158254.fb2
La morta vero etendis sian ostan manon el la tombo. Kaj nun jam ĉio estis vana.
La fato kuregis!
Je la sepa horo vespere Libourne faris sian kontrolan rondiron, kiel la sola oficiro en la fortikaĵo, kiu ankoraŭ staris sur siaj piedoj.
La skelete maldika Gouillaume kuŝis en sia lito inerte. Sirone krom sia grava malaria atako havis malbonan sanstaton pro sia hepato.
— Vi devus peti forpermeson al ferio — diris Minkiew, kiun li ofte vizitis por dolorkvietigiloj. — Vi bezonas urĝan ŝanĝon en la klimato.
— Diable… Post forta atako la rezulto estos simpla kaj definitiva… Kial ferii? — Liaj dentaroj ofte kunfrapiĝis inter liaj tremantaj lipoj.
— Tia hepatmalsano rapide regresas, kaj ni scias pri la malario, ke ĝi ne estas morta malamiko — klarigis Minkiew, kaj li pinĉetis siajn kurtajn, dornosimilajn lipharojn, dum oftaj lipkonvulsioj. Li portis malpuran negliĝon, sur kiu estis buko, kiun Ligert akiris intertempe de „teknika taĉmento. La buko efektive estis uzata al io en transformatokesto, sed ĝi tute bone aspektis sur la negliĝo. En la sino de la negliĝo kuŝis kovertoj, distonditaj por trempi la poŝtmakojn, kaj li aranĝadis tiun dum parolado.
— Mi havas multajn bonajn poŝtmarkojn — li klarigis ĝoje. — Pro la atencaferoj komenciĝis vigla korespondado kun la regimentkomandejo. La krimobjektoj kaj aliaj pezaj sendaĵoj bezonas algluon de altvaloraj poŝtmarkoj.
Li klarigis kun tiu egoista, febra ĝojo de filatelistoj, kiu ne zorgas pri viv- kaj mortogravaj leteroj pro la ekzaltiĝo de la kolektopasio, nur pri la poŝtmarkoj.
Baldaŭ alvenis Berlac, kiu partoprenis dezertajn manovrojn kun taĉmento, kaj li ĉiutage faris esploran militvagadon en Sudano.
— Ĉio estas en ordo — raportis Ligert. — La disenteria epidemio denove komenciĝis, kaj ni boligas la akvon, ricevitan pere de la pumpilo, ĉar la poluciakvoj, likiĝantaj en la krevintan tubon, damaĝas same al la sano kaj ankaŭ al la pumpilo. La etato estas en ordo, kvankam mi jam ne asignis la soldon de la gardisto deĵoranta ĉi-semajne, ĉar li ne havas palpeblan pulson, kaj li sepsiĝis, kio estas kutima. Krome oni postulas el la kuirejo asigni du menuojn n-ro I, kiun mi plusendis kun la noto „provizora”.
Li singultis.
Tiam venis la gardestro, kaporalo Tiguer.
— Sinjoro adjutanto… virino alvenis ĉi tien — li diris mirante.
— Ĉu ŝi estas maljuna?
— Ne.
— Ĉu la Ruĝa Kruco?
— Tiaspeca, sed ŝi ne estas malbela.
— Kion do ŝi volas ĉi tie?
— Ŝi havas permesilon!
Berlac rapide malsuprentiradis la randon de sia kamizolo, li haste tiris sian montran fingron sur la interna flanko de sia kolumo, kaj enspirinte aeron, lia torako iomete leviĝis, pro kio lia aspekto pliboniĝis.
Li preskaŭ falis surdorsen malsupre ĉe la pordego: belega virino staris apud milita aŭtomobilo.
— Mi estas Colette Cheyne. Mi alvenis de la ĉekomandejo kun speciala permesilo.
— Kaj ŝi transdonis la dokumenton, kiu atestis, ke Colette de Cheyne rajtas viziti kapitanon Sirone, kiu estas ŝia grave malsana fianĉo en Bahr El Sudan.
Subskribo: general-feldmarŝalo André Sur Lagrande de Cheyne, la kapitano de la milita gazetara servo.
Tiu virino estis la kaŭzo, ke la sekvan tagon la kondamnito n-ro 63 devis malsuprenveni de sur la Infera altplataĵo. Kaj tiu virino kaŭzis, ke la malforta, eta rojo de la vero, fluanta inter digoj, ŝveliĝis, trarompis la kluzojn, furiozis, ruinigis ondruliĝadis, kiel terura superakvego, detruante la gigantajn barikadojn de la mensogo per siaj timigaj ondegoj.
