...

Jes. En kiun urbeton vi eniris? Mi ne komprenis la nomon.

...

Ha jes, mi vidas, jes, tie. Kaj tuj post la unuaj domoj estas tiu vojo dekstre, kaj...

...

Kion? Li veturis en la nazon de alia a&#365;to, kiu alvenis, kaj li sukcesis samtempe surveturi piediranton! Kaj tiu estis la polic&#265;efo! Johana, Johana, mia filino, kiel eblas!

...

Kion? &#264;u vi diris, ke viaj du petveturantoj sukcesis forkuri, anta&#365; ol la polico alvenis? Kaj &#265;u vere neniu ilin haltigis? &#264;u oni ne kaptis ilin? Neniu rimarkis! Sed ili estis krimuloj! Almena&#365; tiu, kiu &#349;oforis!

...

Sed vi mem, kial vi nenion diris al la homoj tie? Jes, kompreneble, vi estis kelkmomente nekonscia, kaj dum tiu momento ili perdigis sin. Sed... sed... se tiuj du malaperis, tiam la polico neniam kredos, ke ili entute ekzistas! &#264;u iu ilin vidis?

...

Ne, kompreneble. Neniu vidis ion ajn. &#264;io okazis tro rapide. Tiuj du junula&#265;oj malaperis for, kaj restis sur la strato vi, plena je brando, mortanta polic&#265;efo, kaj du rompa&#265;itaj, pecigitaj a&#365;toj. Kaj sur la a&#365;to, el kiu oni vidis vin eliri, kiam vi rekonscii&#285;is, trovi&#285;as mia numerplato!

...

Se almena&#365; vi ne estus mia filino, mi povus diri, ke oni &#349;telis mian a&#365;ton, sed kun vi en &#285;i...

...

Silentu, mi petas, Johana. Nenion diru plu. Kaj agu tuj. Jen mia koro reagas strange. Mi sentas doloron. Mi petas vin, telefonu al kuracisto, ke li venu tujtuj al mi. Mi... Mi timas, ke nevole, jes ja, tute certe nevole, sed tamen... mi timas, ke vi mortigis du homojn! Ne plu estas aero &#265;i... &#265;i tie. M... mi ne p... ne plu po... povas paro...



25. La tri plendoj de s-ro Kursano

Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. &#264;u vi bonvolas noti?

Mi esperas, ke vi povos fari ion, &#265;ar mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, &#285;i refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontra&#365; mi.

Unue mi plendas pri provo &#349;teli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie... atendu... lasu min pripensi momenteton, estis anka&#365; io alia, sed &#349;ajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas.

Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, &#265;u ne? Oni invitis min elpo&#349;igi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo &#349;teli monon de mi.

Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii? &#264;efe la instruanto min persekutis, sed fojfoje anka&#365; la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, &#265;u? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonesta&#309;ojn, kaj malhonesta&#309;ojn mi konstante travivis dum la da&#365;ro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas &#285;usta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfina&#309;on A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). &#264;iufoje mi a&#365;dis similajn rimarkojn, malestimajn. &#264;u mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malpla&#265;an, sed malrespekton mi firme rifuzas.

Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de &#265;iuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fu&#349;e, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, &#265;ar mi diris IGI kaj ne I&#284;I, a&#365; DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontra&#365; mia sento pri memdigno, kontra&#365; mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. &#264;u ni ne vivas en libera lando, kie, la&#365;tradicie, la digneco de homa persono estas respektata? Mi kura&#285;e rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fu&#349;lernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis &#285;in. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso.

Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en pla&#265;a atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero... nu, plej bone e&#265; ne paroli pri &#285;i. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie &#265;io estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, ver&#349;ajne &#265;ar nenio estis kompreninda. Ili e&#265; ne sukcesis uzi &#265;iufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu pa&#285;on, alifoje &#285;i estis dupa&#285;a. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn. kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam anta&#365; longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fu&#349;e funkcias, povis imagi, ke tia rakonta&#265;o kontentigos normalan kursanaron.

Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj... nu, anka&#365; &#265;i-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. &#264;u vi notis &#265;ion? &#264;i tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu &#285;in al la superaj a&#365;toritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu &#265;iujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas.

Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimi&#285;i iamaniere, &#265;u kun, &#265;u sen N &#265;e la vortofino. &#284;is la revido! A&#365;, pli bone e&#265;, adia&#365;!



,        BooksCafe.Net: http://bookscafe.net

   : http://bookscafe.net/comment/piron_claude-lasu_min_paroli_plu-140820.html

  : http://bookscafe.net/author/piron_claude-28714.html



notes

Notoj



1

Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas hehe, tute ne gravas).



2

Mi turnus min al: mi irus paroli al.



3

Kartezio = Descartes.



4

En Esperanto, oni diras: estas e i, i estas e, estas e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.



5

A&#309;o: afero.



6

Mi scias pri tiuj a&#365;toritatoj: mi scias, kiel agas tiuj a&#365;toritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okaza&#309;oj; mi konas tiujn a&#365;toritatojn.



7

La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...



8

Alimondaj (= alia-mond-aj)



9

&#348;i vidis sian kuraciston: kiu vidis?  &#349;i. La kuraciston de kiu?  de &#349;i (de tiu, kiu vidis).

Eniri en &#349;ian cambron: kiu eniris?  ne &#349;i, sed la kuracisto. En la cambron de kiu?  ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de &#349;i. Se vi dirus: &#348;i vidis la kuraciston eniri en sian &#265;ambron, tio volus diri, ke &#349;i vidis la kuraciston eniri en la &#265;ambron de la kuracisto.



10

Labori super io: labori pri io.



11

Elvoki: fari, ke pensoj venas pri...



12

Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.



13

Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.



14

Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fu&#349;e, perdi la povon &#285;uste pensi.



15

Kapnei (kap-ne-i): diri ne per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.



16

Meti finon al x: fari, ke x fini&#285;u; igi, ke x ne plu ekzistu.



17

Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo, &#309;a&#365;do, vendredo, sabato kaj diman&#265;o. Diman&#265;o estas kutime senlabora tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.



18

diru : po.



19

Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu &#285;i eniris).



20

&#264;iovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : man&#285;a&#309;on, vesta&#309;ojn, librojn, televidilojn...)



21

Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon.



22

Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro &#265;efe mana, korpa, a&#365; mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.



23

s-ro: sinjoro.



24

Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbona&#309;on a&#365; malfeli&#265;on, a&#365; por ne meti sin en realan a&#365; imagitan dan&#285;eron; malema agi subite kaj senpense; neriskema.



25

Sen-tim-a, sent-em-a.



26

En&#349;teli&#285;i: eniri &#349;tele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvaza&#365; por &#349;teli.



27

Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti.



28

&#264;ie: en la tuta loko.



29

-anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.



30

Kvarono: 1/4



31

Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.



32

Leg- kaj lernsoifo : necesas kompreni legsoifo kaj lernsoifo, t.e. granda deziro legi kaj lerni.



33

Nenifaro : = neni(o)-faro, faro de nenio.



34

Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri...



35

Suba&#365;skulti: ka&#349;e a&#365;skulti; a&#365;skulti ion, kion oni devus ne a&#365;skulti.



36

Subdiri: komprenigi a&#365; sciigi ion al iu, ne dirante &#285;in tute klare.



37

Subskribi: skribi sian nomon fine de letero a&#365; dokumento.



38

Urbodomo: domo, kie trovi&#285;as la &#265;efaj urb-administraj oficejoj.



39

Fama verkisto. Prononcu : Mickjevi&#265;.



40

Litvo: unu el la du &#265;efaj partoj de malnova Pollando.



41

Patrujo: patrolando.



42

Elteni: elporti.



43

En-tir-i&#285;-i.



44

Portempe: por iu tempo, dum iu tempo, dum iu da&#365;ro.



45

Krom-nomi: doni kroman, anstata&#365;an nomon.



46

Eluzi: malbonigi a&#365; malgrandigi per longa uzado.



47

En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").



48

Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).



49

Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.



50

Dolaro: mon-unuo en Usono, A&#365;stralio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.



51

Produkti: fari a&#365; estigi a&#309;ojn (produktojn), &#265;efe kun la celo ilin vendi a&#365; havigi al iu, kiu ilin uzos.

