158254.fb2
Ili sidis vidalavide unu al la alia.
— Nun vi scias ĉion — finis la malliberulo la historion. Li rakontis ĉion al Colette de la komenco ĝis la fino.
La mano de la virino estis malvarma kaj tremetis. Ŝi karesis la vizaĝon de Fécamp.
— Kiom multe vi suferis!..
— Ŝi rigardis sur la kanbon kun tiom da tenero, kaj tiel malgaje, kvazaŭ ĉio ĉi estus okazinta por ŝi.
— La plej granda sufero estas tio, se iu ŝatus esti malbone, kaj li ne povas fariĝi tia.
— Kial vi ne faris ĝis nun sinceran konfeson?
— Kiu kredus ĝin? Kio estas la pruvaĵo?
— Sed la instanco tiel sekvas falsan spuron!
— Tiu spuro ne estas tiel falsa… Ĉar mi scias, kie troviĝas la aktujo!
Li rigardis rekte en la okulojn de la knabino.
Colette ekstaris. Ŝia pala, laca vizaĝo vibris, kvazaŭ eletro trakurus ŝian haŭton.
— Bonvolu paroli, pli klare…
— Mi scias, kie troviĝas la aktujo!
Colette lace viŝis sian frunton:
— Kial vi sekretas tion?
— Ĉar oni pensas, ke mi estas la farinto. Se nun mi transdonus la rabaĵon, kiel evidentiĝus mia senkulpeco? Tiel mi tamen havas la ŝancon en la probablaj eblecoj de la miliardoj da versioj de la okazaĵoj laŭ la funkcio de senlimeco: kapti la veran murdiston.
— Kiel mi divenis ĝin, tiel ankaŭ aliulo vidos la veron!
— Antaŭ la milita tribunalo neeblas vilonoludi — respondis Fécamp kaj ridetis acerbe. Li metis siajn manojn dorsen kaj apogis sin al la muro. — La farinto estas sportisto. Ĝi donas esperon al mi. Se li perdos iam, kaj oni arestos lin, li konfesos ĉion.
Colette prenis la vizaĝon de la malliberulo n-ro 63 inter siajn mamplatojn, kaj ŝi flustris tiel deproksime:
— Ĉu vi scias? Kiu li estas?
— Carew!
Carew… Ili silentis. Muŝkaptanta laceto subite ŝtelglitis ĝis la plafono, kaj ĝia makzelo klaketis. Ĝi enbuŝigis ion.
— De kie vi scias, kie estas la aktujo?
La vizaĝo de la kondamnito n-ro 63 fariĝis griza kaj morna. Kvazaŭ li donus al grava persono sepulton en funebra ceremonio.
— Ĉe la Skeleta brigado… la mesaĝo de mia malnova, bona amiko subite solvis la enigmon.
— Kiu?
— Nome Jakobo, ĝi estas kapro. Domaĝe, ke ĝi ne rajtas konfesi.
— Bonvolu paroli kompreneble.
— Jakobo, la kapro, tiun teruran matenon kuŝis senviva sur la planko en la kafejo de Bochur. La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon rakontis al mi ĉe la Skeleta brigado, ke post mia aresto li vidis la kapron. Ĝi vivis. Li mem tondis la beston.
— Daŭrigu! Kaj?
— Se la kapro, kiu tiam kuŝis senviva, poste ĝi reviviĝis, nur povas okazi tiel, ke ĝi narkotiĝis pro io. Certe pro mia verda moskitovualo, ĉar ĝi ofte puŝpiketis tion per sia nazo.
— Carew.
Li kapjesis.
Iam li studis medicinon. Tial en la oazo Ulogi li laboris en la hospitalo je la peto de la kuracisto.
— Kloroformo…
— Jes. Li ŝtelis dormigilon el la hospitalo, kaj helpe de sia parfumilo li aspergis mian moskitoreton per narkotiko, kaj li trankvile foriris, en burnuso por efektivigi la krimon. Aŭrore li jam denove estis apud mi.
— Kie estas la aktujo?
— Vi rajtas solvi tiun mirindan sekreton… — Li brakumis la knabinon.
Ŝi afliktite rigardis la viron, kun buŝo, kurbiĝanta je ploro.
— Atentu min, Colette. Estas tiel eksterordinare, kio okazis al tiu aktujo, tiel nekredeble… fantastike…
Tiam korpo falis en la ĉambron, sterniĝinte sur la planko, kun granda bruo.
Ligert estis tiu, havanta simptomojn de leĝera alkoholismo.
— Tiu impertinentulo ebriiĝis, kaj lia kurfunkcio estas sufiĉe malbona — diris Minkiew (ĉar li estis, kiu faligis la skribiston).
Ligert ronkis, sed tiel timige, kiel ĉasanta leopardo, eksaltonta. Colette estis ĝenita, eĉ ŝi mem ne sciis kial, kaj ŝi ŝeliris el la ĉambro.
Fécamp provis helpi al la kuracisto.
— Je via ordono, mi zorgos transporti la skribiston en la hospitalon.
— Li jam zorgis pri tio, kaj ĝi sukcesis tro bone. Sed se mi portos lin ĝis la hospitalo, kaj ni supozu, ke mi faligos lin nur dudek foje, kio estas senbaza optimisto, lia kranio minimume krevos.
La kondamnito n-ro 63 facilmove levis la pezan korpon.
Minkiew fingre tiradis sian kolumon dekstre, kaj li turnadis sian kapon dekstren.
— Vi estas forta homo, kiel bruto — li diris kun alta rekono. — Mi volas doni al la deliktulo nur kamforan injekton.
— Mi portos lin en la hospitalon.
— Kial?
— Kien mi kuŝigu lin?
— Sub la tablon.
Ligert ronkis indiferente, kaj Minkiew ordonis pere de la interna telefono:
— Alportu kamforon, seninfekigilon, vaton… Kiel? Portu lin en la lavĉambron! Li ne estos sekcita… La stomakulcerulon kuŝigu sur tiun liton… Kaj rigardu sub la hospitala taglibro, ĉu troviĝas tie sveda kronad-poŝtmark-serio! — Demetinte la aŭdilon, li mediteme pinĉetis siajn lipharojn. — Nekredeble, ke tiuj kronad-poŝtmark-serioj estas ĉiam suspektindaj. Kiom da altvaloraj poŝtmarkoj, tiom da falsaj troviĝas inter ili.
