177672.fb2 ?u ni kunvenis vane? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 10

?u ni kunvenis vane? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 10

9

“Vi nomiĝas Araksi Romian kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, ĉu ĝuste?” afable diris Adams, prezentinte siajn kolegojn.

“Tute ĝuste”, la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum, li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kuniĝis super la nazo. Laŭkreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondiĝi. Li ridetis, sed ege palis lia vizaĝo.

“Ĉu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch, aŭ li kun vi?” demandis Zajcev.

“Li venigis min, sinjoro”, Romian ĝentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ĉiam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn.”

“Ĉu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la manĝ-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laŭdire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B…, en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev vortis unutone.

Ĉe Romian okazis apenaŭ perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankaŭ projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi ŝuldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin?”

“Oni devas fidi je ŝia memoro, kiam ŝiaj dosieroj forvaporiĝas”, Tuurken malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin”, Romian respondis, trankvile, sed kun videbla rigidiĝo.

“Vi tuj komprenos”, Zajcev diris, kaj turnante sin al Adams: “Vi estas la sola anglalingvano ĉi tie kaj la memorandoj estas en la angla, ĉu vi eble legos ilin por nia ĉitiea amiko?”

Adams eklegis.

“El ĉi tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidiĝas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch, vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestaĵoj, defraŭdoj, ĉu ne?” li daŭrigis. “Vi ŝtelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch, sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankaŭ aliloke. Vi ĵus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”

La viro sinkis en sia seĝo. Silento ekregis, kaj daŭris. Li fine rektigis la kapon, kaj ekparolis per tute alia, multe pli obtuza voĉo:

“Mi ne mortigis lin. Kaj mi ne kulpas pri tiuj defraŭdoj. Sed mi studis juron siatempe, kaj mi scias, ke estos tre malfacile pruvi mian honestecon. La dosiero, kiun Kertsch kunmetis pri mi, estas ege konvinka. Tial mi forrabis ĝin. Sed mi lin ne murdis. Ĉe mia alveno, li sidis tiel strange… Mi alproksimiĝis, por vidi, ĉu li malsanas. Fakte li estis morta. Mia unua penso estis: ‘Mi devas voki la gardiston’, sed mi konstatis, ke antaŭ li sur la tablo jen kuŝas la dosiero pri mi. Mi ĝin prenis, foliumis, vidis, kiel senkompata la akuza faktaro ŝajnas, prezentita tiamaniere. La tento estis tro forta. Mi opiniis, ke estos multe pli facile akceptigi la veron pri mi sen tiuj notoj liaj. Ŝajnas, ke mi momente perdis la prudenton, malofta afero ĉe mi. Mi pensis: ‘Jen unika okazo malaperigi tiun kondamnan dokumentaron.’ Mi kontrolis, ĉu estas kopioj, sed tiajn mi trovis nek ĉe li, nek ĉe lia sekretariino, kies oficejon mi traserĉis. Mi do konkludis, ke ekzistas nur tiu sola ekzemplero. Mi ne dubis, ke f-ino Martin, kiu videble malamas min — kiel cetere ĉiun viron — min implikos, sed ŝi ne povos organizi la faktojn kiel li. Estos ŝia parolo kontraŭ la mia. Tial mi foriris dirante nenion.”

“Rilate al la sovetaj aŭtoritatoj,” seke prokuroris Zajcev, “vi estas kulpa pri obstrukco al justico; viaj malhonestaĵoj, aliflanke, estas afero, kiu koncernas vian organizon, kaj kiu interesas nin nur tiagrade, kiom ĝi povas klarigi la kialon de via konduto. Niaflanke, ni devos plu esplori pri la murdo. Estas ja klare, ke se vi murdis Kertsch-on, vi nur povas diri, kion vi ĵus asertis. Estas la plej logika defendsistemo. Sed tio ne signifas, ke ni kredas vin murdinto. Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.”

“Ne, ne. Tute sincere, mi ne mortigis.”

“Priskribu refoje, kion vi vidis, enirante”, Tuurken petis.

