177672.fb2
Kio impresis, en la uniformulo, kiu eniris, estis la profunde bluaj okuloj. Li estis bele altakreska, jes ja, fortike ĉarpentita, sendube, liaj rozkolora vizaĝo, bonorde kombitaj helkaŝtanaj haroj, kaj frunto sindemande sulkita, tuj elvokis simpation, konsentite, sed tiuj karakterizoj iel perdis ĉian ekziston kompare kun la profunde bluaj okuloj. Oni sentis, ke tiuj povus bori vin ĝis la kerno de la koro, sed ke tion ili ne faris, eble pro respekto. Tial ili tiagrade imponis: ili esprimis forton neuzatan, ili signis plej superan potencon: la povon de ĉampiono, kiu rifuzas lukti, ne pro timo, ne pro manko de memestimo, sed pure-nure por ne kaŭzi doloron, aŭ ĉar perforto ne decas ĉe homoj civilizitaj. La forto de Arne Kristiansen estis antaŭ ĉio morala. Tial, verŝajne, la okuloj pli impresis ol la herkula konstruo.
“Diru, Kristiansen, ĉu vi havas bonan memoron?” Adams demandis, post la prezentadoj.
“Jes, laŭdire”, la rozvangulo trankvile respondis.
“Ĉu vi memoras, kiuj pasis en la koridoron, dum vi garde deĵoris hieraŭ, post la 5-a?”
“Nu… Sendube, se vi rigardos la registrolibron…”
“Jes, jes, ni scias, sed mi ŝatus, ke vi montru al niaj sovetiaj kolegoj, ke ankaŭ ni havas observemajn homojn kun fidinda memoro, kapablaj montriĝi precizaj atestantoj.”
La gardisto sentis, ke delikata rivaleca ludo disvolviĝas ĉi tie. Li ŝatis sian ĉefon kaj nepre deziris plaĉi al li. Li sulkigis eĉ pli la frunton.
“Nu,” li diris, “permesu, ke mi koncentru min… Estis unu sudamerika virino, tre ekscitita. Ŝi volis pasi sen skribi sian nomon kaj mi devis vere insisti. Estis ankaŭ iu sovetiano, kiu parolis al mi germane, iom balbute, tre timema homo… Kiu plu? Atendu… Ha jes! Estis tiu persono kun la haroj senordaj, unu ŝultro pli alta ol la alia, kiu faras grandajn gestojn kaj konstante stumblas aŭ faligas objektojn, li aspektas kiel artisto, mi ofte rimarkis lin en la restoracio, des pli ĉar li parolas tre laŭte, kun lispo…”
“Vi havas belan priskriban talenton”, Karal diris. “Vi perfekte bildigis al ni s-ron Plum, la estron de la tradukfako.”
“Eble. Mi ne scias, kion li faras ĉi tie. Li revenis laŭ la koridoro kurante, kun la longa kravato flirtanta super la ŝultro, tiel ke mi ne povis ne ridi.”
“Li kuris, ĉu?” Maĥmetali diris suspektoplene.
“Jes. Mi memoras preskaŭ laŭvorte liajn frazojn, ĉar ili ne estis kutimaj. Li diris: ‘Tiu Kertsch certe ricevis la plej altan diplomon en la skoldista lernejo. Kian lavon mi ricevis!’ aŭ io simila. Ankaŭ al li mi devis memorigi skribi la elirhoron. Krom tio… atendu… ha jes, estis iu alia, viro tute normala, kun blua jako, blanka ĉemizo kaj ruĝa kravato, aŭ pli ĝuste malhelruĝa, kun strioj, plus tre nigraj, tre densaj brovoj.”
“Dankon”, Adams diris. “Ĉu vi memoras iun alian?”
“Ĉu estis iu alia? Ŝajnas al mi, ke ne. Ha, tamen, jes, la sekretariino, kompreneble, la maljuneta virino, kiu sekretarias por s-ro Kertsch.”