— Li malbutonumis la kamizolon de Ligert kaj metis sian stetoskopon sur la tute kalvan, glatan, infanecan haŭton de la skribisto.
— Interese. En ĉiu koro bruetas la muziko de la malbone fermiĝanta septo. Ĝi kaŭzas la brustanginon, kiu jam aperis ĉe la kapitano.
— Ĉu la sinjoro kapitano… estas grave malsana?
— Li, la kompatindulo luktas kontraŭ la alkohola trema deliro… Kiel domaĝe. Eble li ankoraŭ refortiĝus, se oni rapide sendus lin norden aŭ en Eŭropon…
— Ĉu… se li restos ĉi tie?
— Ĉiumomente ĝi povas ekregi lin. Kompatinda fraŭlino Cheyne…
La servosoldato alvenis kun la medicina aktujo, kaj li kunportis ankaŭ la svedan kronad-poŝtmark-serion.
Kaj Fécamp rapidis anonciĝi ĉe la kapitano por konfesi.
Sekvonttage ankaŭ Fécamo vidis:
Io estas okazonta… La homoj estas nervozaj!
Du junuloj interbatadis, kaj iu el ili grave vundis la alian per bajoneto. La suboficiroj trinkis boligitan akvon, kaj en la garnizono rondiris de buŝo al buŝo, ke tifo kaj disenterio malsanigas homojn pro la infektita akvotubo.
Proksimume ili pravis pri tio. Tamen ne tio estis grava por ili. Io devas okazi! Pri tio temas. La sufoka monotoneco provokas, ke eksplodu el ili la eventoavido de homo, kun freneza kaoso.
Io estas okazonta.
La plej okulfrapa afero estas la cedemo de la gardistoj. Ili ne estas kruelaj. Eĉ ili ŝercadas iafoje.
Kio Gi estas?
— Io estas okazonta… — flustras iu malliberulo al Fécamp kun brilantaj okuloj kaj esperige.
Kion li faru?
Ĝi pendas en la aero de la fortikaĵ: io devas okazi!
Devas!
Fécamp iras al Sirone. Li kuŝas senkonscia. Libourne antaŭ du tagoj denove komencis furiozi. Minkiew tenas lin en narkoto per ia medikamento.
Gouillaume de semajnoj kuŝas senmova sur sia lito. Iu tamen devus scii tion…
Fécamp baldaŭ iris al la adjutanto.
— Ho! Ĉu vi estas tiu? Venu!
Berlac preskaŭ ĝojis. Kvazaŭ la malliberulo n-ro 63 estus lia kara konato. Kvazaŭ Fécamp ne pro li estintus sendita al la Skeleta brigado.
La suboficiro jam konvaleksis.
Fécamp raportis la situacion en kelkaj mallongaj frazoj. La ribelo en Saharo, la demonstracio en Sudano vekas maltrankvilon.
— Jes, jes — li respondis leĝere. — Interese. Ĉi vi ne solidaras kun la ribeluloj?
— Mi iras sur mia propra vojo.
— Individualisto vi estas… Tre bone.
Li ne komprenis la nekutiman bonhumoron de la adjutanto, malantaŭ kio latentus angoro aŭ eksciteco.
— Prenu cigaredon el la cigaredujo. Ankaŭ alumeto estas tie. Ekfumu… Mi do scias pri la aferoj. Mi scias ĉion el la fono, kaj mi havas planon pri vi. Nu, ne surpriziĝu. Ĉu vi pensas, ke mi stis via malamiko, aŭ io simila?… Tute ne temas pri tio. Vi estas decidkaraktera, inteligenta, rapidpensa homo. Mi rimarkas tiaĵon. Kaj famaj militestroj, de kiuj mi volonte lernas, ili unuavice opiniis tion grava, trovi la taŭgan homon. Vi estas mia homo, kondamnito n-ro 63… Kiel vi nomiĝas?
— Fécamp.
— Jes… jes… Ĉu vi deziras dolĉaĵon? Vi trovas marcipanon sur la tablo. Mi sendis ĝin el Parizo. Ne konsideru tion frandaĵo. Ĝi estas nepre bezonata al streĉa spirita laboro. La cerbo laciĝas sen karbohidrato.
Fécamp mire vidis la metalan kasedon, plenan de frandaĵo. „Kion li volas?” — li pensis dume, sed la vizaĝo de la adjutatno estis tiel trankvila kaj serena, ke kompare kun liaj viglaj okuloj, li ŝajnis maksimume ruza. Tia homo, kiu klopodas atingi la celon de la parolado sur nerekta vojo.
— Pro la sanstato de la kapitano estus urĝe, mon adjudant-chef…
— Nenio estas urĝa. Ĉu vi deziras teon?
— Mi… ne deziras…
— Nun atentu min, amiko mia. Mi ankoraŭ malofte eraris pri homo. Mi sentas tiel, ke mi povas fidi vi. Sed ĉiumaniere mi devas fidi iun. Unuavice mi kalkulas je vi. Bonvolu doni al mi ankoraŭ unu cigaredon… Dankon… Prenu ankaŭ vi…
…Dum li kliniĝis al la mano de Fécamp por ekbruligi sian cigaredon, la adjutanto ĵetis rapidan, esplorrigardon al li.
— Do — li daŭrigis, kaj kuŝinte sur sia dorso, li rigardis la plafonon, — mi devas komenci hazardan ludon, kaj riski tion, ke vi perfidos min, kvankam ĝi tute ruinigus la psikan matematikon, laŭ ĝi, kiu perfidas sian patrujon, tiu ne perfidos perfidulon.
Fécamp sentis tiel, ke ĉiu sangoguto malleviĝas el lia koro. Sed lia vizaĝo restis senmova.
— Do — Berlac babilis plu kun malbone kaŝita eksciteco — mi estos sincera. Mi scias pri okazaĵoj. Eĉ! Mi estas la spirita rektoro! La grandega tribo Bagara, bivakanta en la suda regiono de Sudano, ribelis. Ĉar se vi ne scius, la beduenaj ka tuaregaj hordoj forte premas la francojn en Saharo…
— Sed mi aŭdis tiel, ke de unu semajno oni jam retenis ilin ĉe Asir-Maruda.
