153341.fb2
NORA. Ho, ĉu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? — Kiom bone ke vi venis.
LINDE. Mi aŭdis, ke vi venis demandi min.
NORA. Jes, mi ĵus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas helpi min. Ni sidiĝu ĉi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo morgaŭ vespere supre ĉe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun Torvald volas, ke mi estu fiŝista knabino el Napolo, kaj ke mi dancu Tarantelon, ĉar ĝin mi lernis en Kapreo.
LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?
NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald tie en Napolo kudrigis ĝin por mi; sed nun ĉio estas tiel disŝirita, ke mi tute ne scias –
LINDE. Nu, tion ni baldaŭ ordigos; estas ja nur la garnaĵo, kiu iom malfiksiĝis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni bezonas.
NORA. Ho, kiom afabla vi estas.
LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaŭ, Nora? Sciu, — tiam mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hieraŭ.
NORA (levas sin kaj faras kelkajn paŝojn). Nu, ŝajnis al mi, ke hieraŭ ne estis tiel agrable kiel kutime. — Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. — Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula.
LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montriĝas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, ĉu doktoro Rank ĉiam estas tiel deprimata kiel hieraŭ?
NORA. Ne, hieraŭ tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre danĝera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo fariĝis malsaneca de infanaĝo.
LINDE (faligas la kudraĵon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn?
NORA (paŝante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de — de sinjorinoj, kiuj estas kvazaŭaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.
LINDE (denove kudras; mallonga silento). Ĉu doktoro Rank vizitas vin ĉiun tagon?
NORA. Ĉiun laŭvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankaŭ mia bona amiko. Doktoro Rank kvazaŭ apartenas al la domo.
LINDE. Sed diru al mi: Ĉu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, ĉu li ne ŝatas diri al homoj agrablaĵojn?
NORA. Ne, kontraŭe! Kial vi ekhavis tiun impreson?
LINDE. Kiam vi hieraŭ prezentis min al li, li asertis, ke en tiu ĉi domo li ofte aŭdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank?
NORA. Jes, tute ĝuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskaŭ fariĝis ĵaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiaĵoj; ĉar komprenu, li tre volonte aŭskultas.
LINDE. Nun vi aŭskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraŭ estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli aĝa ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio ĉi kun doktoro Rank.
NORA. El kio mi devus eltiri min?
LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraŭ vi parolis pri iu riĉa adoranto, kiu havigus al vi monon –
NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas — bedaŭrinde. Sed kio plue?
LINDE. Ĉu doktoro Rank estas riĉa?
NORA. Jes, li estas.
LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?
NORA. Ne, neniun; sed?
LINDE. Kaj li vizitas vin ĉi-hejme ĉiun tagon?
NORA. Jes, kiel vi aŭdas.
LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste altrudi sin?
NORA. Mi vin tute ne komprenas.
LINDE. Ne ŝajnigu, Nora. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas, de kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?
NORA. Ĉu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, kiu vizitas nin ĉiun opan tagon! Kia terure ĝena situacio tio estus?
LINDE. Do vere ne li?
NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam eĉ momente povus veni al mi en la kapon —. Tiam li ankaŭ ne havis monon por pruntedoni; nur longe poste li heredis.
LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonŝanco por vi, mia kara Nora.
NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron Rank —. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin –
LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.
NORA. Kompreneble ne. ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke tio fariĝus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al doktoro Rank –
LINDE. Malantaŭ la dorso de via edzo?
NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaŭ tio estas malantaŭ lia dorso. Mi devas liberigi min el tio.
LINDE. Jes ja, tion mi ankaŭ hieraŭ diris; sed –
NORA (paŝadas sur la planko). Viro pli bone ol virino manipulas tiaĵojn –
LINDE. La edzo, jes.
NORA. Babilaĉo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan ŝuldon, tiam oni ja rericevos la ateston?
LINDE. Kompreneble, jes.
NORA. Kaj oni povas disŝiri ĝin en cent mil pecetojn kaj forbruligi ĝin, — la abomenan, malpuran paperon!
LINDE (rigardas ŝin atente, formetas la kudraĵon kaj stariĝas malrapide). Nora, vi kaŝas ion por mi.
NORA. Ĉu tiel mi aspektas?