Estas la kvara horo posttagmeze:
La pikedo ĉirkaŭis la lifton.
— En joue!.. — komandas Magiron.
Kiu venos malsupren sen permeso, tiu estos tuj mortpafita. Alvenas Fécamp. La abomena, deprima aspekto de la soldatoj de la Skeleta brigado ankoraŭ ne montriĝas sur li. Sed tie kaj ĉi tie jam aperas per etaj signoj ia fremdeco en lia maldikeco, ia besta karatero en liaj movoj.
Li elpaŝas el la lifto kun timo de atakpreta rabobesto, reveninta en homan societon.
La pikedo staras konsternite. Ili rigardas la homon, kiu venis de la Skeleta bridado, kaj li scias ĉion…
— Atentu min — diris la serĝento, — sinjoron kapitanon vizitis sia fianĉino. Ŝi volas paroli kun vi. Ĉu vi komprenas?
Li diris nenion. Li eklevis sian ŝultron.
Dume la sekva dialogo okazis inter la malsana kapitano kaj Colette de Cheyne.
La kapitano ŝajnis jam nur ombro en la lito, kie li kuŝis apatie, kun langvore tremantaj palpebroj.
— Nu bone, Colette. Nur estu singarda… Tiu homo ne aspektas malvarmkonduta rabmurdisto… lia anomo estas delikata… do… li estas danĝere ruza. Domaĝe, ke… li estas perfidulo… Unu homo estis ĉi tie, kiu ŝajnis kara knabo… sed… se vi ne opinius lin malvarmkonduta rabmurdisto… pensu tion… ke tamen… estas sendube; nek li neas: Li estas tio!
— Mi vidos ĝin… Unue mi parolos kun li.
Kaj ŝi iris… La malliberulo jam atendis ŝin.
Colette paŝis en la kontoron.
Pasis la minutoj. La muŝoj zumis en la medikamentodora varmego.
Post kvin minutoj la junulino revenis.
Ŝi estis tre pala.
— Mi parolis kun li — ŝi diris mallaŭte.
— La kapitano diris nenion. Li atendis. Fine li demandis de Colette:
— Pri kio vi meditas?
— Mi ne komprenas, kial vi diris, ke tiu homo ne ŝajnas malvarmkonduta rabmurdisto? — Kaj ŝi frostotremetis…
La parolado jene okazis inter la kondamnito n-ro 63 kaj lia vizitantino:
Colette eniras en la kontoron. La magra malliberulo, havanta viglajn okulojn kaj enkaviĝintajn vangojn, staras indiferente. „Kvazaŭ li kapo estus ŝtonsekiĝinta gumo. Oni povas vidi tion en panoptiko” — pensis la virino.
— Sinjoro… Mi estas Colette de Cheíne. Mi ricevis permeson por paroli kun vi.
Iom raŭka, sentona voĉo respondis, laŭregule:
— Mi estas la kondamnito n-ro 63, mi nomiĝas Henry Fécamp. La milita tribunalo mortkondamnis min, ĉar…
— Ne daŭrigu… Mi venigis vin por privata parolado.
Li ne respondis
— Ĉu vi fumas?
— Jes.
— Jen prenu.
— Dankon.
Kiel ia maŝino. Li observas la virinon kun indiferenta rigardo.
— Kion vi deziras?
„Lia voĉo estas tia, kiel ŝtono” — pensis Colette.
— Mi provis neeblaĵon, kiam mi venis ĉi tien. La plej eminentaj policanoj vane demandadis kaj vane serĉadis. Oni promesis al vi pli bonan sorton, oni senrezulte provis rompi vin per torturo. Bela vorto, perforto ne atingis celon! Kaj nun staras virino ĉi tie, sen promeso kaj potenco, junulino, kies fianĉo estas malsana, kaj ŝi ŝatus flegi lin en Parizo, ŝi ŝatus esti feliĉa, kaj ŝi scias, ke ĝi dependas nur de vi…
Li rigardis la vizitantinon. La buŝo de Fécamp estis iom malfermita. Supre li jam komencis alkutimiĝi al tio.
Li sentis nenion, aŭdinte la vortojn de la knabino. La Valo parolis. La orelfenda ridado de hienoj, galopantaj en la dezerto vibris en lia gorĝo, kaj ĝi preskaŭ eliĝis el li.
Li aŭskultas melodramon ĉi tie. Post la §oro de la §ienoj.