— Prave. Sed se la bagara-anoj ribelos, kaj ili komencos ofensivon en Sharo, tiam la franca armeo tuj devas forlasi sian pozicion, ĉar ili estos ĉirlkaŭitaj.
Li preskaŭ oratoris ĝin kun dinamika impeto, kun tiu stranga ekzaltiĝo de pozemulo, kiu troigas iujn akcentojn, sen grava motivo, obeante nur al la drama emfazo de la vorto.
Fécamp provis resti indiferenta kaj forigis la cindron de sur sia cigaredo.
— Sed la Sudana divizio fermas la limon de Saharo — li diris kun subpremita ekscitiĝo.
— Mi konsentis kun la ŝejko de bagara-anoj. Postmorgaŭ li atakos la francojn ĉe la valo Bekzat. Kiuj tuj retiriĝos al iu bazo. Kie ĝi povas esti? Nur ĉe la fortikaĵo de Bahr El Sudan. Sed postmorgaŭ la fortikaĵo jam estos en la mano de la araboj, kaj dume, se ili povos libere pluiri, ili dorse aktakos la taĉmenton, atendantan fortikigon en la valo Bekzat! La bagara-anoj invados Saharon, posedinte nekredeble multajn kartoĉojn, mitralojn, fusilojn, tankojn kaj fuelon. La du indiĝenaj trupoj unuiĝos ĉe Asir-Marub dorse de la frakasita franca armeo… Ĉu?
— Estas… interese… — li respondis kun trudita rideto… — Sed la fortikaĵo…
— Ne daŭrigu. Morgaŭ mi estos la estro de la fortikaĵo, kaj samtempe la ĉefkomandanto de la orienta, indiĝena armeo, krome la milita komandanto de la indiĝena ŝtato, unuiĝonta sub la nomo Libera Dezerta Afriko! Ĉu vi deziras fariĝi marŝalo!
Li rigardis al Fécamp kun brilantaj okuloj, kun fajroruĝa vizaĝo. Sed tiu rigardo ne estis konfuza. Nur tre brila. Kiel en la unua stadio de grava ebrio. Fécamp profunde spiris. Li ne estis bona aktoro, sed li nun devis komedii.
— Kiel ajn mi volonte fariĝus libera homo, sed mi ne komprenas…
— Atendu do. — Li rapide, ekscitite sideleviĝis en la lito. Li eltiris geografian karton el sub sia kuŝejo. Li nur simple tenis tiun mortan sekreton sur la planko. — Vidu… La franca taĉmento tiriĝos en la valon Bekzat… Mi tranĉos la vojon de la unua rezerv-taĉmento kun miaj kvarcent homoj… la aliaj okupos defendan pozicion ĉi tie… Fine… Ĉe Bulen mi komencos ofensivon en Saharo… Multaj, rapide moviĝantaj, malgrandaj trupoj, direktataj de centra armeo, ĝi ne estas alimaniere depost Ĝingis-ĥano… Ĉi tie iu alo tuj galopos norden, kaj sekvante la tiriĝon de la montaro Tigert, la aliaj formos maldekstran alon, preskaŭ paralele kurbiĝantan al okcidento kaj al okcident-nordo, kiu uzos la neloĝatan dezerton, kiel bazon. Se vi ekzemple observas la ofensivan planon de Napoleono…
— Sed — li kriis malpacience — Bahr El Sudan apartenas al la francoj…
— Apartenis! — li respondis kun fiera rikano. La granda parto de la suboficiroj kaj la soldatoj de Bahr El Sudan decidis forlasi la fortikaĵon morgaŭ. Ili ne aliĝis al la ŝejko, sed ili ne batalos kontraŭ li.
— Fécamp ĝemis malpeziĝinte. Ĝi tamen ne estas perfido. Nur finlaciĝo. Ili ne plu eltenas tion, ili do foriros.
— Konservativuloj — mansvingis Berlac malestime. Ili estas la malfuaj revemuloj de la jarcentfino, laŭ la stilo de la maljuna Dumas kaj Walter Scott… Viraj sentimentuloj. Patrujo! Afriko ne estas mia patrujo.
— Sed kiujn oni masakros, tiuj estos viaj sampatrujanoj.
Berlac konsterniĝis.
— Ĝuste vi diras tion, kiu murdis Villiers-on por ke vi vendu la militajn planojn.
Fécamp reprudentiĝis.
— El mia vidpunkto ĝi kompreneble estas egala. Sed mi komprenas la garnizonon, kiam ili ne lasas sin persvadi.
— Nu, bone… ĝi ne gravas. Ili kunportos tiom da nutraĵo, ekipaĵoj kaj ŝarĝportantaj bestoj, ke ili povos atingi anglan terenon ĉe Egipto.
— Ĉu… la fortikaĵo restos malplena?…
— Jes. Nur la malliberuloj estos ĉi tie. Ili aliĝos al ni. Post kelkaj horoj tricent indiĝenaj gerilanoj donos armilojn en la manon de la kondamnitoj.
— Kiel?!
— Ili povas fari tion. Ĉar se ili ne venkos flanke de la bagara-anoj, tiam la francoj denove tenos ilin en bruta subpremo…
— Ĉu la Skeleta brigado?
— Ba… Ni translasos ilin al la vento de ilia sorto aŭ ni mortpafos ilin! Negravas!
Nenio gravis al li, kio ne estis sovaĝe kureganta, kio ne jese koincidis kun lia fantazio.
— Nu?
— Mi helpos vin en ĉio — respondis Fécamp kaj ekstaris.
— Bone. Alkutimiĝu senhezite obei, kaj vi ne havos kaŭzon por penti ĝin. Vi povas vendi viajn dokumentojn, laŭ via bontrovo. Vi povas fidi mian sperton. Mi estis oficiro.
Fécamp returniĝis mirante.
— Ĉu tio suprizas vin? — li daŭrigis kun tromemfida rideto. — Jes. Mi estis oficiro. Dum la Kabil-a ribelo mi kaj kvar miaj oficiraj kamaradoj havis ordonon, ke ni interkontaktiĝu ĉe Nezir ĝis la sesa horo vespere kun la ĉasistoj, retiriĝantaj el la dezerto. Oni do oferis nin ĉiujn. Sendefende, en sekiĝinta ravino, en densa kuglohajlo de mitraloj. Mi ne sciis, ke iu mia oficira kamarado ankoraŭ vivas, kaj li vundita aŭskultas ĉiun vorton. Jes!.. Tio estis la problemo! Je la kvara horo, kiam strategie jam estis sensenca la kontraŭstaro, mi ordonis retiriĝon. Tiu oficiro, diablo scias, kiel, li regrimpis ĝis la francaj pozicioj kaj denuncis min — li ekridis per ŝrikanta voĉo, — tial la milita tribunalo deklaris min „malkuraĝa”, kaj oni du gradojn malaltigis min en la rango… Ili vidos, kiu estas malkuraĝa!