“La ĉambro estis normale prilumata. Estis paperoj sur la tablo, inkluzive de mia dosiero. Kertsch sidis en sia apogseĝo, kun la brakoj sur la seĝbrakoj, kaj la kapo klinita antaŭen. Mi tuj vidis, ke io ne estas normala. La sango… Mi tuŝis lin, li ne estis malvarma. Pro la korpa temperaturo, mi pensis, ke li mortis antaŭ nelonge, do ke oni povos suspekti min, des pli ĉar mi havas vere seriozan motivon. Tial mi tuj prenis la dosieron de sur la tablo, serĉis, ĉu estas aliaj dokumentoj pri mi, ankaŭ ĉe la sekretariino. Antaŭ ol foriri, mi kontrolis, ĉu li estas vere morta. Sentiĝis pulso nek ĉe la manradiko, nek ĉe la kol-arterio. Mi trovis speguleton en tirkesto de Marta Martin, ĝin tenis antaŭ lia buŝo: li ne plu spiris. Mi ĝenerale bone kapablas regi miajn emociojn, kaj mi opinias, ke mi aspektis sufiĉe natura antaŭ la gardisto, kiam mi registris mian elirhoron.”

“Ĉu vi forprenis ion alian krom la dosiero?”

“Ne. Estis nenio. Eĉ ne la armilo, kiu lin pikis ĉe-kore, kio aperis al mi stranga. Kompreneble, mi volis resti tie kiel eble plej mallonge.”

“Ĉu pluaj demandoj?” Adams diris, rigardante la kvar kolegojn unu post la alia. La respondo estis nea.

“Kio okazos al mi nun?” Romian angore demandis.

Zajcev kaj Maĥmetali interŝanĝis rigardon.

“Nenio tuj”, respondis la ruso. “Restu ĉi-urbe. Cetere, kien vi povus iri? Alma-Ato estas oazo en dezerto. Kiel mi diris antaŭe, ni devas plu esplori. Ni poste sciigos al vi, kiamaniere vi estos juĝata pro obstrukco al justico.”

Kiam Romian leviĝis, lia vizaĝo aspektis griza kaj rigida. La tre serioza mieno de la kvin enketistoj ne invitis lin al optimismo. Malbonaŭguro leviĝis sur ĉiuj liaj trajtoj. Silente, li kape salutis, kaj forlasis la ĉambron.

*

“Do, se Romian diris la veron, nur Plum povas esti la murdinto, ĉu ne?” Stefano diris, kaj li trinkis iom de la por li tro sukerita turka kafo. “Mi emas pensi, ke, efektive, ne Romian murdis”, komentis Ĝoja. “Laŭ via priskribo, Jano, li perfekte taŭgas en la rolo de financa fripono, sed ne de homo, kiu malvarme mortigas.”

“Kial ‘malvarme’? Eble la krimulo agis kolere”, la junulo rimarkigis.

“Tio malfacile kredeblus”, Jano Karal respondis. “Nukbato ĝuste lokita, kaj poste trafa piko al la koro ne aperas signoj de kolero: la gestoj devas esti tro precizaj. Kvankam kompreneble, ĉe persono perfekte trejnita…”

“Kaj kio pri tiu klingo, kiun tiuj precizaj gestoj enigis en la koron? Ĉu vi trovis ĝin?” Stefano demandis.

“Ne. La sovetiaj policanoj traserĉis la lokojn, kaj nenion trovis. Olavi Tuurken kaj iu sovetiano traserĉis ankaŭ la aferojn de la du plej suspektataj personoj — Plum kaj Romian — same sensukcese.”

Sekvis senvorta, medita momento.

“Ĉu vere estas neniu ebleco atingi la kabineton de Kertsch alimaniere ol pasante preter tiu gardisto?” Ĝoja demandis la edzon.

“Absolute ne estas”, li respondis. “Ĝuste tial, pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito.”

“Sed ĉu ne eblus pasi foje, dum li ne atentas? Ĉu vi ne tro fidas la perfektecon de la gardisto?”

“Ne temas pri perfekteco. Sed atenti la envenantojn estas lia laboro, ĉu ne? Li havas nenion alian por fari dum sia deĵorperiodo tie. Ke Arne Kristiansen tion faris bone, pruvas lia rememoro. Ni eĉ havas la ateston de Lolita Fuentes pri tio, ke li nepre devigis ŝin registri sian nomon. Miaopinie, ni povas esti tute certaj: neniu alia ol la registritoj tie pasis.”

“Feliĉe, ke ĉiu agnoskis sian ĉeeston en la oficejo de Kertsch”, diris Stefano. “Imagu, ke unu el ili povus pruvi, ke li estis aliloke. Tio signifus, ke iu metis falsan nomon sur la registrolibron, kaj tiam, povus esti iu ajn. Via enketo devus prikonsideri ĉiun personon iel rilatan kun la konferenco, kaj eĉ personojn eksterajn al ĝi…”

“Vi pravas, ni estas tre bonŝancaj tiurilate.”