Se nur li ankoraŭ havus animon interne, en ia ajn formo. „Sed kara junulino — li respondis en si mem, — ĉi interne, en la torako… estas nur ia seka, ŝrumpinta haŭtopeco… Eble bona, grasa, duone viandokovrita osto, glaso da akvo, aŭ tiaĵo… Sed vorto?!”
Kia stultaĵo ĝi estas? Kia malproksima romantiko de Pariza etkomercista diletantismo?
Colette instinkte retropaŝis. Kvankam la viro eĉ ne moviĝis.
— Kial vi ne respondas?
— Pri kio?
— Kie… estas la aktujo kun la militaj dokumentoj?…
Sentona voĉo, mortaj okuloj, laca, indiferenta vizaĝo. Kadro de rompiĝinta gramofono: ĝi eligas voĉon, kiam oni streĉa ĝin, sed ne laŭ muzika senco. Nur la trivita aparato buas orelfende. Li rigardis super la kapo de la virino en la malproksimon. Ŝia sencela sufero de lacigis lin.
— Se Aŭgusto ekscios, kie estas la aktujo… Tiam oni lasos lin libera… Aŭ li estos transpostenigita.
— Kion mi profitas el tio, kio estas bona al alia homo? — li flustris eklevinte sian ŝultron.
Tiu cinika indiferenteco doloris la virinon.
— Ĉu vi havis patrinon, sinjoro Fécamp?
— Jes.
Ankaŭ ĝin li diris nur tiel, kvazaŭ oni skrapus ladon. Patrino! La junulino pensis tion, ke ĝi rompas la indiferentecon de ĉiu homo.
— Ĉu vi ne amis ŝin
— Mi amis ŝin. Sed kial ĝi gravas? Nun mi ne amas ŝin.
Sed li diris tion jam iom malpli trankvile, ĉar subite venis en lia kapo sia patrino… Delikata, blankhara virino… sub la humilaj salikoj en la malgranda tombejo de Besancon…
— Mi ne kredas tiaĵon — li diris rapide.
— Ĉu vi havis… amikon:
Nun ŝanĝiĝis lia vizaĝo. Ĝi fariĝis griza. Tiel rapide malaperis la signo de ĉiu homaesprimo, kiel estingiĝas la lampoj en teatro post la lasta foririnta spektanto. Tiel rapide dronisen lia memoro la blankhara virino, kune kun la humilaj salikoj de la tombejo de Besancon… Anstataŭ tio aperis La Blindulo, Kiu Havas Lampon kaj la Subkapolaro, Kiu Havas Zonrimenon!
Kaj li mem, Kiu Havis Amikon: Carew!
— Amikon?! Jes!.. Mi havis!
Tiu vorto klakis.Fronto! La virino fikse rigardis lin.
— Diru! Kion vi petus, se tuj plenumiĝus via ĉiu… deziro?
— Ankoraŭ unu cigaredon.
Colette rapide transdonis al li manplenon da cigaredoj.
— Ĉu nenion… alian?
— Manĝi… Peco da viando, glaso da akvo estas pli valora, ol ĉio ĉi, kion vi rakontis. Kion dezirus homo, se li estus homo, mi ne scias.
— Ĉu vine volas fari bonon?
— Ne. Kial? La bono estas nur superflua malbono en la vivo de la homoj. Ĝi estas vanta ceremonio de superstiĉuloj.
— Tio ne estas vera! Kiu havas amaron en si, ties koro doloras! — kriis la virino akre, akuzante.
— Mi ne havas koron.
— Kio ne estas, tio ne doloras!
— Inverse: kio doloras, tio ne estas! Kaj la homodoloras en mi.
— Kiel povas dolori la nenio?…
— La manko de la sano turmentas la malsanan organismon. La manko de la animo doloras en la malsana animo.
Colette longe kaj esplore rigardis lin, kvazaŭ ŝi volus trapiki la rigardon de la kondamnito per siaj okuloj, por penetri profunde ĝis lia memo. Poste ŝi subite lasis lin tie…
Oni ne resendis la kondamniton n-ro 63 al la Skeleta brigado. Li devis labori en la kontoro, apud Ligert. Colette de Cheyne volis tiel, kaj la kapitano konsentis.
Fécamp akceptis eĉ tion indiferente, ke li havis pli bonan sorton. Kio turmentis lin, tio jam delonge ne estis la varmo, la malbona nutraĵo, la korpaj suferoj. Carew! Tio doloris. Ke li ne povas strangoli lin! Tiel li sidis en la kontoro…
Li ne povis zorgi pri sia farota laboro.