— Fécamp nun jam komprenis. Li ne estas freneza, sed vanta. Kaj li ŝatus superi sian malkuraĝon antaŭ si mem. Ĝi venigis lin en tiun situacion.
Li ekstaris por foriri. La naŭzo strangolis lin. Venis en lian memoron Gouillaume kaj Libourne, kiuj sen iu ajn plendo ruiniĝos pro la dezerta posteno, aŭ la iama mondulo Sirone servas plumpe, drinkeme, malsane, sed kun senrompa devokonscio kaj kun senkondiĉa fideleco.
— Mi kiel malkuraĝulo!.. Ĝi estas amuza, ĉu ne? — Kaj li pugne batadis la mapon stentore, ruĝiĝinte: — Ili vidos, kiu estas malkuraĝa!
Fécamp ne povis ekparoli.
— Vidu… — spiregis la adjutanto iom malpli laŭte. — Mia kapvundiĝo nun malhelpas min. Mi do bezonas tiajn homojn, kiel vi.
— Mi… estas je via dispono…
Li apenaŭ povis eldiri tion.
— Bone. Mi estas bona homo, sed mi postulas la obeemon. Vi povas foriri, amiko mia… kaj pensu pri tio, ke mi pagos por ĉio! La alia oficiro, kiu saviĝis vivanta kaj denuncis min… nomiĝis Vigoin…
— Ĉu tiu oficiro… kiun… mi mortigis?…
— Ne, amiko mia. Mi mortigis lin — li respondis rikanante. — El la lavoĉambro, de kie tiu idiota Minkiew pafadis preter la kapo de Magiron pro siaj poŝtmarkoj. Mi mortpafis lin de tie, post kiam mi atentigis lin la antaŭan nokton!
Li iris sur la korton kun vertiĝanta kapo.
Kio li faru nun? Se li raportos ĝin al la kaptiano, tiam li perfidas siajn kamaradojn.
Eĉ tio certas, ke estas terure, kio okazas! Doni la fortikaĵon en la manon de la malamiko! Patrujperfido!
Li malsuprenrigardis en la korton. La gardistoj kaj la malliberuloj iradi tien-reen kun maltrankvila murmurado.
La disciplino estas disfalonta!
— Eh! Mi devas raporti. Estas sendube. La nombro de la gardistoj reduktiĝis ĉirkaŭ je sesdek homoj pro la tifoepidemio, kaj sekve de la varmego kvindek celsiusgrada, la mortado estas alta. La difekto de la akvofiltrilo kaj la manko de la kontentiga rekompletigo ĝisekstreme malesperigis ĉiun en la infero de Sudano.
Li frapetis sur la pordo de Gouillaume.
— Envenu — iu diris obtuze.
Gouillaume kuŝis sur sia lito.
Same, kiel antaŭ monatoj. Liaj manoj estis sub lia kapo, kaj li rigardis fiksan punkton. Li praktikis la tagan svedan gimnastikon de voloforto. Li estis falava kaj magra. Liaj okuloj kontraŭnature elstariĝis meze de ostokrado, direktiĝantaj al la enveninto.
Nur bonbolu, bonvolu. Kio do okazis… ĉu raporto??
— Jes… Mi spertis inter la soldatoj…
— Vi spertis! — li interrompis malestime. — Empirismo kaj pens-enhavo la priora kaj postpriora ktp. Mi scias ĉion ĉi. Mi estas post tio… — Kaj malpacience mansvinginte li aŭrigis. — Ili ĉiuj estis proksime al ĝi. Ankaŭ la bona, maljuna Bergson… kun la paseo, kiu alkreskis al ni, kiel nia hararo… Ili nur preteris la solvon…
— En la rondo de la soldatoj aperis tiaj fenomenoj…
— Nur atentu min, amiko mia. Ĉar ĝi estos tia surprizo iun tagon… Nun jam ĝi maturiĝis en mi, kiel la ĝermanta grajno, malrapide kaj sane: la laŭsanga determino. Grandioze! Ĉu vi ne komprenas?… — Kaj li ridetis. Liaj dikaj lipoj deformiĝis en ian timigan gajecon. — Ĉirkaŭrigardu! Mi bone komencis ĉi tie… Kun filozofio…
La kondamnito n-ro 63 nur nun vidis, ke amaso da libroj staras en la angulo. Almenaŭ kvindek volumoj. Spercer, Bergson, Planck, Darwin, Hegel, Bacon, senorde disĵetite.
— Jes, amiko mia! — kriĉis la mortokranio. — Tiu Kant estis proksime al tio… Ĉar la mondo ne estas realaĵo… Ne! La universo estas ideo! Se mi vidas ĝin, tiam ĝi ekzistas!!.. Kaj se mi mortos, tiam la mondo estingiĝos en mia konscio, kiel lampo, se oni malŝaltas ĝin! Kaj ne estas kategorioj, prafaktoj!.. Bonvolu akcepti tion!.. Kaj helpu min, ĉar forpasas ĉio, se mi ne perceptas ĝin… La ideo formortas kun la pereiĝanta konscienc-enhavo!.. Jen… Jen ĝi estas… — li spiregis.