“Bonege, Kristiansen”, aprobis la nigrulo. “Vi efektive havas observemajn okulojn kaj precizan memoron. Ni tre dankas vin. Bonvolu pripensi plu la aferon, kaj se vi memoras ian detalon, tuj informu nin.”
“Ĉu povus okazi, ke iu pasis ne registrinte sian nomon?” Zajcev demandis kun neŭtrala tono.
Se Arne estis ofendita, tio ne montriĝis vizaĝe.
“Ne, sinjoro. Tio ne povus okazi”, li prononcis senemocie, laŭ la maniero de persono simple priskribanta facile kontroleblan fakton, kiun kontesti ne eblus. “Des malpli, ĉar necesus esti nevidata kaj enire kaj elire.”
“Ĉu vi aŭdis aŭ iel perceptis ion nenormalan hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Tuurken demandis.
“Nenion, sinjoro”, la gardisto respondis.
“Eĉ ne krieton, aŭ pordon fermatan?”
“Ne estus eble, sinjoro. La koridoro formas rektan angulon eble dek kvin metrojn post la gardloko, kaj la oficejoj de la gravuloj troviĝas post la angulo, kio verŝajne malhelpas aŭdi klare, kio tie okazas. Kaj krome…”
Li hezitis kaj rigardis la du sovetianojn kun iom kulpa esprimo. En la bluaj okuloj legiĝis eĉ pli da sinreteno ol kutime.
“Krome?” Adams ripetis.
“Krome en la unua ĉambro post nia gardloko, komence de la oficeja koridoro, estas laŭtparolilo, kiu konstante funkcias. Ĝi parolas ruse, kazaĥe, germane, muzikas, kantas. Ĉiam iom tro laŭte laŭ la gusto de la gardistoj. Ni petis, ke oni silentigu ĝin, kaj estis promesite, ke venos elektristo, sed li ankoraŭ ne venis. Kaj la butono, kiu regas la laŭtecon, ne funkcias; kiom ajn oni turnu, restas same laŭte. La sola maniero silentigi ĝin estus tranĉi la dratojn, sed tion ni ne permesus al ni.”
Karal amuziĝe rigardis la du sovetiajn kolegojn. Iliaj vizaĝoj restis perfekte senesprimaj.
“Dankon, Kristiansen, vi povas iri”, Adams senkomente diris. La bluaj okuloj rondiris la kunularon, kvazaŭ salute la norvego klinis la kapon, kaj paŝis for.
*
“Ĉu vi opinias, ke li rigardis la registraĵojn, kiam li eksciis pri la krimo?” Maĥmetali demandis.
“Preskaŭ certe ne”, respondis Tuurken. “Kiam li finis sian deĵoron, li ne sciis pri la krimo, kaj havis neniun motivon enkapigi al si tiujn nomojn — cetere, ne la nomojn li memoras, sed la aspektojn — kaj li ankoraŭ ne rekomencis deĵori, kiam ni vokis lin. Li do ne havis okazon tion fari. Sed se vi volas, mi kontrolos.”
“Se li ne studis parkere la registrolibron, lia atesto konfirmas la skribaĵojn”, serioztonis Zajcev. “Kaj ĉiaokaze, ni kontrolos ĉe niaj gardistoj, kiuj deĵoras ekstere. Kompreneble, ne ĉiu homo, kiu elvenas kaj eniras la konstruaĵon, celas tiun ĉi koridoron, sed ni tuj scios, ĉu tiu atesto konfirmiĝas aŭ ne.”
“Bone. Intertempe, kiun vi preferas vidi tuj, ĉu tiun s-ron Romian, kiu venis lasta kaj devus povi diri interesajn aferojn al ni, aŭ ĉu la sekretariinon, kiu certe povos multe helpi nin?”
Ne ili decidis, sed la situacio: Marta Martin estis tuj apude disponebla, dum Romian ne troviĝis en sia oficejo.