“Ĉu tio signifas, ke la persono ne intencis murdi? Estas tamen strange ne uzi tiel simplan rimedon por deturni la suspektojn for de si”, Ĝoja diris.

“Ne estas tiel simple. La murdonto nepre devis pasi preter la gardisto, kaj estas ĝenerale sciate, ke tiuj homoj havas bonan, t.n. fotografian, memoron. Se la persono ne havus rajtigilon, la sovetiaj gardistoj eksteraj ne permesus lin eniri. Nur en okazo de difinita rendevuo, kiel prezentiĝis pri Peter Graf, simpla alma-atano povas ricevi rajtigilon por eniri, kaj tiu estas valida nur por la koncernaj dato kaj horo. Ĉiuj aliaj personoj enirantaj estas aŭ delegitoj, aŭ anoj de la interorganiza sekretariejo, aŭ de ties sovetia helpantaro. Tiu nombro estas limigita, kaj ni havas foton de ĉiu, pro la vizo, kiom koncernas eksterlandanojn, kaj pro la sekureca regularo, kiom koncernas sovetianojn. Se registrita nomo ne kongruus, ni petus la gardiston trastudi tiujn fotojn, kaj tiel certe identiĝus la falsnomulo.”

“Kaj ĉu eblus,” scivolis Stefano, “ke iu restis en la ĉambro tie dum la tuta nokto kaj foriris nur la sekvantan matenon, kiam alvenis la tuta personaro?”

La polica detektivo kapneis.

“Tio ne povis okazi pro du kialoj: unu estas, ke tre malmultaj personoj laboras en la oficejoj ĉe tiu koridoro, nur la gravuloj mem, iliaj sekretariinoj kaj rektaj helpantoj; ne estas kiel ĉe la komuna tajpejo, kie eble kvindeko da tajpistinoj diverslingvaj alvenas samtempe. Kaj due, la murdo malkovriĝis tre frue. La gardistoj do tuj estis instrukciitaj ne ellasi iun ajn sen tre atente kontroli la identecon. Fakte, la morto estis malkovrita eĉ antaŭ ol alvenis la purigistinoj.”

“Ĝuste pri tio mi volis demandi”, sonis la voĉo de Ĝoja. “Mi miris, ĉu oni ne purigas tiujn oficejojn.”

“La purigistinoj”, klarigis ŝia edzo, “tie pasas inter la 7:30 kaj la 9-a, kiam la ofictago komenciĝas. Sed Marta Martin volis iri frue por fintajpi sian raporton, kiu necesis por iu tiutaga kunsido; tial ŝi alvenis jam je la 7:15 kaj tuj malkovris la krimon.”

“Restas unu ebleco, kiun vi ne rajtas preteratenti,” Ĝoja diris, “nome, ke iu povis subaĉeti la gardiston.”

“Vi pravas”, Jano konsentis. “Tio estas la sola ebleco, sed sincere, mi ne kredas je ĝi. Ne iun ajn gardiston oni venigis al Alma-Ato, sed virojn, kiuj servas jam multjare sian organizon, kaj estas bone konataj de la ĉefoj. Tuj kiam oni vidas ilin, via supozo fariĝas nekredebla. Nur rigardi Arnen Kristiansen sufiĉas por konvinkiĝi, ke li ne estas aĉetebla, kaj tio validas por ĉiuj aliaj. Krome, la risko por ili estus tre granda. Kiam la polico trovos la murdinton, la eventuala subaĉetado iĝus malkovrita. Tiuj homoj plejparte servis en sia nacia polico, antaŭ ol fariĝi anoj de la sekureca servo de UN, MOS, ILO aŭ UNESKO. Ili pli malpli konas la policajn metodojn kaj scias, ke ni havas bonajn ŝancojn trovi, kiu kulpas. Estas dubinde, ke ili prenus sur sin tian riskon.”

“Kaj se murdis la gardisto mem…?” hipotezis Stefano.