— En la rondo de la soldatoj tia estas la ekscitiĝo…
— Stultaĵo! — li diras kun acerba malpacienco. — Ekscitiĝo, psikozo, homamaso kaj individuo… Mi jam estas post tio… Al mi povas klarigi Gustave Le Bon kaj Herbert Spencer… Sintezo. Estas ridinde. Ili ĉiuj estas proksime al tio. Sed mi solvis ĝin!! Estas stultaĵo kompari la mondon kun organismo… Ĝi estas tia, kvazaŭ ni imagus, ke la ĉevalo reprezentas ĉiun beston… Kial ĝuste la ĉevalo?… Ĉar ankaŭ ĝi estas besto? Estas ridinde! Vi ne komprenas tion. Sed iun tagon vi surpriziĝos. Se iam mi prezentos ĝin… Ĉar mi divenis: iu frato prenas sur sin la sang-atavismon de la alia frato… Ĝi estas tia, kiel avalo: iu devas pagi! Ĉar nia patro estis pasia kartludanto kaj amuziĝema… Ni heredis tion… Kaj mi surprenis ĝin sur min… Eĉ anstataŭ Jeromo… Nur tiel li povis fariĝi kapitano. Mi kaj Evelyn pagis… Ĝi estis subita apero, kiel ŝi venis en mian vivon… Tiel Jeromo liberiĝis… Li ne fariĝis… kart… ludisto… Kaj oni postenigis min ĉi tien anstataŭ li… tiel dirite, kiel hostaĝo…
Li senspiriĝis. Fécamp donis akvon al li. Gouillaume prenis ĝin en sian manon. Sed li ne trinkis el tio, li nur tenis ĝin en sia mano anhelante.
— Nun… Jeromo… Kiu scias tion… se li fariĝos kolonelo, li venos pro mi… Ĉar mi prenis sur min… la sango-ŝuldon… de la kartludemaj, amuziĝemaj prauloj! Ĉu vi komprenas? Kaj ĉi tie ne gravas la teorioj… ĉi tie naniĝas Pencer kaj… la maljuna… Platono kaj ankaŭ lia Sokrato… ĉiuj… Ĝi estas la serioza realaĵo: teorieo el la praktiko… mi petas… Ĝi estas, kaj…
La glaso falis el liaj sensentaj fingroj, kaj ĝi disrompiĝis. Fécamp uzis la paŭzon rapide forlasi la ĉambron. Certe li vane atendus.
Atinginte la finon de la koridoro, li aŭdis, ke la leŭtenanto ankoraŭ parolas.
Vespriĝis, kaj la kontoro, la ŝtuparejo, la deĵorĉambro e§is, kiel malplena barelo.
Kie ili estas?
La korto estas plena de homoj. En la mezo de la fortikaĵo estas ebentretita placo. Ili prepariĝis! Li rigardis en la ĉambron de la kapitano. Sirone sidis ĉe la tablo kaj dormis, antaŭ li kuŝis koverto, Sajnas, ke li volis alpoŝtigi ĝin, kaj dume li ekdormis. Fécamp paŝis tien. Ĉu li veku lin? Sed dume li ĵetis rigardon sur la koverton…
Glacia tolpor trakuris lin ĝis lia kalkano.
— Kio ĝi estas?!
Jen tio estis skribita sur la koverto?
Komisiite de Colette de Cheyne mi sendis ŝian raporton al la Sekreta servo pere de aparta kuriero el Bahr El Sudan.
kapitano Sirone
Ĝi estis fermita koverto!
Estis skribite en ies angulo: 90. C. d. C.
Do Colette de Cheneyestas la komisiitino de la Sekreta servo n-ro 90!
Nun li sentis tiel, ke li freneziĝis!
Ke li devas ridi kaj saltadi! Rompi, frakasi, sed konstante ridante. Ĝi jam vibris en lia gorĝo, buŝangulo, kaj se ĝi eksplodos… tiam li ne plu regos siajn nervojn.
Li staris kun kunpremitaj pugnoj, profunde spirante, kun fermitaj okuloj por venki sian nekonatan, teruran internan instigon.
Poste li eliras sur siaj piedpintoj. Tiel oni ne ekscios, ke li estis ĉi tie. Kaj oni ne eksciu tion.
Kaj… li ne plu volis esti homo! Ne estas bezonate! Koro! Sento! Memoro: ĉio… ĉio forpasu!
Rouen, kies vivon li savis!
Kaj Colette, kiu komediis tiom da delikata malgajo, tiom da tenera instigo, tiom da larmaj ekrigardoj de neesprimebla sento.
Ne estas bezonate! Ĉui ĉi estas Carew! Ĉio! Ĉio!
Li tuj iras al Berlac.
Li proponos sian helpon! Fluu la sango, tondru la armiloj, falu la larmoj!
Ne bezonatas honoro, heroismo, esti bona eĉ tiam, kiam ĝi estas sensenca!!
Kaj li volis iri…
Sed liaj kruroj kvazaŭ estus el ŝtono. Li nur staris… Li nur trenis sin pene. Ho, ve! Kiel terure!
Malesperiĝinte, ĝemante li apogiĝis al la pordofosto.
Kia suferego: li ne povas esti malbona!
Multaj ebriaj soldatoj estis en la fortikaĵo. La gardostarantoj senkaŝe drinkis brandon, la ĉefkapolaro ridaĉis, kaj lia kamizolo ne estis butonumita
Magiron kaj aliaj soldatoj kunaranĝis en la deponejo la ekipaĵon de la leĝera marŝkolono ĝis Egipto. Cent sepdek kilometroj.
Gerard, la ftiza konstru-entreprenisto jam apenaŭ povis treni sin kaj skelete maldikiĝis. Terura tusado skuis lin.
— Gerard… — Fécamp haltigis lin. — Ĉu vi scias, kio estas okazonta?
— Neniu scias el la malliberuloj. Sed ĉiu diras, ke io okazos.
— Kiel vi opinias pri tio?
— Li spasme tusadis. Sangostrio aperis en lia buŝangulo. Li eklevis sian ŝultron kun langvora rideto.
— Tion…
— Sciu… ne tia dezerto estas la tuta lando… Kiel ajn estas la aferoj nun… Ni apartenas al tiu ĉi loko… Oni kruele traktas nin, sed ni ne povas prinei, ke ni estas francoj.
— Mi multe pensi pri tio. Vi pravas, mi opinias tiel.
— Li ne povis daŭrigi. Ili sidis silente.
— Diru, Gerard, ĉu toviĝas ĉi tie kelkaj homoj je kiuj ni povas kalkuli? Kiuj estas sufiĉe frenezaj al tio, ke ili defendu sian malliberecon, riskante eĉ sian vivon?
— Mi pensas… troviĝas.
— Kolektu tiujn ĉirkaŭ la pumpilo. La gardistoj ne ĝenos vin.
Kion li volis? Eĉ li mem ne sciis tion. Baldaŭ li pensados kaj faros ion. Li reiris en la kontoron kaj eksidis. Sonorado. Li levis la telefonon.