*
Enirante, Marta Martin faris strangan movon per la dekstra mano: ŝi premis unu- aŭ dusekunde la pugnitan manon, malstreĉis la premon samdaŭre, tamen konservante la manon fermita, kaj rekomencis premi. Iu, kiu bone konus ŝin, tuj komprenus la signifon de la gesto: ŝi nekonscie serĉis sekuriĝon en kontakto kun sia amata pluvombrelo. Fakte, neniu el la enketistoj konis ŝin sufiĉe por tion diveni, kaj Adams estis la sola, kiu vere registris enmense tiun geston, cetere sensignifan.
La kutime angora esprimo de Marta Martin estis eĉ pli tragedia ĉi-foje. Karal sin demandis, ĉu ŝi ploros, kaj konkludis, ke ne. Bone rigardante ŝin, li sentis, ke ŝi estas persono, kiu konstante ŝatus plori, sed neniam tion allasas al si. Ia rigideco en la trajtoj elvokis daŭran lukton kontraŭ emo esprimi teruran fundan malgajecon.
Ŝi eksidis timeme, kvazaŭ la seĝo estus la elektra mortiga sidmeblo uzata en kelkaj usonaj ŝtatoj kiel definitiva puno.
“Kie vi estis hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Zajcev abrupte diris per sia basa voĉo kaj kun eĉ pli rusa prononco de la angla ol ordinare, antaŭ ol iu alia havis la tempon artiki demandon.
La sekretariino aspektis kiel muso, kiun sovaĝa kato alpremis en angulon sen ebla fuĝ-espero. Adams ĵetis al la dika ruso furiozan rigardon. Timigi tian atestanton estis, en liaj principoj, serioza psikologia fuŝo.
“Eble ni povus komenci per alia demando…” Tuurken intervenis, dezirante savi ŝin el apenaŭ elportebla embaraso.
“Ne necese”, ŝi fine diris, pli kviete, sed kun la ĉiama tragedia vizaĝo. “Mi ne estas kulpa, kaj mi komprenas, ke mi devas respondi la demandon. Mi nur petas iom da pacienco, dum mi kunstreĉas miajn intelektajn fortojn. Hieraŭ je la kvina posttagmeze? Mi estis ĉi tie. Mi enkondukis iun sovetian sinjoron al s-ro Kertsch, restis ĉi tie tajpante tiun faman raporton, vi scias, la sintezon de la respondoj registaraj pri la financindaj agadoj rilataj al la socia, psika kaj spirita bonfarto de la loĝantaroj. Mi haltis je dudek minutoj antaŭ la sesa…”
“Kiel vi povas memori tiel precize?” Adams demandis.
“Ĉar la spektaĵo komenciĝis je la sesa kaj mi ne volis tro malfrui; krome, ni skribas la horon sur la registrolibron, ĉu ne? kio helpas memori.”
“Kiu spektaĵo?” scivolis Karal.
“La cirko. Mi iris tuj al la cirko; veturilo atendis min ĉe-trotuare. Estis antaŭe jam aranĝite kun kolegoj.”
“Efektive, honore al la konferenco, oni aranĝis ekstrajn prezentadojn de la cirka programo dum pluraj tagoj. Tio estis organizita favore al la laborantaj personoj, kiuj havas noktajn aŭ alihorajn deĵorojn kaj ne facile povus ĉeesti la spektaĵon laŭ la normala vespera programo”, Maĥmetali iom fiere klarigis, senutile, ĉar ĉiuj anoj de la interorganiza sekretariejo jam estis cirkulere informitaj.
“Post la cirko,” reparolis f-ino Martin, “mi iris manĝi en tiu granda restoracio apud la Lenin-Palaco, mi ne memoras la nomon, kaj mi reiris piede al mia hotelo.” Ŝi paŭzis. “Ala-Tau”, ŝi aldonis. Estis io kortuŝa en la miksaĵo el timo kaj el bezono montriĝi bona, fidinda sekretariino, kiu videble fonis sub ŝia precizeco.