“Diable!” Jano sakris. “Mi ne pensis pri tio! Atendu…” Li tiris notlibron elpoŝe kaj ĝin foliumis. “Jes. Plum foriris je la 18:05 kaj Romian alvenis nur je la 18: 30. La gardisto disponis 25 minutojn por… Sed ne. Ne estas eble, denove pro la risko. Kiel li scius, ke iu subĝenerala direktoro ne subite alvenos? Kaj se tia gravulo konstatus, ke mankas la gardisto, li farus skandalon, el kiu la koncernato ne saviĝus facile.”

“Vi pravas”, Ĝoja aprobis, sed ŝi tuj aldonis: “Kaj vi malpravas. Vi diris, ke li prenus sur sin grandegan riskon. Jes ja, sed tiuj gardistoj estas eks-policistoj. Kaj policisto estas trejnita akcepti riskojn, ĉu ne? mi eĉ dirus, ke oni ne deziras eniĝi en tiun profesion sen iu ŝato al riskoj. Aliflanke, ĉu la risko estas tiel granda, kiel vi diras? Okazis la akcepto de la sovetia ministrejo pri sanprotekto por la gravuloj de la konferenco kaj la alma-ataj aŭtoritatoj tiuvespere: anoj de la sekretariejo ekde la kategorio D-1 estis invititaj, kaj el tiuj, ĉe tiu ĉi parto de la konstruaĵo, nur Kertsch ne iris. Estis minimuma ŝanco, ke iu revenos ĉi tien, al sia oficejo, ĝuste dum la kvin minutoj necesaj por likvidi Kertsch-on.”

“Al tiu brila rezonado mi aldonos mian brilan kontribuon”, Stefano amuzvoĉis. “La metodo murdi ŝajnas al mi iom policeska, ĝusta bato sur nukon kaj preciza trafo al la kór…”

“Vi ŝancelas min,” Karal konfesis, post pripensa paŭzo, “mi havas instinkte plenan fidon al Arne Kristiansen, sed mi agnoskas, ke tiu baziĝas sur nenio firma, nur sur mia intuo kaj lia honesta aspekto… Mi priparolos la aferon kun Adams kaj Tuurken. Necesos vidi, ĉu li eventuale povus havi motivon.”

Grupo da kelnerinoj laŭte diskutis ĉe apuda tablo. Jano signis al ili sian deziron pagi. Stefano subite, per tre abrupta gesto, levis la manon al la buŝo, kiu malfermiĝis. Li mordetis al si la lipon.

“Kio okazas?” lia onklo surpriziĝe demandis.

“Nur tio, ke mi preskaŭ forgesis diri al vi ion gravan.”

“Pri kio?”

“Pri la bela Lolita. Oni ripetadas en la oficistaro, ke tiu ĉarmulino vulkane erupciis, kiam ŝi ekvidis la junan francinon, kiu laŭdire delogis la ĉiam ameman Kertsch-on. Oni raportis al mi, ke ŝi tiuokaze diris, ne, pardonu, kriis: ‘Mi strangolos tiun vipurinon! Ne! Pli bone, ke mi mortigu lin.’ Poste sekvis serio da kvalifikoj, kiuj varias laŭ la rakontantoj. Laŭ kelkaj estis ‘kojoto’, ‘porko’ kaj ‘hundaĉo’, laŭ aliaj ‘hieno’, laŭ pluaj ‘rubujo’.”

“Verŝajne ŝi uzis ĉiujn, kaj kelkajn kromajn, laŭ tio, kion mi vidis”, Karal diris. La stefana informo ne mirigis la policanon. Kiam Lolita Fuentes estis pridemandita, ŝi fakte ne kaŝis siajn murdodezirojn. Sed inter paroloj kaj agoj tamen kuŝas granda distanco.

*

La triopo apenaŭ eliris el la restoracio, kiam mezgranda viro, eble 50-jara, videble sovetiano, se juĝi laŭ la vestoj, ilin alparolis germane, per tre mallaŭta voĉo, ŝtele rigardante ĉirkaŭ si kun mieno esprimanta nesekurecon.

“Kion vi deziras?” Karal demandis, same flustre, kaj en la sama lingvo.

“Mi scias, ke vi partoprenas en la enketo pri la morto de Kertsch. Mia nomo estas Graf, Peter Graf.”

La policano pro miro skuiĝis.