Li devas fuĝi de tie ĉi! For! For! Ĉiumaniere!
— He! Fécamp! Jen estas la listo pri la soldoj! Plenigu ĝin precize laŭ la aktuala etato — diris Ligert, maĉante panpecon.
— Jes.
— Detondu la poŝtmarkojn de sur la koverto por sinjoro regimentkuracisto. Li kolektas tiujn. Ĉar ĉiu malsaniĝas ĉi tie pro la klimato. Mi ofte sentas tiel, ke fine ankaŭ mi kolektos ĝin. Ĉu vi povas fari inventaron?
— Kian?
— Listigi ĉion laŭ ties specoj. Estas tri rubrikoj: Instalaĵoj: Ekipaĵoj: Manko: Jen estas la inventaro, starigita antaŭ sep jaroj, el tio vi povas vidi la mankon. La du ruĝaj seĝoj estas la havaĵo de sinjoro leŭtenanto.
Kaj li skribis kaj skribis kaj kalkulis, kaj ne proksimiĝis la tago de la fina kvitigo, kaj li devas morti pro tio.
Ĝis vespero li finis la laboron kaj sidis lace. Kion fari nun? Li aŭdis ĝemon malantaŭ sia dorso. Kapitano Sirone staris ĉe la pordo.
Li salte leviĝis.
— Nu, vi, porko — diris la oficiro mallaŭte, kies vangoj estis flavaj kaj enkaviĝintaj kaj li apogis sin al la pordofosto, ĉar li ellitĝis tiun tagon. — Ĉu estas bone al vi nun… He?
— Jes!
— Danku tion al Colette, kiu havis kompaton rilate vin.
Fécamp ridis en si mem. Ili pensas, ke per tia infaneca truko ili povas superruzi lin.
Elefantdresado!
Oni tromplogas la kaptitan elefanton en fosaĵon, malsatigas, suferigas ĝin, poste venas iu, kiun ĝi neniam vidis, kaj tiu homo manĝigas, karesas, zorgas pri ĝi. La sovaĝbesto fariĝos ties fidela amiko.
Li ne estas elefanto, sed Hieno!
— Mi ne scias, kian kaŭzon havis Colette — daŭrigis la kapitano. — Mi diris pli frue al ŝi, ke vi estas porko. Ŝi ne kredis tion. Ĉu vi komprenas?
— Jes
— Vi estis malica kaj insolenta. Ŝi tamen faciligis vian sorton. Stultaĵo.
Li spiregis. Sed nur tra sia nazo. Ne kiel Hieno.
— Vi, porko… — li senspiriĝis kaj dorsapogiĝis. Li estis ankoraŭ tre malforta. — Mi mortos pro vi… Kaj mi neniam vidos la Campanile-on…la korson Uberto… kaj… la tavernojn… en Romo, kie oni povas trinki tiel bonan ruĝan vinon.
Kaj li mallaŭte fajfis la kanton Santa Lucia.
— Se vi dirus, kie estas… la aktujo… Mi povus vojaĝi Norden… Sur la insulojn Meran… aŭ… jes, Margareta, kie kreskas tiom da floroj… kiuj sanigus min… Nu bone… vi, porko. Ĝi estus en ordo, diablo forportu vin… Mi mortos, ĉu vi komprenas…
Li mansvingis per laca movo, ke la dense zumanta svarmo da muŝoj disflugis. La ledodoro de la malnova brakseĝo regis la varie eksuditan konsiston de la atmosfero. Kelkaj moskitoj zumis, kaj aŭdiĝis plaŭdado de akvokrano deekstere. Oni bruis per kunpuŝiĝantaj ujoj.
— Ĉu vi… ne suferas… pro la varmo?
— Mi estis sur la Infera altplataĵo, mon commandant.
— Jes… jes… Ĉe la Skeleta brigado… Vi estas la brigadestro tie… Li subite frapis sur la tablon per sia granda, plata mano. — Kaporalo!
La suboficiro enpaŝis.
— Brandon! — li okulmezuradis la kondamniton n-ro 63 kun kompatinda vizaĝo.
— Vi, porko… Mi nun eksidas kun vi drinki. La sorto plagis min pri vi.
Granda ŝvitoguto aperis ĉe la fino de lia antaŭenŝoviĝinta harfasko.
— Drinku!