“Ĉu vi memoras, kiuj personoj vizitis s-ron Kertsch hieraŭ fine de la labortago?” Adams demandis kun tre afabla tono.
“Fine de la posttagmezo estis preskaŭ neniu. Mi longe tajpis la raporton. Ĉirkaŭ la kvara s-ro Kertsch diktis al mi plurajn korektojn kaj aldonaĵojn, kio multe ĝenis min, ĉar tio devigis min retajpi jam bele finpretajn paĝojn. Poste venis tiu sinjoro…”
“Ĉu vi scias, pri kio ili parolis?” Tuurken demandis.
“Ne. S-ro Kertsch ne konfidis al mi.”
“Kiel aspektis tiu sinjoro?”
“Nekutima. Mi volas diri, li estas tute ordinara, sed tia tipo de ordinara homo, eble laboristo aŭ eta oficisto, kian oni ne kutimas vidi inter la vizitantoj de s-ro Kertsch. Li havis zorgan mienon.”
“Ĉu vi aŭdis ion el la konversacio?” basis Zajcev.
Ŝi silentis momente kaj ŝia frunto sulkiĝis. Videblis, ke la gras-forta ruso ne plaĉas al ŝi.
“Ne”, ŝi fine respondis.
“Kial vi paŭzis antaŭ ol respondi?” la dika sovetiano demandis, kun io malamika en la voĉo. Ĉu ŝia tro preciza, sed ankaŭ tro malrapida maniero paroli lin incitis?
Adams kaj Karal ĵetis al li malkontentan rigardon. Ili evidente ne havis la samajn principojn pri pridemandado.
Refoje ŝia vizaĝo rivelis teruran lukton inter deziro eksplodi per larmoj kaj kirasa volo ĉiakoste malhelpi tian liberlason. Ambaŭ fortoj aperis tiel potencaj, ke Jano kvazaŭtimis, ke ŝia vizaĝo ŝiriĝos, aŭ ke ŝi freneziĝos, aŭ havos korkrizon.
“Mi ne sentas min bone”, ŝi palvoĉis.
Ĝuste tiumomente sovetia oficisto envenis, kaj transdonis dokumenton al Zajcev. Tiu ekrigardis ĝin kaj ĝin montris al Maĥmetali. Karal profitis de la distrado por flustri kelkajn vortojn al Adams, kiu kapjesis.
“Se miaj kolegoj permesos,” li diris al Marta Martin kun la tre milda, amika esprimo, kiu ebligis al li ricevi multajn konfidencojn de homoj decidintaj ne paroli, “mi akompanos vin eksteren. La vetero estas tre bela, iom da aero efikos sanige. Kaj se vi bezonas aspirinon, aŭ ion alian…”
“Mi unue iros necesejen”, ŝi respondis, kaj ŝi leviĝis sen peti permeson. Karal eliris post ŝi.
Li revenis sola post kvaronhoro.
“Ĉu ŝi diris, ke ŝi aŭdis ion?” Zajcev demandis kun la brutala tono, kiun li kelkfoje havis rilate al la sekretariino.
Karal ne respondis tuj.
“Si kuŝas sur sofo en unu el la apudaj ĉambroj”, li diris. “Ŝi abunde vomis en la necesejo. Mi proponis, ke ŝi reiru al sia hotelo kaj dormu. Nia pridemandado povas ja atendi. Sed ŝi ne volis, kvazaŭ ŝi timus, ke tio igos nin rigardi ŝin kulpa. Ŝi revenos post kvaronhoro kaj respondos al niaj demandoj.”
Li turnis sin al la granda peza ruso:
“Ne, s-ro Zajcev, ŝi ne parolis pri io aŭdita. Mi havas la impreson, ke la morto de ŝia ĉefo ŝin profunde perturbis. Kio estas tute normala, ĉu ne?”