— Teknika taĉmento antaŭ Bekzat — anonciĝis voĉo. — Ni atendas la freŝajn trupojn.
— Alo! — krias la kondamnito n-ro 63. — Tuj informu la plotonon. Oni atakos ilin el dorsdirekto! Kaj…
La interparolo rompiĝis!
Ne estas kurento…
Mallumiĝis. Subite, senteble, neatendite vesperiĝis, kvazaŭ nubo kovrus la sunon, sed ĉi tie neniam estas nubo kaj pluvo.
Nek vintro, nek somero.
Nur seka, varmega suferego.
La pordo malfermiĝis en la mallumo, sed neniu envenis.
— Kiu estas tiu?! — demandis Fécamp.
Nenia respondo. Kiu povas esti tiu?
La pordo fermiĝas.
La viro kvazaŭ estus batita je la brusto! Li sentas leĝeran, fajnan odoron.
— Kiu estas tiu?… — li demandis denove, sed ve, Dio mia, li bone scias…
La bonodora, nevidebla iu staris antaŭ li.
— Colette… — li balbutaĉas timeme.
Kion fari nun? Delikata ektuŝo vibras sur lia hararo.
Colette karesislin.
— Kiom vi suferas…
Li ne povis ekparoli. Ĝi estas tiel terure neimagebla… Colette… Tia komediulino!
— Mi konatiĝis kun kapitano Sirone en Romo, kiel kunlaborantino de la Sekreta servo, kaj mi fariĝis lia fianĉino. Mia patro estas altranga oficiro, kaj kiam mi hazarde solvis krimon pri spionado, li ne kontraŭis, ke mi servu Francion tiel. La raporto de Rouen faris min scivolema. Li preskaŭ diris tion, ke vi estas eminenta soldato… Tiel mi venis ĉi tien, ĉar la maltrankviliga sanstato de mia fianĉo estis bona okazo. Mi ne mensogis al vi, mi nur prisilentis, ke mi estas membro de la Sekreta servo.
Li prenis la manon de la knabino. Tiel volonte li estus mortinta nun pro tiu virino…
Colette paŝis tute proksime al li.
— Via senkulpeco evidentiĝos!
— Colette… kial… vi kredas… kial vi estas ĉi tie?
La mano de la junulino tuŝis lian vizaĝon.
— Mi amas vin.
Estis mallumo. Ili jam ne vidis unu la alian.
— Ĉu Sirone?
— Jes. Mi scias… — Ŝi malgaje kapbalancis, kaj ŝiaj haroj falis iom antaŭen, ke kelkaj el tiuj tuŝetis la buŝon de Fécamp. — Mi estos edzino de Sirone. Se li iam liberiĝos de tie ĉi. Sed vi estas tiu homo, lasola viro el la viroj en la mondo, kun kiu mi povus esti feliĉa.
La pordo malfermiĝis. Subite!
La kapitano envenis. Nur ĝis la sojlo.
— Hej! Fécamp… Ĉu vi estas sola?
Li sentis la korbatojn de la virino kaj la pezan spiregon de la kapitano en la mucida, varma mallumo.
— Jes.
Paŭzo. Iom da suspirado. Ŝajnas, ke la kapitano fartas pli bone, kaj li jam eĉ drinkis.
— Tiam do… nu… — li iomete ekŝanceliĝis — kunportu vian violonon, vi, porko…
— Jes.
— Ni amuziĝos. Ĉu vi komprenas?!
Ili restis solaj… Milda, virina buŝo ĝemas tute proksime antaŭ lia vizaĝo.
Ili kisis unu la alian…
La kapitano ankoraŭ ne sciis, kio okazas en la fortikaĵo. Li tiam vekiĝis el sia dormo. Kiam Fécamp venis kun sia violono, li staris trankvile, enpensiĝinte.
Insektoj kuradis sur la tablo. Kaj sennombraj aro da muŝkaptantaj lacertoj diskuris timiĝinte.
Dikaj ratoj el- kaj eniris malrapide tra la pordo. De tempo al tempo io flugadis ululante antaŭ liaj okuloj.
Nun jam li bone sciis: ĝi estas la korvo de Edgar Allan Poe, kiu respondas al ĉio: Nevermore.
La nigra birdo de la alkohola trema deliro ĉirkaŭflugis lin. Kaj Minkiew longe sciis tion. Kia estas tiu enkarcerigita furiozo, kio atendas lin? Kiu sekvos… Ĝi jam vidvibras antaŭ liaj okuloj. Ĝi ululas ĉi tie en liaj oreloj: Nevermore… Tiu korvo!..
— Violonu tiun parton el la Bohemoj, kiam Mimi mortas.
— Jes.
Li ludis tion. Kaj la kapitano ekfumis cigaredon. Li jam ne zorgis pri la tabakeroj, reviviĝintaj inter siaj fingroj. Li bone scias: ĝi estas vizio!
Bela meloldio… Li fermis siajn okulojn. Li aŭskultis la violonadon.
Poste li subite leviĝis:
— Kie estas Colette? — li demandis kaj rigardis sur la malliberulon severe.
Fécamp staris mirante.
La kapitano serĉis la rajdbastonon kaj tremigis ties finon. Li atentis tiun ledopecon.
„Jam ekde la unua tago ĝi estis suspektinda.”
— Vi devas scii — li komencis denove, — ĵus vi parolis kun ŝi en la ĉambro. Mi sentis la odoron de ŝia parfumo kaj aŭdis ŝian spiradon…
La kondamnito n-ro 63 staris. La kapitano dume pensis pri tio, ke el la fontanoj de Romo ĉi-momente samtiel scintilas la akvo, kiel antaŭlonge, kiam li estis tie. Strange.
— Vidu, vi… mi ne komprenas tion… — li daŭrigis skuetante la bastonon. — Tio certas: ke vi ne estas murdisto kaj patrujperfidulo… Jes… Ĝi estas fakto… Ĝi estas tiel… La raporto de Colette… vere… estas korekta… Nu, tamen, kiel povas okazi, ke vi konas la kaŝejon de la aktujo, ĉu?
La malliberulo n-ro 63 silentis.