La vizaĝo de Sirone iom ruĝiĝis post la eltrinko de la unua glaso. Liaj okuloj flave brilis, kiel la sunbruligitaj rokoj de la dezerto.
— Nnu!.. Mi do permesas al vi, perfidulo, ke vi paroladu kun mi. Bonvolu… Nur tiel, kvazaŭ vi estus same tiel honesta homo, kiel iu ajn rabmurdisto en la tendaro…
La skurĝobato de malestimo akradolore trafis lian krustiĝintan animon, kaj la sekiĝinta haŭto de hieno krevadis sur la flegmo de Fécamp.
„Carew” — pensis la malliberulo n-ro 63 kun ekgrincantaj dentoj.
— Ĉu vi ne aŭdas?! Mi volas paroladi! — kriis la kapitano preskaŭ plorante. — Mi ne dancos la mortodancon mute! Diablo vin prenu!
Fajfspirante li tiris la aeron en siajn inflamajn bronkojn. Poste li terure tusadis, kaj lia vizaĝo fariĝis violkolora.
— Parolu, ĉar mi verŝos la brandon su vin — li diris stertore.
— Mi ne havas tempon, sinjoro kapitano…
— Kion vi ne havas?… Vi?! Diru tiel, ke vi ne havas direndon! Se mi jam devas toleri la malhonoron, ke ankaŭ vi devenis el Savoya!
Nun jam li trinkis kelkajn glasojn da brando kaj mallaŭte zumkantis. Li malpurigis sian kamizolon per cindro kaj tabakeroj. Salivuminte la randon de la cigaredpapero, li ekfumis kaj enspiris ĝin, ke la cindreroj kaj la ekstremaĵo de la karbiĝinta cigaredo disiĝis ĉirkaŭ la ekbrilanta ardaĵo.
Verŝinte brandon, li eltrinkis ĝin, kaj kun acerba mieno li forĵetis la cigaredon.
— Vi… perfidulo, aŭskultu min… Ĉu vi havis tian amantinon, pro kiu vi estus doninta eĉ vian animan feliĉon?
Li reveme, kun langvora rideto rigardis ĉevalodoran kovrilon sur la komodo.
— Aŭgusto!..
Colette staris ĉe la sojlo.
— Kiel vi kuraĝas drinki brandon?! Krome vi cigaredas! Vi promesis al mi, ke vi vivos normale…
— Mi vere plenumus tion, Colette… — respondis la kapitano kun malesperiĝinta lamentado. — Sed morti normale estas tiel malbone… Kial vi deziras tion?
Li rigardis al Fécamp. Ankaŭ la virino. Ili samtempe rigardis al li. Danĝerkrio sidis en iliaj okuloj:
Homo! Ĉu vi ne vidas?! Helpu do, pro Dio… ni petegas vin! Ni kriegas! Helpu! Dio kaj vi ankoraŭ povas helpi! Diru, kie estas la aktujo!!
Fécamp ekstaris. Mediteme, malrapide li iris tra la ĉambro ĝis la pordo. Tie li apogiĝis al la pordofosto.
— Mi ne helpos vin — li diris mallaŭte, sed per tiu sentona voĉo, pro kiu la virino la unuan fojon retropaŝis.
— Se la aktujo troviĝos, tiam vi havos pli bonan sorton.
— Mi ne kredas.
— Viaj superuloj promesis tion.
— Mi ne kredas.
— Ĉu vi ne kredas la vorton… de franca oficiro?… — kriis la kapitano minace kaj leviĝis.
Fécamp subite rigidiĝis en senmova staro.:
— Mi obeeme rapostas: mi kredas al neniu.
— Eksidu — kriis Colette al Sirone. — Vi promesis al mi, ke vi konsideros hodiaŭ la kondamniton n-ro 63 gasto!
La kapitano residiĝis grumblante. Fécamp nun komprenis tiun strangan situacion. Ĝi estis la elpensaĵo de la virino. Influi lian „animon”. Estas ridinde!
— Bone, vi, porko… — murmuris la kapitano. — Estu do privata homo kaj gasto. Ni paroladu… Jen prenu, trinku kun mi, vi, kara privatulo. Bonvolu sidiĝi ĉe ni… Kiel vi fartas, kaj kio nova ĉe murdista fiulo? Ĉu…
Li kondutis ĝentile kun sinmortiga malico, sed eblas eĉ tio, ke plorspasmo ĉirkaŭis lin.
— Ekfumu do kara gasto, kaj diru al mi, kial estas ĉio ĉi… kion vi diras! Kial vi vivas, ĉu?!