“Kaj eĉ se ŝi aŭdis ion, kial turmenti ŝin?” demandis Tuurken. “Ni ja havos la bendon kaj aŭskultos la tutan konversacion…”
Sed Zajcev kontraŭdiris:
“Eble vi ne havos la bendon.”
“Kaj ĉiaokaze estas utile kontroli la veremon de atestanto, ĉu ne?” aldonis Maĥmetali.
Ili tiel diskutis dum kelkaj minutoj, kun multe da kaŝita atakemo, ĝis timplena, apenaŭ perceptebla frapeto aŭdiĝis ĉeporde. Enirante, f-ino Martin surhavis doloran, kompatigan rideton.
“Mi estas je via dispono”, ŝi diris kun mieno, kiu signifis: ‘Mi suferas, vi estas turmentistoj, sed mi estos kuraĝa martiro.’
“Ni do revenu al tiu sovetia civitano, kiu vizitis vian estron”, Adams proponis. “Ĉu vi akompanis lin for?”
“Ne. Li eliris sola, kaj mi restis en mia oficejo, tajpanta.”
“Ĉu la posta vizitanto ne petis, ke vi enkonduku ŝin?”
“Ne. Mi eĉ ne vidis ŝian vizaĝon. Ŝi iris mem. Mi dubas, ĉu ŝi frapis al la pordo.”
“Ĉu vi sciis, kiu estas?”
“Ne. Ŝi ne havis rendevuon, kaj mi preskaŭ nenion aŭdis. Nur dum pli laŭtaj momentoj, ŝajnis al mi, ke mi rekonas la voĉon de… Nu… Se mi pravas, estis s-ino Fuentes, la amdonantino de s-ro Kertsch. En tiuj momentoj, ŝi vere kriis. Mi havis la impreson, ke ŝi estas furioza, kaj skoldas lin. Sed mi aŭdis malmulte, kaj mi neniam ĵurus pri tio tribunale.”
“Kion alian vi povas diri al ni?”
“Pri kio?”
“Pri s-ro Kertsch.”
“Kion mi diru? Li kutimis paroli laŭte, kiam li estis sola, sed ne sufiĉe forte por ke mi aŭdu lin ĉi tie. Ĉu tiajn aferojn vi volas scii? Kion plu? Li diris, ke mi povas iri trankvile al la cirko, kvankam li ankoraŭ havis du rendevuojn, ke mi ne zorgu pri ili, ke la vizitantojn li enirigos mem…”
“Ĉu li havis malamikojn?”
“Malamikojn, mi ne scias, sed mi povas garantii, ke oni ĝenerale ne amis lin. Li estis kruda kaj kruela kun la subuloj. Mi estis unu el la solaj personoj, kiuj povis elteni lin.”
“Ĉu vi ŝatis lin?”
“Ne. Sed la laboro min interesas, mi ricevas tre bonan salajron, mi scias, ke mi estas nemalhavebla, ĉar neniu volas resti kun li, kio donas al mi senton de profesia sekureco, kaj mi sciis, kiamaniere trakti lin miaavantaĝe. Do, entute, tiu situacio ne estis tro malagrabla por mi.”
Denove aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. Estis sovetia sekureca oficisto, kiu alportis la bendon. Transdonante ĝin, li flustris kelkajn vortojn al Zajcev, kies vizaĝo alprenis dum sekundo furiozan esprimon. Post malbonhumora diro, tro mallaŭta, por ke Jano komprenu, la ruso levis la ŝultrojn kaj signis al la oficisto foriri. La polica kvinopo dankis f-inon Martin kaj petis ŝin, se ŝi sentas sin sufiĉe bonfarta nun, resti apude en sia oficejo je dispono, ĉar ili eble plu bezonos ŝin.
Ŝi deklaris sin tute sana nun, kaj diris, ke ŝi atendos iliajn ordonojn. Nur ili bonvolu diri al ŝi, kiam ŝi povos forlasi la konstruaĵon.