“Sinjoro Policano, mi petegas vin, estu bonkora al mi. Ekde kiam mi petis la permeson forlasi ĉi tiun landon, ili min sekvadas kaj observadas, kvazaŭ ili volus trovi pretekston por min aresti. Mi ne elportas. Iamaniere mi sukcesos elmigri. Sed ili scias, kiel vi, ke mi vizitis mian kuzon, Thomas Kertsch. Kaj poste li mortis. Mi ĵuras, ke mi ne mortigis lin. Kredu min, mi vin petegas, sinjoro, kredu min, ĉar mi estas sincera. Mi fariĝos freneza, se oni plu akuzos min. Kiam mi foriris el lia kabineto, li estis sana kaj viva. Eble ni diskutis iom laŭte, eble ni iom kverelis, jes ja, mi tion pretas konfesi, sed li estis tute bonfarta, mi ĵuras al vi. Bonvolu min kredi, sinjoro…”

“Kion vi deziras, ke mi faru?”

“Konvinku viajn kolegojn pri la vero, sinjoro. Vi havas vizaĝon de bonkorulo, tial mi kuraĝis aliri vin. Esploru ĉiujn eblecojn por eviti, ke oni kredu min kulpa. Mi ne estas kulpa. Kvankam laŭ ili mi estas kulpa, kulpa esti germankultura. Estas vere, ke mi preferas la germanan lingvon al la rusa; ĝi estas mia gepatra lingvo. Estas vere, ke mi ŝatas la germanojn pli ol la rusojn. Sed ĉu estas mia kulpo, ke mi naskiĝis germano? Tamen ili ne pardonas al mi. Ili volas min kapti. Tion mi scias.”

“Mi helpos trovi la veron, laŭ mia konscienco”, Karal diris tute trankvile. “Mi kompreneble faros ĉion eblan por ke oni ne rigardu kulpa homon, kies kulpeco ne estas pruvita. Vi do ne timu, se…”

La alia interrompis:

“Ne timi! Vi ne konas ilin. Ili ne bezonas pruvi. Sed almenaŭ, mi petegas vin, konvinku viajn kolegojn, ke mi ne krimis. Mi estas certa, ke tiuj sovetiaj enketistoj ne dubas pri tio, ke la murdon faris mi. Ili provos vin konvinki. Ne lasu ilin, sinjoro, mi petegas humile, ne lasu ilin vin influi.”

“Sed…” Jano subite haltis, rimarkante, ke lia kunparolanto fikse rigardas lokon malantaŭ li.

“Estus danĝere plu resti kun vi”, Graf flustris. “Adiaŭ, ne forgesu min!”

La policano turnis sin al la direkto, al kiu la alia ĵus rigardis trans lin. Tie proksimiĝis, strange balanciĝante de unu piedo al la alia, la senharmonia figuro de Jakobo Plum. Kun silenta kapsaluto, tiu preterpasis lin.

Dum tiu interparolado, Ĝoja kaj Stefano restis je kelka distanco, atente observante kaj mense registrante la esprimojn de teruro, kiujn montris la vizaĝo de Peter Graf.

“Kion li volis?” “Kiu li estas?” ili diris tuj post lia foriro.

Karal resumis.

“Strange”, murmuris Stefano. “Kial li tion faris? Ĉu vi efektive lin suspektas?”

“Ne estus eble”, la onklo respondis. “Lolita Fuentes kaj Jakobo Plum vidis vivantan Kertsch-on, post kiam Graf foriris. Kaj li ne povus reveni en la konstruaĵon nevidate. Kiel ne-ano de la sekretariejo, li estis eĉ pli rimarkebla ol iu ajn alia. Li sukcesis penetri nur pro la speciala permeso de Kertsch, sed la permeson tiu donis nur unufoje. Ne. Mi ne vidas, kiel ni povus rigardi lin kulpa.”

“Ne serĉu klarigon en eksteraj cirkonstancoj,” konsilis Ĝoja, “sed en lia psikologio. Li videble suferas per sentoj de persekutiĝo. Tio estas komprenebla, se li loĝis ie ĉe Volgo sub la stalina teruro, kaj ĝuste kiam liaj samgentanoj alvenis kun potenca armeo, oni ekzilis lin al Centra Azio, bone sentigante al tiu parto de la sovetia civitanaro, ke oni taksas ĝin latentaj perfiduloj. Nun li eksciis pri la morto de Kertsch, sed ne pri la aliaj faktoj. Neniu eksterulo konas eĉ unu detaleton pri Lolita, Plum aŭ Romian. Tio intensigis liajn sentojn de persekutiĝo. Ne prenu la aferon pli serioze. Vi mistrafus.”

“Eble, jes”, Jano murmuris. Sed li aperis pensema.