— Vivi signifas, ĝoji ĉiumaniere.
La kapitano singultis kaj kapbalancis kelkfoje.
— Nu, vi atingis tion… Ĝi sukcesis, Se vi vivis por tio, vi do ne vivis vane. Nun diru plu.
— Ne estas malbona nur tio, kio doloras min…
La virino fikse rigardis lin kun antaŭenŝovita kolo. Li serĉis ion el la rigardo de la junulo.
— Daŭrigu — diris la kapitano iom konsternite.
— La Malforta Hieno ne estas bezonata!
La kapitano ekstaris kaj iris tute proksime al Fécamp.
— Kia ordono ĝi estas?
— Ĝi estas la reglamento de la Skeleta brigado.
— Kio estas tie? — demandis Colette mallaŭte.
— Tie estas La Nenio. Precipe estas tie. Ne ekzistas floro, herbo, arbo, fonto. Nur socio. Sole socio. Kie estas socio, tie bezonatas leĝo, kaj kie estas leĝo, tie reviviĝas la justeco… Kie estas justeco, tie naskiĝas ankaŭ la maljusteco…
— Nur… rakontu plu, kio okazas tie?
— Mi ne povas rakonti… Peko!
— Ĉu kapokosta?
— Ne. Nur la rompo de la ordo kaj disciplino de la puntendaro — li aldonis iom ironie.
— Tiam parolu sincere. Mi donas mian oficiran vorton, ke mi ne akceptas tion, kiel oficialan raporton…
Li komencis malrapide, trankvile:
— Supre la hienoj de la Skeleta brigado jam longe estus mortintaj, sed la viv-instinkto eĉ tie estas inĝenia. Ili lerte plibonigas sian nutraĵon.
— Kiel?
— Ni vivas el kadavroj!
— Ĉu el la kadavro de mortintaj bestoj?
— El homa kadavro!
La kapitano fariĝis morte pala, kaj la genuoj de Colette subite inertiĝis, ke ŝi fale sidiĝis sur seĝon.
— Kion vi diras?!..
— Ni kaŝas mortintajn homojn, kaj…
— Ne daŭrigu! — ŝrikis la junulino terurite
— Diru! — ekparolis Sirone obtuze, kaj li verŝis brandon per malcerta mano. — Parolu!
— … Ni dividas la tagan porcion de la mortintoj inter ni.
La kapitano eksidis kun malpeziĝinta ĝemo. Ili do ne estas kanibaloj! Li tamen ne devis ĝisvivi tion. Phu! Kiel terure estis!
— Kaj… kio estas tiu… veado?
— La Hiena ĥoro de la Skeleta brigado kunvenas vespere. Kaj ili suferas. Estas iu inter ili, kiu punas. Li mortigas la malamikon. Sed li ne laboras en la varmo sesdek celsiusgrada. La aliaj rompas la ŝtonon anstataŭ li. Li piedbatas tiujn, kiuj jam laciĝis. Sed li ne laboras kaj povas santmanĝi el la nutraĵo de la Hienoj.
— Kaj… kiu estas tiu, homajn sentojn nehavanta fiulo, skabia bruto? — kriis la kapitano kolereme.
— Mi.
La griza larvo, apogante sin al la prdofosto, fikse rigardis al ili, kun senmovaj okuloj, scivoleme, defie kaj sensente.
— Vi!
— Jes! Komence estis La Aĝo, tiun distretis La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Poste sekvis Volpi, La Klavo, kaj nun nelonge venis mi: La Pugno, Kiu Devas Vivi!
Colette fikse rigardis la larvon.
— Ĉu vi… almenaŭ scias… — diris la kapitano, — ke vi estas porko?
— Mi estas tio. Sed se tiuj malliberuloj tie supre, eĉ se manĝas homkarnon, ne ili estas la kanibaloj..
Colette rigardis lin kun stranga sento. La patrujperfida murdisto, kiel purifikatoro! Kio estas laSkeleta brigado al li, ke li tiel ekzaltite defendas ilin?
— Sufiĉe! — kriis la kapitano. — Ni ne troigu la stultan babilaĉon!
— Sinjoro kapitano! — La Skeleta brigado estas senkulpa!
— Ĉu vi estas freneza? — demandis Sirone konsternite.
Colette ne sciis, kio strangolas ŝin. Ŝia gorĝo intense pulsadis, kiel ŝi kliniĝis antaŭen:
— Ĉu la Skeleta brigado estas senkulpa?!
