158254.fb2
Tio estis la plej stranga, kiel apopleksia arbo de la vivo subite ekfloris en la dezerto, inter tiom da morto, manke de tiom da vivo, kaj tamen.
Du junaj, vivofortaj estaĵoj renkontiĝis unu kun la alia trans la baraĵo de peko kaj miasmo, kliniĝinte super la neebla anima kaj fizika abismo.
Kaj tiu renkontiĝo samtempe estis ankaŭ amo.
Ĝi komenciĝis tiel. La junulino venis en la ĉambron kaj eksidis ĉe la vidalvida skribotablo. La vizaĝo de Fécamp iom post iom reakiris sian elastecon. La postsigno de la pasigita tempo sur la Infera altplataĵo apenaŭ estis videbla sur lia fortega organismo. Nur liaj okuloj rigardis lace, malgaje, senanime.
— Bonvolu diri, kion vi deziras? — li interesiĝis mallaŭte. — Ĉu demandi aŭ peti?
— Neniun. Se mi ĝenas vin, bonvolu diri, kaj mi foriros.
Fécamp silentis. La virino pikpuŝetis tirkeston per papertranĉilo.
— Vi… tre timigis min, kiam mi vidis vin la unuan fojon. Vi volis esti malica.
— Ĉu vi ne pensas min malica?
— Ne.
Ŝi diris tion kuraĝe.
— La mortigo de Villiers, Vigoin… — li memorigis ŝin iom ironie.
— Malgraŭ ĉiuj kulpigaj cirkonstancoj, mi sentas tiel, ia sekreto estas ĉi tie, ia teruraĵo, kiu ĝuste tial estas terura, ĉar ĝi argumentas apud vi
— Vi havas tre viglan fantazion, fraŭlino.
La knabino ekstaris kaj fikse rigardis la kondamniton n-ro 63, kvazaŭ ŝi hipnotigus lin.
— Kial… vi savis Rouen-on, riskante vian vivon?
Fariĝis granda silento. Fécamp leviĝis.
— De kie vi scias… tion?
— Ĉu vi forgesis, ke mia patro estas oficiro de la generala stabo?
— Mi defendis lin, ĉar li estis simpatia.
— Diru, ke vi mortigis pro venĝo, ke Villiers faris ion kontraŭ vi. Diru kion ajn: Mi kredos tion!
Ŝi iris sur falsa vojo… Fécamp denove eksidis.
— Ĉu vi volas konfesigi min?
— Mi ŝatus ekscii, ke cinika murdisto, spiono, kial batalas kun profunda indigno pro la senhoma sorto de la Skeleta brigado?!
— Ĉu Skeleta brigado? Hm… se vi jam devenas el tiom influa familio, fraŭlino Cheyne, ĉu vi povus klarigi al mi, ke de tiam, kial oni ne temis pri la Skeleta brigado?
La junulino fariĝis fajroruĝa. La kondamnito n-ro 63 atendis.
— Pri tio mi ne… — ŝi glutis. — Pri tio mi ne povas paroli.
Ili silentis. La sincera, honesta rigardo de Colette telegrafis malgajan sciigon, kiel ŝi staris kun levita vizaĝo tie. La malliberulo n-ro 63 malrapide deturnis sian kapon. Li demandis tiel.
— Ĉu la vojo estas bezonata?
Colette ne respondis.
— Mi komprenas… — daŭrigis Fécamp. — Certe la vojo gravas, kaj estas bezonataj tiaj homoj en Afriko, kiuj obeas, ĉar ili estas soldatoj, kaj neniun interesas, se ili mortaĉos, ĉar ili estas kulpuloj! Sudano estas speciala tereno… Multaj tiaj vojkonstruantoj estas bezonataj ĉi tie, de kiuj oni atendas, ke ili malaperu mortintaj el la vojo, kiam ĝi estos irebla.
La virino silente turnis sin al la fenestro.
— Ĉu vi ŝatus… se kapitano Sirone liberiĝus de tie ĉi…helpe de la aktujo?
