174013.fb2 La Murdoj de Kadavrejo-Strato - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

La Murdoj de Kadavrejo-Strato - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Loĝas en Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj laŭŝtupare. Aŭdis la voĉojn en kverelado. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas ĉiujn rememori nun. Aŭdis klare 'sacrЙ ' kaj 'mon Dieu .' Estiĝis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj interluktas-gratsono, skrappaŝsono. La strida voĉo estis ege laŭta, pli laŭta ol la raŭka voĉo. Certas ke ne estis voĉo de Anglo. Sonis kiel voĉo de Germano. Eblas ke estis ina voĉo. Ne komprenas la Germanan.

Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la ĉambron en kiu troviĝis la kadavro de Fraŭlino L., la pordo estis ŝlosita internaflanke. Ĉio nepre silentis, neniaj ĝemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantaŭa kaj de la antaŭa ĉambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du ĉambrojn estis fermita sed ne ŝlosita. La pordo kunliganta la antaŭan ĉambron kaj la koridoron estis ŝlosita kaj la ŝlosilo situis internaflanke. Malgranda ĉambro situanta kvaraetaĝe en la antaŭa parto de la konstruaĵo, ĉe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu ĉambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre ĉiun colon de ĉiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etaĝojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj-verŝajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodaŭron okazintan inter la ekaŭdo de la kverelantaj voĉoj kaj la perforta malfermo de la ĉambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermiĝis tre malfacile.

ALFONSO GARSIO, funebraĵisto, depozicias ke li loĝas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetaĝen. Facile nervoziĝas kaj timas eblajn rezultojn de agitiĝo. Aŭdis la kverelantajn voĉojn. La bruska voĉo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida voĉo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed juĝas laŭ la intonacio.

ALBERTO MONTANO, frandaĵisto, depozicias ke li nombriĝis inter la unuaj suprenirintoj. Aŭdis la koncernajn voĉojn. La raŭka voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto ŝajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida voĉo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ĝin voĉo de Ruso. Konfirmas la ĝeneralan atestaĵaron. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio.

Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de ĉiuj kvaraetaĝaj ĉambroj estis tro mallarĝaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni laŭirigis supren kaj malsupren en ĉiu kamentubo de la domo. Ne estas malantaŭflanka ŝtuparo laŭ kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidiĝis. La korpo de Fraŭlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis ĝin eligi ĝis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn.

PAUXLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita ĉirkaŭtagiĝe por kontroli la korpojn. Ambaŭ kuŝis tiam sur la litkadra kanabaĵo en la ĉambro kie malkovriĝis Fraŭlino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kaŭzis tiujn aspektojn tio ke ĝi profunde enŝoviĝis en la kamentubon. La gorĝo estis ege frotaĉita. Vidiĝis ĵus submentone pluraj profundaj ekskoriaĵoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj laŭindikaĵe far fingropremado. La vizaĝo timige miskoloriĝis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovriĝis en la stomakokavo, kaŭzite sendube far genupremo. Laŭ la opinio de S-ro Dumaso, Fraŭlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo aŭ homoj nekonataj.

La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Ĉiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone ĉiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kaŭziĝis. Peza lignoklabo, aŭ larĝa ferstango-seĝo-iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankaŭ ege frakasita. La gorĝo estis tratranĉita verŝajne per ege akra ilo-sendube per razilo.

ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestaĵojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso.

Nenia grava ceteraĵo eksciiĝis, kvankam intervjuiĝis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri ĉiuj detaloj, neniam antaŭe okazis en Parizo-se verfakte temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon-malkutima stato ĉe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraŭ ne aperis la plej eta indico-ombro.

La vespera numero de la ĵurnalo raportis ke la plej granda ekscito daŭre agitas Sankta-Roĥo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestiĝis kaj malliberiĝis, kvankam nenio ŝajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj.

Dupino ŝajnis multege interesiĝi pri la progreso de tiu afero-almenaŭ tiel mi juĝis laŭ lia maniero, ĉar li komentis nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj.

Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la murdinton.

"Ni ne juĝu laŭ la rimedo," diris Dupino, laŭ tiu rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laŭdate pri sagaceco , estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltaŭgas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Ĵurdeno kiam li petas sian robe-de-chambre pour mieux entendre la musique (ĉambrorobon por pli bone aŭdi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutaĵon.