Fécamp trankvile ŝovis sian manon en sian poŝon.
Poste li metis La Skribaĵon, Kiu Neekzistas sur la tablon, antaŭ Sirone!
La kapitano prenis ĝin per malcerta mano. La papero ektremetis.
Kiam li legis la skribaĵon kun mallongaj, intermitaj spiroj, lia vizaĝo paliĝis.
La kaporalo ĵus estis alportinta novan drinkaĵon. Li konsterniĝis pro la raŭka flustranta voĉo, kiel la kapitano ekparolis:
— Mi ne deziras pli da drinkaĵo… Mi petas venigi ĉefleŭtenanton Libourne.
La kaporalo eliris.
— Kio… estas en la letero? — demandis Colette
— LaSkeleta brigado estas senkulpa.
Li diris tion lakone. Kvazaŭ li konfesus tion virece. Kvazaŭ li estus akuzinta ilin.
Libourne venis. Lia alta frunto elstaris super lia vizaĝo, ĉiam pli malgrasiĝinta. En liaj grandaj, brilantaj okuloj ardis ekzaltiĝo de stranga, klara, diafana, febra lumo de fanatika revoluciulo aŭ inventisto, kredanta sian verkon.
— Mi komisias vin, bonvolu tuj ekveturi al Maroko kun grava dokumento.
— Jes — li diris trankvile kaj rigardis al Colette.
— La kondamnito n-ro 63 kunportis strangan dokumenton. La Skeleta brigado estas senkulpa.
— Dum mi forestos, bonvolu tralegi tiun mian koncepton, sinjoro kapitano. — Je la teruro de Sirone li eltiris el sia poŝo iun sian memorandon, jam ofte prezentitan. Ĝia esenco ĝuste estas la elimino de tiuj maljustaĵoj kaj erearoj, krome…
— Eble nun ni lasu tion… — respondis la kapitano kaj glutis. — Estas multe pli urĝa kaj grava…
Libourne interrompis lin impulsiĝeme:
— Hoho! Tiel evidente nun jam ne eblas fari tion!
— Kiel?!
— Foje vi jam vanigis, ke mi fariĝu vickapitano!
— Kiel vi komprenas tion?! Atentu, sinjoro ĉefleŭtenanto…
— Neniu liberiĝos de ĉi tie pere de miaj konceptoj!!.. Kio okazis al miaj projektoj?!
Colette kaj la malliberulo staris kun stranga angoro. Senodora, peza fumo de vaporoj, malleviĝintaj pro la aeropremo naĝis, ŝvebis ĉirkaŭ ili.
— Sinoro kapitano! Laŭ la reglamento, evitante vin, mi ne povas sendi miajn projektojn al la superuloj!! Kaj vi ne bonvolis plusendi tiujn. Nun ni klarigu tion!! For la maskon… — kaj li tamburis per sia montra fingro sur la tablo, dume li kriis spiregante: — La kuracisto miksas la venenon, kaj vi estas la diablo, kiu transigas ĝin al la vivanta animo. — Li jam skuis sian montran fingron antaŭ la vizaĝo de la kapitano, la lumo fulmanta el liaj okuloj, senmaskigas la dissimuladon de lia laborfervoro, la sulkoj profundiĝas pro la rigida esprimmaniero, kaj li kriegas kun malfermita buŝo, ŝprucante ŝaŭmon. — Vi ne liberiĝos helpe de miaj planoj! Vi estas ladiablo! Mi volas vian iun okulon!
Li sonĝis tion! La Sonĝo! Nun sekvas la kuglo! Fécamp saltas… Colette ekŝrikas… Estas malfrue! La tubo de la postolo jam staras antaŭ la frunto de Sirone…
Libourne pafis… Unu-… du-… trifoje…
… Kaj la pistolo malfunkciis!
— La diablo!.. Mi pafos lian maldekstran okulon! Tiam li ne havos potencon!.. Li ruinigis min!
Fécamp ĵetis sin sur lin deflanke, kaj ambaŭmane li tordis lian brankon. Sed la frenezulo havis timigan forton, li sukcesis liberiĝi. Li ĵetis sin sur la kapitanon, kuregantan al li, kaj Libourne ambaŭmane kaptis lian gorĝon.
— Mi volas lian iun okulon… tiam li mortos… — li stertoris kun ŝaŭmanta buŝo.
Dume Colette kaptis el sia retikulo revolveron, perlamont-kolban kaj pafis ĉiujn ses kuglojn en la aeron…
„Alarmo!”