— Kiel opinii pri la protokolo, pasintnokte skribita, en kiu vi asertas, ke la trinkado kun mi igis vin konfesi?… Ĉu… He?…
La kapitano spirblovis kaj faris kelkajn paŝojn. Ne gravas ĉi-momente, kion li parolas. Nek tio, kion li vidas. Ratoj. Iu muŝkaptanta lacerto estas tute verda kaj malgrandaj flugiloj kreskis sur ĝi. Estas en ordo. Ĝi okazis tiel.
Sed sur la Piazza Barberini genuas tiu skulptaĵo sur fungo, kaj sur lia brusto, kiel li trinkas el la korno altenlevita, la akvo brilante torentas, eĉ nun, dume lin kurbigas koliko ĉi tie!
Kaj estas tute strange! Ĉar certe estas tiel! Nun! En tiu ĉi momento! Kaj sur la rekte oblikviĝantaj ŝtupoj de Scala di Spagna iradas infanoj kaj virinoj, kiuj portas sur sia kapo korbojn, plenajn de buntaj floroj, ĉar sur la Scala di Spagna estas multegaj floroj… Dio mia! Kiom da floroj!..
Kaj eble oni ĵus sonorilegas. Ĝuste nun! Ĉi-momente, kiam en Bahr El Sudan ĉi tiu kontoro estas tiel malbondoroa, varmega kaj triviala.
Kaj li mem estas ĉi tie.
Nevermore!…
Li pensis tion, dume li severe skuadis la bastonon, kaj li kondutis tiel en la deviga kunligo de sia ĉeesto, kvazaŭ li havus ion kumunan kun si mem.
Sed li bone sciis, ke lia vivo, kiel malfermita libro kuŝas inter la ciproj de la Villa d’Este, en la ampleksa parko, kie lotusoj naĝas sur la lago, aŭ eĉ tio povas esti, ke li restos porĉiam mortinta ĉe la fontanoj de Romo, kaj eble ĝuste la ĉarmaj bronzaj anĝeloj de Ruttelli funebros lin, tamen ankaŭ ĉi-momente tiuj brilas pro la surŝpruciĝinta akvo. Ĝi estas terure stranga sento, rilate la bronzajn anĝelojn, kiuj kvazaŭ flugus ĉe Termini, kien li nun jam neniam alvenos, nemiam… Ho, Dio mia!
Nevermore!…
— Nu — li diris raŭke. — Via sekreto ne interesas min. Vi konfesis. Bone! Kial ĝuste al mi?? Mi ne parolas pri tio kun vi. — Li eksidis spiregante kaj frapadis dekstren-maldekstren per sia bastono, sed la svarmantaj, abomenindaj musoj kaj kolubroj apenaŭ volis moviĝi. Sed ja ne estas kolubroj, kaj el Romo nur la sonorilegoj muĝas senĉese en liaj oreloj. Nu bone… — Mi do tamen respondos. Atentu min, vi, vi spiono… vi… vi… vi profet-anima murdisto, vi, falsa mensogulo. Aŭskultu tion… Kaj li laŭtlegis la konfeson, en kiu Fécamp rakontis, kie troviĝas la aktujo… — Nun mi sendos ĝin kun la jena akompana teksto, atentu: Ĉefleŭtenento Gouillaume sukcesis eldevigi el Fécamp la sekvan konfeson. Mi petas lian transpostenigon kaj bonvolu firmigi min en mia posteno, kiel la kapitanon de la fortikaĵo… He?! Kiel vi opinias pri tio??!
Fécamp staris konsternite.
— Jen ĝi estas mia respondo, pri kio ni ne povas paroli unu kun la alia. — Kiam li vidis, ke la kondamnito n-ro 63 volas paroli, li komandvoĉe ordonis: — Ŝanĝo de front’! Ekiru!
Li restis sola. Instinkte li etendis sian manon al sia pistolo, sed venis en lian kapon, ke ĝi ne estas ŝargita. Tamen li elprenis ĝin, malrapide.
Kvazaŭ ĝi estus pli peza! Li rigardis la bareleton de la armilo. Ĝi estas ŝargita! Ĉu Ligert forgesis pri tio, aŭ li remetis la kuglojn?… Kial?…
— Ligert!
Lia krio longe e§is en la senhoma kontoro, sed neniu respondis. Li rapidiris sur la tuta koridoro.
— Ligert!
La skribisto venis el la arkivejo, en lia mano kun plumo kaj pano.
— Kial vi estas en la arkivejo?
— Mi faras kalkul-raporton de la kuirejo… Hikk!
Li denove singultas! Estas terure…
— Kial vi metis kuglojn en mian pistolon?
— Ĉar ĝi estos bezonata okaze de ribelo.
— Ĉu?… Kie estas… ribelo…
— Ĉi tie, en la fortikaĵo. Ĝi komenciĝis vespere je la oka horo kaj kvardk kvin minutoj.
— Ĉu tio… estas certa?!
— Ĝi ne estas certa, ĉar hodiaŭ komenciĝas la somera tempokalkulo. Tiel eblas, ke ĝi komenciĝos je la sepa kaj kvardek kvin minutoj…
Li aŭdis konfuzajn voĉojn de sube.
Sirone iris al la fenestro. Muloj estis elkondukitaj ĉe torĉlumo. Oni bruis, regis konfuzo.
La kapitano reiris en la kontoron kun trankvilaj, ritmaj paŝoj. Zoninte sian glavon ĉirkaŭ sia talio, li surmetis sian ĉapon kaj iomete flankentiris la ledujon, fiksitan per balteo, en kiu li portis sian pistolon. Li rigardis sin ankaŭ en la spegulo, ĉu lia eksteraĵo estas laŭregula, ĉar li bone sciis, ke li iras morti. Li zorgeme rekonstruis sian iaman oficiran karakteron, kiu perdis sian malnovan brilon pro la sencela servo, en tiu ĉi kaldrono.
Li rapide eniras en ĉiun kontoron kaj ĉie eklumigas la lampojn. Neniu… El la ĉambro de Gouillaume aŭdiĝas virina voĉo.
— Lasu min paroli! — kriis Colette. — Komprenu, Gouillaume!
– Ĉio ĉi… estas malgrava… — recitas dume la ĉefleŭtenanto. — Mia frato Jeromo… ŝuldas mia eŭgenika avalo… mian sang-atavisman sufer-kambion… loeé ekzemple ni diru, se mi…
Sirone laŭte frapetas, enpaŝas kaj tuj komandas.
