177672.fb2 ?u ni kunvenis vane? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

?u ni kunvenis vane? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

14

“Saluton, Michael!”

“Saluton, Stefano!”

Michael Wise, la juna usonano, kiu laboris en la servo de dokument-reproduktado, ekde la unua minuto plaĉis al la nevo de Ĝoja Karal, eble ĉar lia mieno estis ĉiam malfermita, rideta, kaj kvazaŭ anoncanta al la kunparolanto, ke tiu estas amiko aparte ŝatata.

Li altis eble 1,70 metrojn, kaj lia korpo, kvankam belproporcia, apartenis al la kategorio de la ŝpare ĉarpentitaj. Estis tia korpo, kiu transformas la nutraĵon nek al graso, nek al muskoloj, sed al nerva energio. La onda bruna hararo, kun jamaj signoj de frua kalviĝo, la vizaĝo multesprima kaj la senrigida maniero sin teni kunformis plej simpatian figuron.

Ĉi-foje, al la kutima rideto iom mistere aldoniĝis esprimo de dubo, de sinĝena hezitemo. Michael Wise gratis al si la kranion, lekis siajn dikajn lipojn per iom kata movo de la lango, kaj turnis al Stefano malhelbluajn okulojn plenajn je demandsignoj.

“Nu, mi konfidos al vi”, li fine diris. Kaj la ŝanceliĝa esprimo tiusekunde forlasis lin.

“Ĉu vi deziras paroli al mi pri io aparta?” Stefano demandis surprizite.

“Ĉu vi estas okupata nun?”

“Ne. Mi nur avertos la ĉefon, ke mi kafpaŭzos. Mi rajtas je 20 minutoj. Kaj vi?”

“Same. Ni renkontiĝu tuj malsupre en la korto, ĉu taŭgas?”

Kiam Stefano alvenis en la korton, Michael jam staris en la atendovico. En tiu rektangula interna korto oni starigis por la daŭro de la konferenco grandajn bufedojn, kie eblis ricevi, por kelkaj kopekoj, teon, kafon, bulkojn kaj aliajn varojn, inter kiuj kefiro estis unu el la plej popularaj ĉe la konferencanoj.

“Ĉu sunan lokon aŭ ombran?” Stefano demandis.

“Ombran”, respondis Wise. “Mi volas raporti tre konfidencajn eventojn, kaj ombro pli konvenos.”

Stefano mire sin demandis, pri kio temos. Li petis la kunulon aĉeti kefiron por li.

“Mi ne estas aparte religia homo,” la usonano komencis, tre mallaŭte, kiam ambaŭ fine sidis ĉe ombra tablo, “sed — mi estas judo, tion vi scias, ĉu ne? — sed mi decidis, ke ĉi-lande valoras la penon iri al sinagogo. Interesis min vidi la etoson, pro la sinteno de Sovetio rilate religion unuflanke, pro la multaj problemoj pri la judoj kiel etno, aliflanke. Mi do tien iris pasintan vendredon.” Li paŭzis, kaj trinkis iom da kafo. Stefano restis silenta.

“Mi decidis rakonti al vi, ĉar mi opinias vin fidinda, kaj ankaŭ ĉar mi plurfoje vidis vin kun la plej simpatia el la policanoj… Aperis, ke vi havas kun tiu personajn rilatojn.” Refoja paŭzo, dum kiu li demande rigardis Stefanon. Ĉi-lasta kapjesis.

“Mi ĝojus, se vi bonvolus rakonti mian aferon al tiu ano de la sekureca grupo internacia, ĉar, kiel vi tuj vidos, mi ne scias, kion fari. Nu, kiel komenci?”

“Vi diris, ke vi estis en la sinagogo pasintan vendredon.”

“Jes. Venis apud min viro, videble sovetia, kiun mi kompreneble tute ne konis. Mi cetere konis neniun el la ĉeestantoj. Kaj jen, meze de la Diservo, li al mi flustris en la angla, min ne rigardante: ‘Vi verŝajne estas eksterlandano, venis pro la internacia konferenco, ĉu ne? Bonvolu respondi flustre, sen rigardi min.’ Mi respondis: ‘Jes, mi estas usonano.’ Dum dek minutoj, li ne plu parolis al mi, kaj kondutis tute normale, kiel ĉiuj aliaj. Kaj jen post tia daŭro, mi reaŭdis lin: ‘Mi preskaŭ certe estos arestita de la politika polico tuj post la Diservo.’ Li diris nenion plu tiutempe, kaj mi ne reagis, mi ŝajnigis, kvazaŭ mi aŭdus nenion. Iel mi sentis, ke temas pri tre serioza afero, eĉ danĝera.”