— Sirone estas mia fianĉo… — respondis Colette mallaŭte. — La honesto diktas tiel, ke mi dividu mian sorton kun li. Estus bone por mi, se li liberiĝus de tie ĉi. Sed estas io — flustris la junulino kun granda, interna ploro, kaj ŝi tiriĝis iom pli proksime al Fécamp. — Estas io, kion mi pli bone ŝatus scii… Se vi dirus, kial vi faris tion — ŝi daŭrigis afliktite. Ŝi preskaŭ petegis: Diru, ke ĝi estis amoko, ke vi faris tion pro ĵaluzo, aŭ diru alian aferon… Nur diru ion!..
Fécamp timeme rigardis ŝin. Kio ĝi estas?
Proksimiĝis pezaj paŝoj de la kapitano. Colette eliris rapide. Sed la odoro de sia fajna parfumo restis tie.
La kapitano envenis, prenis la rajdbastonon de ie, por ke li senĉese skue tremigu tiun malgrandan ledopecon.
— Nom du mom… — li murmuretis. — Ankaŭ sur la ŝranko estas rato… Mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon…
Li eksidis vidalvide al Fécamp sur returnitan seĝon, metinte sian mentonon sur sian manon, kuŝanta sur la apogilo, li skuetadis la bastonon kaj agreseme rigardis lin, kvazaŭ sercante defendon en atako kontraŭ la akuzo.
Li fajfadis kun altrudita indiferenteco.
Subite li frapis sur la tablon per la bastono tiel, ke ĝi sonis kiel knalo.
— Ĉu vi ridaĉas?!! He?!! — Li denove frapis sur la tablon per sia bastono, kaj en la seveninta antaŭtagmezo ĝi tranĉis la aeron kiel knalo de fusilpafo.
— Kun via permeso — miris la kondamnito n-ro 63.
— Silentu! Mi bone vidis! Mi atentis vin… Sed vi amare pentos tion! Vi ne rajtas rikani ĉi tie!!..
Sirone rigardis lin. Liaj lipharoj ektremetis pro liaj pezaj elspiroj, kaj lia vizaĝo pufiĝis por momento.
— Nun alportu brandon! Kaj se vi ridos, vi do… pentos tion.
La malliberulo n-ro 63 foriris. Sirone staris ĉe la fenestro. La fiuloj nek hodiaŭ ne kovris ĝin per trempita kovrilo! Li aŭdis singulton.
Ligert staris en la ĉambro, timeme, sur lia liprando estis granda panero. Lia gorĝo, simile al tiu de ĝirafo, ankoraŭ moviĝis pro la glutita panpeco, kaj li konvulsiis pro devigo de singulto.
— Kion vi volas?
Ligert ŝovis sian manon en la poŝon.
— Ĝi alvenis per la poŝto — li diris kaj elprenis pecon da pano. — Pardonu. Jen ĝi alvenis. La pano estas de ĉi tie…
Li transdonis depeŝon.
Bah El Sudan. Al la Kapitano de Disciplina Kompanio. Faru tujan esploron: La kvaran jaron ni urĝas en dekdu oficialaj leteroj la transpostenigon de la regimentskribisto Anton Ligert al lia baza kompanio, depotanta en urbo Meknes. La servotempo de la nomito jam finiĝis du jarojn. Dum la daŭro de dudek kvin horoj mi petas raporton de la kapitano aŭ de lia anstataŭanto, klarigante la kaŭzon de la malfruo.
majoro Dezier
bataliono II. Maroko
— Kio ĝi estas?
Ligert antaŭenkliniĝinte rigardis tion, kvazaŭ ankaŭ lin interesus tiu problemo.
— Ĝi estas oficiala letero — li diris fine.
— Kien malaperis la aktoj? Respondu!
— Sinjoro kapitano! Starigu min antaŭ la militan tribunalon! Mi malaperigis la dokumentojn.
— Kial, vi, kamelo?! Ĉu… Se vi nun kuraĝos singulti, mi strangolos vin! Kial vi faris tion?
— Tial, ĉar… thikk!
Li staris mortepala, kun streĉitaj okuloj.
— Parolu!
— Sinjoro kapitano, mi bone fartas ĉi tie. Mi havis mian agosferon, miajn ŝatatajn superulojn, trankvilan vivon… Pardonu min… mon capitaine… Mi volis resti!