"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas ĉiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni serĉas la veron, ne sur la montopintoj kie ni ĝin malkovras. La modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempliĝas en nia meditado pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ĝin okulkontroli per deflanka rigardado, turni ĝiadirekten la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan alttakson pri ties brilo-brilo kiu malheliĝas proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al ĝi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antaŭa ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltaŭga profundeco ni konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas eĉ malaperigi el la firmamento Venuson mem per spektado tro longdaŭra, tro koncentrita, tro rekta."

"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn antaŭ ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distriĝo,"[1] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas G…..on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ĝenon akirante la devigan permeson."

La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu estas unu el tiuj aĉaj vojetoj intervenantaj Riĉeljeo-Straton kaj Sankta-Roĥo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ĝin ĉar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloĝis. La domon ni facile trovis ĉar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn supraetaĝajn ŝutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontraŭa flanko de la vojo. Ĝi estis ordinara Pariza loĝdomo kun pordego ĉe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon identigantan ĝin kiel apartamenton de pordisto. Antaŭ ol eniri ni piediris laŭ la strato, turniĝis en flankaleon kaj, tiam turniĝante denove, preterpasis la malantaŭaĵon de la konstruaĵo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaŭ la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis.

Revenante inverse laŭ la sama vojo ni atingis denove la ĉefenirejon de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetaĝan ĉambron kie malkovriĝintis la korpo de Fraŭlino Lespanajo kaj kie ankoraŭ kuŝis ambaŭ mortintoj. La ĥaosa stato de la ejo restis senŝanĝe, konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis Tribunala Gazeto . Dupino kontrolesploris ĉion, inkluzive la korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn ĉambrojn kaj la korton, ĉie akompanate de ĝendarmo. La kontrolesploro daŭris ĝis la tagfina malheliĝo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto paŭzis momenton ĉe la oficejo de unu el la ĉiutagaj ĵurnaloj.

Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke Je les ménageais (Mi toleris ilin kun bonhumoro, eĉ respekto.)-por tiu diraĵo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaŭ ĉirkaŭ tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi ĉu mi konstatis ion strangan ĉe la sceno de la abomenaĵo.

Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton strangan , enhavis ion kiu ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon.

"Ne, nenion strangan ," mi diris. "Almenaŭ nenion krom tio kion ni ambaŭ legis en la ĵurnalo."

"La Gazeto ," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu eldonaĵo. Ŝajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus ĝin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la outré–an [2] karakteron de ties konsistigantaĵoj. Perpleksigas la policon la ŝajna manko de motivo-ne pri la murdo mem-sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas ĝin ankaŭ la ŝajna maleblo akordigi la voĉojn aŭditajn en kverelado kaj tion ke malkovriĝis supraetaĝe neniu krom la mortigita Fraŭlino Lespanajo kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la suprenirintaro. La sovaĝa malbonordo de la ĉambro; la kadavro suprenŝovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindaĵoj kune kun tiuj antaŭe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, ĉio sufiĉis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlaŭditan sagacecon , de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas pere de tiuj devojiĝoj disde la irejo de ordinaraĵoj ke la racio palpete malfermas sian vojon, laŭeble, serĉante la veron. Dum tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la taŭga demando estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antaŭe okazinta?' Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aŭ jam atingis, la solvon de tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties laŭpolice verŝajna nesolvebleco."

Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro.

"Mi nun atendas," li daŭrigis, rigardante ĝis la pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto de tiuj buĉadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozaĵo ĉar sur ĝi mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la viro ĉi-tien, en ĉi-tiun ĉambron mem, ĉiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaŭ ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion devigas."

Mi enmanigis la pistolojn, apenaŭ prikonsciante tion kion mi faris, apenaŭ kredante tion kion mi aŭdis, dum Dupino daŭre paroladis, kvazaŭ monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia voĉo, kvankam certe ne laŭta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure la muron.

"Ke la kverelantaj voĉoj," li diris, "aŭditaj de la suprenirantaro ne estis la voĉoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas ĉiun dubon pri la demando ĉu la multaĝulino unue mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte nome de la metodo. Ĉar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre malsufiĉintus por suprenŝovi la kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni ĝin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur ŝia propra korpo entute forigas ĉiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la voĉoj de tiu tria aro estis la aŭditaj kverelantaj voĉoj. Mi nun atentigu-ne la tutan atestaĵaron pri tiuj voĉoj-sed tion kio strangis en tiu atestaĵaro. Ĉu vi konstatis tiurilatan strangaĵon?"

Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la raŭka voĉo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ la priskribo de iu atestinto, la raspa voĉo.

"Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingaĵo. La atestintoj, laŭ via raporto, konsentis pri la raŭka voĉo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ĝin priskribi, ĉiu ĝin identigis kiel voĉon de fremdalandano . Ĉiu certas ke ne estis voĉo de unu el siaj samlandanoj. Ĉiu similigas ĝin-ne al la voĉo de denaska loĝanto de iu lando kies lingvon li iom konas-sed tute kontraŭe."

"La Franco opinias ĝin voĉo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn vortojn se li konintus la Hispanan lingvon .' La Nederlandano asertas ke ĝi estis voĉo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuiĝis pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke ĝi estis voĉo de Germano kaj 'ne komprenas la Germanan .' La Hispano 'certas' ke ĝi estis voĉo de Anglo sed 'taksas entute laŭ la intonacio' pro tio ke 'li havas nenian konon pri la Angloj .' La Italo juĝas ĝin voĉo de Ruso sed 'neniam parolis kun landano de Rusio .' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, certante ke la voĉo estis tiu de Italo. Tamen 'ne scipovante tiun lingvon ,' li konvinkiĝis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"

"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu voĉo povinta instigi tiajn atestaĵojn-eĉ en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Eŭropo. Vi diros ke ĝi estis eble voĉo de Aziano, aŭ Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj multnombriĝas en Parizo. Tamen, sen kontraŭstari la hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La voĉon unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas ĝin esti 'rapida kaj malkonstanta .' Neniajn vortojn-neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn."

"Mi ne scias," daŭrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis ĝis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke laŭleĝaj konkludoj fontintaj el eĉ nur tiu parto de la atestaĵaro-la parto rilatanta al la raŭkaj kaj stridaj voĉoj-jam sufiĉas en si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al ĉiu posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'laŭleĝaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene envortiĝas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la solaj ĝustaj kaj ke la suspekto fontas neeviteble el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraŭ ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, ĉe mi, ĝi estis sufiĉe forta por doni al miaj demandoj en la ĉambro precizan formon, difinitan emon."

"Nun ni translokiĝu, permense, al tiu ĉambro. Kion ni unue serĉu ĉi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturaĵoj. Sinjorinon kaj Fraŭlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliĉe, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj necesas ke tiu maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn."

"Klare estas ke la murdintoj enestis la ĉambron kie troviĝis Fraŭlino Lespanajo, aŭ almenaŭ la apudan ĉambron, kiam la enketontaro supreniris laŭŝtupare. Estas tial nur ĉe tiuj du loĝejoj ke ni devas serĉi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonaĵojn en ĉiu direkto. Neniajn sekretajn elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante iliajn okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, neniaj sekretaj elirejoj. Ambaŭ pordoj kunligantaj la ĉambrojn kaj la koridoron estis sekure ŝlositaj kaj la ŝlosiloj restis internaflanke."

"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran larĝon ĝis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laŭ sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka ĉambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Laŭnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantaŭflanka ĉambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, ĝin malakcepti pro ŝajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj ŝajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj."

"Estas du fenestroj en la ĉambro. Unu el ili entute videblas ĉar ĝin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas ĉar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas ŝovita kontraŭ ĝin. La unua fenestro troviĝis en sekura, de interne fermita stato. Ĝi kontraŭstaris la nepran potencon de ĉiuj entreprenintaj ĝin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo ĝin ensidis, tien enŝovite preskaŭ ĝiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksiĝis en ĝi kaj ankaŭ malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkiĝis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. Tial , oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la fenestrojn."

"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo kiun mi ĵus citis, ĉar ĉi-tie, necesis , mi certis, ke ĉiuj ŝajnaj malebloj finestiĝu eblaj."

"Mi komencis pensadi jene, a posteriori , tio estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj troviĝis fiksite-konsideraĵo ĉesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis jes ja fiksitaj. Necesis tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis."

"Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antaŭsupozis, ĝi rezistis ĉiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kaŝita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ miaj hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ malkovris la kaŝitan risorton. Mi premis ĝin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon."

"Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble kaj la risorto realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove mallarĝigis la areon de mia esplorkampo. Laŭnecese la murdintoj forfuĝis pere de la alia fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel verŝajnis, necesas rezulte ke malsamu la najloj, aŭ almenaŭ iliaj alfiksiĝrimedoj. Surgrimpinte la sakŝtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon malantaŭ la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbaraĵo. Nun mi okulkontrolis la najlon. Ĝi estis same solida kiel la alia kaj verŝajne alfiksiĝis sammaniere-enmartelite preskaŭ ĝiskape."

"Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina rezulto kaj tiu rezulto estis la najlo . Ĝi havis, mi diru, en ĉiu rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto estis nepra nulaĵo (kiom ajn decidiga ĝi ŝajnu) kompare al la konsideraĵo ke ĉi-tie, ĉi-punkte finfiniĝis la indico. 'Necesas ke la najlo havu maltaŭgaĵon,' mi diris. Mi tuŝis ĝin kaj la kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj. La restaĵo de la fusto daŭre staris fiksite en la boriletotruo kie ĝi jam antaŭe disrompiĝis."

"La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis pro rusto) kaj verŝajne fariĝis per martelbato parte alfiksinta en la supraĵon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra-la fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la fenestron kaj denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis."

"La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La murdinto forfuĝis pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia foriro (aŭ eble fermite laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial oni juĝis ne plu bezoni."

"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la konstruaĵon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendiĝis fulmosuĉilo. Ekde tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de la kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj ĉarpentistoj nomas ferrades –speco malmulte uzata hodiaŭ sed ofte vidataj sur ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de ordinara pordo-simpla, ne faldebla pordo-krom tio ke la malsupra duono portas lignan kradaĵon aŭ pergolon, tiel disponigante bonegan mantenejon. Ĉe la koncerna konstruaĵo tiuj ŝutroj estas plene larĝaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaŭ la domo, ambaŭ estis duonapertaj-tio estas, ili elstaris orte disde la muro. Verŝajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantaŭaĵon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn ferrades laŭ la linio de ilia larĝeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis tiun grandan larĝecon mem aŭ almenaŭ ne ĝin konsideris ĝustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege supraĵan tiurilatan kontrolon."

"Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la fenestro situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus ĝin kontraŭmuren, atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo, oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la ŝutron malfermitan plenlarĝe), ŝtelisto povintus enmanigi solide la lignokradaĵon. Tiam, liberiginte la alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe foren, li povintus fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus eĉ sin svingi en la ĉambron."

"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri ege malkutima grado da agado kiel nepra antaŭbezono por sukcesigi tiel danĝeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj ĉefe, mi deziras trudi al via kompreno la ege eksterordinaran , la preskaŭ preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ĝin plenumi."

"Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataŭ plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun ege malkutiman agadon kiun mi ĵus priparolis kaj tiun ege strangan stridan (aŭ raŭkan) kaj malkonstantan voĉon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis."

Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldiraĵo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko daŭrigis sian diskurson.

"Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enaĵo de la ĉambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la ŝranko, laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi estas nura konjekto-kaj ege malbonsenca-nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis ĉio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj ŝia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin superŝarĝi per pako da tolaĵoj? La oron li jes ja postlasis. Preskaŭ la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj."

"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan motiv–teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita ĉe la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur tri tagojn poste) ekestiĝas ĉe ni ĉiuj ĉiun horon de niaj vivoj sen sin atentigi eĉ momentdaŭre. Koincidoj ĝenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa esplorado ŝuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni ĝin liveris nur tri tagojn antaŭe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortaĵo, necesas ankaŭ juĝu la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon."

"Retenante nun konstante antaŭmense la konsiderindaĵojn kiujn mi atentigis al vi-tiun strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena-ni enketu pri la buĉado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj enŝovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita-io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciiĝintaj homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese la fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ sufiĉis por ĝin malsupren–tiri."

"Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj bukloj-ege dikaj bukloj-da griza homhararo. Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj (horora vidaĵo!) koaguliĝis kun eroj de kranihaŭto-nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo kvankam la tranĉilo estis ordinara razilo."