“Imprese”, unuvortis Stefano, tuŝita de la tono de Michael.

“Poste li denove lasis iom longan daŭron pasi, kaj diris: ‘Estas absolute necese, ke miaj tfillin atingu s-ron Kjerŝ.’ Mi…”

“Kion signifas tfillin?”

“Ho, pardonu. La oficiala nomo estas filakterioj. Estas speco de eta ujo en kiu troviĝas papereto kun citaĵoj el la Biblio. Religiaj judoj surmetas ilin ĉe la brako kaj frunto por preĝi matene.”

“Ha jes! Mi aŭdis pri tio. Kaj poste?”

“Mi petis lin ripeti la nomon, ĉar pro lia ruseca prononco, ĝi ne estis facile rekonebla. Li ripetis: ‘Kjerŝ’, aŭ pli ĝuste… preskaŭ estis “Kjeirŝ”, kun tre “mola” k. Kaj li aldonis: ‘Ankaŭ li estas ĉe la monda konferenco.’ Refoje li atendis kelkajn minutojn antaŭ ol daŭrigi. Ĉi-foje la frazo estis: ‘La numero… e… la speciala numero de Birobiĝaner Ŝtern pasas laŭ alia vojo.’”

“Kio estas tiu Bibi… Kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern. Mi ne scias. Devas esti publikigaĵo.”

“Ĉu li diris ion pluan?”

“Jes. Sed tio estis apenaŭ murmuro, kaj mi min demandas, ĉu li parolis al mi, aŭ al si mem, kvankam plej verŝajne estis vere al mi. Li diris: ‘Tre grave por la bonfarto de la ŝtato israela.’ Li certe scias, ke la granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo kaj li sendube pensis, ke tio instigos min esti des pli diligenta.”

“Ĉu li transdonis al vi la filakteriojn?”

“Jes. Li sukcesis tre lerte aranĝi la aferon, tiel ke mi estas absolute konvinkita, ke neniu rimarkis la transdonon. Mi do intencis trovi manieron diskrete havigi tiujn al Kertsch, sed ĝuste tiam li mortis, kaj mi sentis min ege embarasita. Eble tio povus helpi al la enketo, ĉu ne? Tuj kiam ni revenos internen, mi ilin donos al vi. Plej diskrete. Ĉu vi konsentas?”

“Certe. Mi pasigos ilin al Kara-Karal.”

“Kara-Karal?”

“La sekureculo, pri kiu vi parolis. Tiu afero tre interesos lin. Ĉu estas io plia por raporti al li?”

“Eble. Kiam mi eliris el la sinagogo, mi ŝtele observis tiun sinjoron. Kaj mi vidis, ke du viroj lin atendas ekstere, kaj tuj rapidas al li. Ili diris: ‘Hej! Ilja Romanoviĉ!’ kaj plu parolis ruse. Kaj unu premis al li la manon, dum la alia metis sian manon al lia ŝultro. La afero aspektis tute nature, kvazaŭ amikoj post longa foresto lin retrovus, sed mi estas certa, ke ili tiel lin forkondukis kontraŭ lia volo. Neniu suspektis ion ajn.”

Stefano intencis peti pluajn klarigojn, i.a. pri tiu stranga publikigaĵo, kies nomon li ne kapablis encerbigi al si, sed iu staranta ĉe la pordo kriis: “Michael! Telefono por vi, rapidu!” Ambaŭ junuloj reiris en la konstruaĵon. Feliĉe estis neniu en la koridoro, kaj la juna usonano sukcesis nevideble enmanigi la filakteriojn al Stefano.

*

“Ni rigardu”, Jano diris, aŭskultinte sian nevon kun streĉa intereso. Ili malfermis la ujeton kaj tiris el ĝi etan rulaĵon de papero kovritan per hebreaj literoj.