— Ĉefleŭtenanto Gouillaume! Á moi!
Colette konsternite vidas la enkarniĝintan mirklon de la disciplino: kiel tiu mortokranio de kruta, alta frunto retropaŝinte ekatentas la kapitanon. Poste unu salto… unu tramplo… Kaj li staras antaŭ Sirone.
La malbona funcio de lia disfalonta spirito eble ne estis konscia ĉe li, eble nur la reflekso de la plej sankta subordiĝo militojn partopreninta, vera soldato, kiun revivigis du eternaj instigiloj: danĝero kaj ordono! Se la soldato ne staras firme sur siajn pideojn pro tiuj, li mortas!
— Post kvin minutoj anonciĝu, preta je ordono en la kontoro kaj transprenu la deĵoron! La garnizono ribelis! Ni devas persisti! Rompez!
— Li iras kun Colette al Libourne.
— Aŭgusto… — diras la virino mallaŭte, — nun mi devas diri ion…
— Mi scias ĉion. Paroli pri tio neeblas. Vi estas honesta kanbino, Colette. Mi estimas kaj amas vin.
Li kisis ŝian manon. Dume li pensis pri tio, ke la rapidtrajno, kuranta tra oranĝujon nun kantas unutaktan melodion inter Romo kaj Napolo.
Nevermore!..
Libourne havas bonan tagon. Li estas trankvila. Nur lia vizaĝhaŭto ne estus tiel rigida. Ŝton-anima. La kapitano pensas tion kaj aŭdas la kanton de la rapidtrajno.
— Adjutanto Libourne!
— Oui, mon capitaine!
— Post kvin minutoj anonciĝu por ordono een la kontor. La oficiroj de la fortikaĵo transprenos la deĵoron. La garnizono ribelis. Rompez!
Colette mirante vidas la pli kaj pli brilantan miraklon de la deprimaj animoj, harditaj en devokonscio.
Goullaume anonciĝas!
Kiam li mansalutante tramplas kun dismetitaj kruroj, du homoj kaptas lin, ĉar li apenaŭ povas stari sur siaj piedoj.
Sed li mansalutas!
Baldaŭ venas Libourne. La du oficiroj vestis sin laŭregule, kaj ili komencis sian deĵoron!
Pale, langvore, sed en sia posteno…
La kapitano ŝlosas la pordon de la kontoro, kie restis Colette, kaj li ekiras kun la oficiroj: Tri fantomoj, mute, kun regulaj paŝoj.
Ĉe la pordego la kaporalo pipfumas sur benko.
— Tiguer! Ĉu vi estas ribelulo?
— Ne, sinjoro kapitano. Mi pipfumas — sed li tuj demetas la pipon. Ĝi jam ne estas aktuala.
— Mi ordonas al vi gardostari antaŭ la pordo de la kontoro. Tie estas virino ŝlosita.
— Ĉu sinjoro kapitano ŝlosis ŝin?
— Jes!
— Laŭ mi — diras Tiguer fikse staranta — la virino ne estas kulpa. Ŝi apenaŭ povus persvadi la plotonon pri ribelo.
— La virino estas sub protekto!
Ili iris plu. Kriado; kantvoĉoj, kriegado, tintego…
En la mezo de la korto staras Berlac kun bandaĝita kapo kaj Magiron. Ili kunordigas la ekipaĵon de la marŝkolono. Rumoro, prepariĝo. Kelkiuj estas ebriaj…
— Vi, restu malantaŭ mi — diras Sirone, kaj li paŝas en la lumon. — Serĝento Mafiron! — li krias akre. — Tiu nokta eltiriĝo ne estis en la tagordono!
— Ni foriros, mon capitaine! — ridas la serĝento. — Tiu Sudano estas infero. Sufiĉis.
— Serĝento! — krias Sirone denove. — Mi ordonas konduki la soldatojn al la dormejo! Malŝarĝoselu ĉiujn mulojn!
— Ba, sinjoro kapitano! Vi ne diras tion serioze!
Dubo, hezito ne ekzistas: Kiu malobeas la ordonon, oni devas tuj kaj surloke mortpafi lin antaŭ la okuloj de la soldatoj. La reglamento preskribas tion.
La kapitano frapas sur sian revolverujon… Unu movo… La pistolo estas ekstere… Pafo!
Magiron morte falas sur la teron.
— Berlac! — stridas la kapitano, kaj li aspektas uni kapon pli alta. Ordonu, ke la muloj marŝarĝite estu kondikitaj en la stalon.
Deflanke du homoj proksimiĝas al la kapitano. Tio donas forton al la adjutanto.
— Sinjoro kapitano! — li diras. — Ni ribelis! Mi transprenas la komandon kaj…
Oni kaptas la brakon dde la kapitano. De ie Minkiew kuregas en negliĝo kun elingigita glavo, sed iu batas lin je la kapo, kaj li svene falas.
Tiam ektondras pafo, kaj Barlac morte falas.
Gouillaume staras tie, kaj li turnas sin al Grison kun fomanta revolvero. Lia trolaca, raŭka voĉo obtuze, sed aplombe komandas:
— Ĉegkaporalo! Ordonu, ke la muloj estu malŝarĝitaj!
Kio estas al la aliaj? Ili povus mortigi siajn superulojn per pafaro. Sed ili nur staras kaj ne estas kapablaj mortpafi Sirone-on kaj la du oficirojn.
Kaj nun aŭdiĝas la akresona komando de ĉefkaporalo Jazon:
— Sur la teron!
Li staras tie en la mano kun flamĵetilo, apud li duoncirkle Fécamp, Gerard kaj ankoraŭ proksimume dek soldatoj, malliberuloj armitaj, pafpretaj.
— Ĉiu demetu sian armilon kaj iru en la barakon! — krias la ĉefkaporalo. Post dek minutoj li raportas: — Mi subpremis la ribelon, mon capitanie. Anticipe mi povis fari nenion, sed tiu perfidulo subite varbis konfidindajn, armitajn homojn.
Kaj li montris al Fécamp.
Kapitano Sirone kapjesis. Poste li ekiris al Minkiew, kiu preparis sin surpiediĝi. Sed subite li returniĝias:
— Ĉefkaporalo Jazon! La kondamnito n-ro 63 ne estas perfidulo. Bone notu tion… Fécamp! Á moi!
Kaj Sirone premis lian manon!