Sirone gapis tiel, ke lia buŝo restis malfermita.
El la okuloj de Ligert ruliĝis du-tri larmogutoj!
Ĉar li staris senmove, kaj li ne rajtis depreni sian manon de sur sia pantalono, tiel do li faris raporton kun sincere ploranta vizaĝo, kaj post iom da tempo ankaŭ lia buŝo malfermiĝis, plorsingultante li sufokiĝadis kun skuiĝanta brusto.
— Mi… ĉi tie… bone… hikk…
— Forportu vin!.. Post duon horo anonciĝu por priaŭskultado! Ĉu vi ne hontas, vi estas plenkreskulo, malnova soldato, kaj vi kondutas tiel, kiel ia maljuniĝinta tolaĵkudristino!?
Ligert jam ne ploris. Li staris spiregante, kaj por ekskuzi sin, li diris:
— Mia patrino estis tolaĵkudristino — kaj li aldonis ĝemante. — Sed ŝi entreprenis…lavi ankaŭ vestaĵojn… Thikk.
Li foriris. La kapitano enpensiĝinte, kun pezaj fingroj rulumis cigaredon.
— Jen estas la brando! — raportas Fécamp ĉe la pordo.
Li metas la botelon sur la tablon. La kapitano verŝas el la drinkaĵo.
— Nur faru la inventaron. Ĉu vi aŭdas? Se vi ridaĉos, tiam do mi frakasos vian kapon!
Li iradas, kaj kun strabaj, flankrigardoj li atentas la laborantan malliberulon n-ro 63. Li laŭte spireregas…
„Tia estas impertinenta fiulo… Nu, estas egale.”
„Stultaĵo… stultaĵo…” — li diras al si mem kaj iradas, kaj lia maldestra mano kun fermita pugno forte premas la bastonon ĉe sia trunko. Per la dekstra li leĝere tenas la kolon de la botelo, svingante, pendolante, li denove drinkas.
— Kiom da homoj vivas ankoraŭ… el la originala Skeleta brigado?
— Naŭ.
— Ĝi ne estas multa. Mi ne povas rehabiliti kelkajn cetere duonmortajn homojn, malfavore al la reputacio de la kolonia armeo… Ĉu vi rikanas?
— Mi ne ridis, sinjoro kapitano.
— Ĉu vi… ŝatus rikani?! Nu?! Ĉu vi ŝatus?!
Fécamp ne respondis
Ĝi estis nepardonebla impertinenteco. La okuloj de la kapitano elstariĝis, kaj la botelo iom svingiĝis.
Poste li iradis.
— Mi do subordigas la privatan intereson de naŭ homoj… al la… do… — Subite li defie gapis sur lin. — Sed kian komunan vi havas al tio?!.. Ĉu vi nun inspektadas min, aŭ kia diablaĵo?!!.. Sufiĉas! Laboru!
Fécamp eksidis.
Sirone staris suspirante. Estis tagmezo.
Li sidis vivdalvide al Fécamp, sur la skribotablon. La dosiero kaj la protokolo estis inter ili.
— Vi povas babilaĉi al mi! Ŝajne evidenta eraro ne estas justizmord! Rehabilito nun estas senduba. Temas pri honoro de naŭ homoj. Sed ili mortis!.. ĉu vi komprenas?… Ili mor-tis!
— Sinjoro kapitano!.. — diris la kondamnito n-ro 63 mallaŭte. Ankaŭ mortinto havas honoron…
Sirone kliniĝis super la dosiero. Per anhelo de rabobesto li elspiris la vaporon de la brando el senpera proksimo.
— Forportu vin!.. Forportu vin, ĉar… — li senspiriĝis
Fécamp foriris, kaj Sirone ĉirkaŭrigardis ŝanceliĝante. Lia hepato tre doloris. Li fale sidiĝis sur seĝon ŝvitente, kun hirtaj haroj. La botelo elglitis el liaj malstreĉiĝintaj fingroj, kaj ĝi falis sur la plankon klakante, kaj la brando disfluis.
— Dio mia — balbutaĉi la kapitano, faligante sian frunton inter siajn manplatojn. — Mia Disinjoro…