“Kia ĝeno ne esti hejme!” Karal krietis. “Hejme, ni tuj tradukigus. Sed ĉi tie… Ĉu mi konfidu ĝin al la sovetia polico por ke ili prizorgu…”

“Ho ne! Onklo!” indignis Stefano. “Tio estus perfidi du konfidojn. La konfidon de tiu nomita Ilja al Michael, kaj la konfidon de Michael al mi. Li neniam estus transdoninta tiun objekton, se li pensus, ke ni tuj havigos ĝin al la polico ĉi-landa.”

“Vi estas romantika, Stefano, sed se temas pri krima aktiveco…”

“Ne. Tio certe estas ligita al la afero kun la libianoj, kaj tiuj ne montriĝis tre mildakoraj en sia maniero konduti.”

“Nu, unue, ni tute ne scias, ĉu estas io komuna inter ĉi tiu afero kaj la aventuroj de Plum kun la libianoj. Nur via ekscitita imago tion kredigas al vi. Due, eĉ se vi pravus, miaj personaj ŝatoj ne intervenas. Mi estas dungita de internacia organizaĵo. Mi ne havas rajton speciale servi la interesojn de Israelo.”

“Sed, onklo, temas pri la lasta volo de homo tuj arestota. Ĉu vi ne kompatus iun sendotan al GULag?”

“Necesas, ke mi parolu pri tio al Adams kaj Tuurken. Mi ne vidas, kiel mi povos kaŝi al la sovetiaj kolegoj elementon de la enketo. Ekzemple, eble estas sur tiuj filakterioj aŭ sur la rulaĵo fingrospuroj, kaj oni povus trovi similajn sur la murdilo, se oni ĝin malkovros…”

“Tio ne estus ebla. La krimo okazis dum la sinagoga renkontiĝo. Aliflanke, ĉu vi vere kredas, ke la sovetianoj siaflanke rakontas ĉion al vi? Ili sciis, ke Kertsch ricevos dokumenton, ĉu ne? pro tio ili metis la mikrofonon. Tamen ili ne diris tion al vi proprainiciate.”

“Nu, mi decidos. Vi tamen scias, ke mi ne estas fiulo. Konfidu al mi, kaj demandu vian usonan amikon, ĉu li povus informiĝi pli pri tiu Bibi-publikaĵo, kiun li menciis.”

*

“Ne. Mi ne komprenas la hebrean”, diris Adams.

“Nek mi”, bedaŭris Tuurken.

Kiel atendite.

“Malagrabla afero, labori en alia lando ol la propra”, ĝemspiris la finno. “Kion ni faru? Ĉu ni donu tiun paperon al la sovetianoj, kiam homo tiom zorgis, ke ili ne ricevu ĝin? Mi ne kapablus tion fari, kvankam verŝajne estas kontraŭ mia devo de policano je la servo de internacia interorganiza sekretariejo.”

“Mi konsentas kun vi”, Jano murmuris.

Adams silentis, profundiĝinte en la pensoj.

“La organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon,” li fine diris malrapide, “insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco. Vi scias, ke pro tiu insisto, estis preskaŭ decidite organizi la konferencon aliloke ol en Sovetio, ĉar la sovetia registaro ne ŝatis tiun ideon. Ĝi fine cedis, tiom ĝi deziris, ke la konferenco okazu ĉi tie. Nun, temas pri murdo de altranga internacia funkciulo, farita sur internacia teritorio, jure agnoskita kiel tia de la lokaj kaj landaj aŭtoritatoj, la murdinto preskaŭ tute certe ankaŭ estas internacia funkciulo. La viro, kiu transdonis la filakteriojn, ilin donis al internacia funkciulo, precize pro tio, ke li sciis, ke tiu ne estas sovetiano, sed havas internacian statuson, ili estis destinitaj al internacia funkciulo… Oj, diable! Je kiu ludo mi ludas? Mi serĉas, kiel pravigi ĉiakoste mian profundan decidon, kiu estas same nelaŭregula, sed same morale pravigebla kiel la via: ni ne donos tiun tekston al la sovetiaj kolegoj. Sed ni tamen ne sidos senage. Ni fotokopiu plej diskrete tiun paperrulaĵon, kaj sendu la fotokopion per la diplomata sakego, petante tujan respondon samvojan… Kien ni sendu? Ni havas plurajn eblecojn: al Ĝenevo, Vieno, Parizo, Novjorko?…”