Kiam la kureganta pikedo alvenis en la kontoron, mebloj, skribaĵoj kuŝis dise, kaj la hurlanta, ŝrikanta Libourne ankoraŭ luktis kun la nekredebla forto de frenezuloj.
La tuta pikedo nur malfacile bridis lin, kaj ili fermis lin forte ŝnurligite en la arkivejon, de kie dum longa tempo aŭdiĝis malproksimen lia terura ridado, kriego, freneza furiozo, kiel li postulis la maldekstran okulon de la kapitano.
Doktoro Minkiew tremante staris en sia malpura negliĝo, sur la piedoj kun
pajlopantofloj. Li havas febran atakon, kaj la kinino jam apenaŭ efikas lian organismon.
— Bonvolu rigardi lin… — spiregis la kapitano. — Oni fermis lin en la arkivejon.
— Estas superflue — li diris kaj spasme kuntiris siajn palpebrojn, dume li levadis sian mentonon. — Estas superflue. Mi jam scias tion de kelkaj monatoj: Ligert elprenis la kuglojn el la revolvero de Libourne je mia ordono.
— Kiel?… Ĉu vi sciis?
— Jes, li havas paranojon. Ĝi estas klasika formo de frenezo. Tipa malsano… Videbliĝis de semajno al semajno, kiel ĝi ekregas lin.
— Kial vi ne diris tion al mi?
— Kial? Ĉu oni sendu sanan homon ĉi tien anstataŭ li, kiu same freneziĝos? Prefere mortu paranojulo. Se vi volas, ordonu fari esploron kontraŭ mi. — Li levis indiferente sian ŝultron. Sed poste li ne povis ĉesi tion, lia ŝultro leviĝis ĉirkaŭ dekfoje, fine li lozigis sian kolumon unufingre, kaj kvazaŭ ĝi havus mekanikan kunligon, lia ŝultro restis trankvila.
La kapitano reveme rigardis antaŭ sin.
— Kio estas al… Gouillaume?… — li demandis mallaŭte.
— Ankaŭ li. Mi ne venigos sanulon anstataŭ li… Nek li havas kuglon en sia revolvero. Li ne suferas, plie li estas feliĉa. Ĉar nur cerbmalsanulo povas kredi ankoraŭ ion ĉi tie.
Colette iris al Minkiew kaj mestis sian manon sur la ŝultron de la groteska, malalta homo.
— Mi ne konis vin ĝis nun… Mi pensis, ke vi estas indiferenta.
— Nur entuziasmaj povas kolekti poŝtmarkojn — li respondis kaj stertoretis, poste lia liprando paŭtiĝis malsupren.
Ili silentis.
— Nu? — demandis Minkiew. — Ĉu mi faru raporton? Ĉu ili estu forveturigitaj? Ĉu ni petu sendi novajn oficirojn en Coin de l’ Enfer-on?
Sirone staris silente.
Cent kaj cent vekiĝintaj hienoj hurlis en la dezerto. Respondante al la freneza Libourne.
– Ĉu Libourne nun jam konstante furiozos? — demandis la kapitano.
— Mi ne pensas. Kelkfoje ĝi atakos lin, kiam io memorigos lin pri tio.
– Ĉu Gouillaume?
La muŝoj, vekiĝintaj el la dormo, ankoraŭ zumetadis. La horloĝo lace tiktakis. Minkiew elprenis sian naztukon el sia poŝo, kaj tial multe da mentolaj sukeraĵetoj disruliĝis el la terenfalinta bonbonujo.
Kliniĝinte li kolektadis tiujn.
— Antaŭvideble ni ne havos problemon pri Gouillume — li diris dume. — Ni devas formovi la ŝrankon, ĉar ili ruliĝis ankaŭ tien.
Nun ili rigardis al la fenestro. Aŭdiĝis demalproksime §oroa veado, kun laca, melankolia, obtuza zumado.
Minkiew kolektante la sukeraĵetojn, frostiĝinte aŭskultadis, staranta mane-genue. Kun levita kapo, kiel suspektema hundo.
La Skeleta brigado!
— Ankoraŭ nokte mi povas raporti pri la du malsanuloj… — li diris starante.
Sirone distiradis sian ĉemizon.
— Nenion raportu, kaj ĉiu iru dormi!
Post kelkaj minutoj fariĝis silento, kaj §imero de la sufoka, malbonodora, tropika nokto peziĝis sur la fortikaĵon kun paraliziĝinta senmoveco.