152081.fb2
– Ĉu vi bonvolus karesi ĝin? – li petis.
Ŝia mano iom moviĝis, kvankam ne percepteble. "Mi devas rezisti, mi nepre devas rezisti", ŝi ekdiris al si. Kaj frazo el ŝia trejniĝo revenis: "Neniam allasu, ke konsultanto psike manovru vin. Vi devas konservi la regadon superla interrilato."
Subite ŝi konstatis, ke ŝi staras proksime al li. Antaŭe ŝi sidis trans la skribotablo, kaj dum ŝi penis regi sian manon, ŝia korpo kvazaŭ memvole leviĝis kaj paŝis al li.
Ree ŝia mano moviĝis, sed ŝi tuj ordonis al ĝi halti. La lukto estis ege malfacila. Ĝi estis tro bela. Ŝi sentis emon ĝin karesi, ĝin kisi, teneri al ĝi.
Ŝi retropaŝis unu paŝon kaj finfine sukcesis forŝiri la rigardon disde lia mirinda trezoreto. Li estis nun tute nuda. Ŝi apenaŭ rimarkis, kelkajn minutojn antaŭe, ke li forprenas la ĉemizon. Ŝi trovis lin eĉ pli alloga. Li ne estis atleto, nek dio greka, sed lia korpo tamen estis skulptita de talenta artisto, kiu sciis harmoniigi la partojn, fajne desegni la muskolojn, sen ilin tro emfazi, kaj kovri la tuton per haŭto glata, senfalda, plaĉe sunbruna, kiu nenie elmontris eĉ etan malperfekton.
– Kial vi ne klarigas al mi vian problemon? – ŝi demandis, retrovante iom da trankvilo.
– Se vi ne karesos ĝin, vi ne komprenos, – li enigme rebatis.
Refoje ŝiaj sentoj kirliĝis. Unuflanke, ŝi subite emis eksplodi per rido, tiel komika la situacio ekaperis al ŝi. Sed samtempe ŝin invadis ondo de indigno. "Ĉu li prenas min por ĉiesulino?" ŝi pensis. Kaj dume ŝi fone perceptis kvazaŭ honte sian deziron kisi tiun senkomparan pendaĵon, masaĝi tiun ventron, senti ĉe la vangoj, nazo, lipoj la firmecon de tiuj futbalistaj kruroj.
Kaj jen, strange, la psika ŝtormo subite paciĝis, kiam ŝi levis la rigardon elde lia subventro vizaĝen. Ŝiaj okuloj kroĉiĝis al liaj, kaj ambaŭ samsekunde ridetis.
– Klarigu do, kial mi ne povos kompreni, – ŝi petis amike.
Li levis la ŝultrojn.
– Ĉar vi ne kredos min.
– Pro kio?
Lia rideto estis for. Pentriĝis sur lia vizaĝo nur profunda malĝojo.
– Ĉu vi estas ligita per profesia sekreto? – li demandis.
– Kompreneble. Tiel estas nialande por psikologoj.
Post momenta silento ŝi konsilis:
– Revestu vin, kaj ni procedu bonorde. Mi devas noti viajn nomojn, adreson, aĝon, ktp. Kaj vi trankvile rakontos al mi, kio estas via psikologia turmento.
– Ne. Mi jam provis rakonti. Al kuracistoj, al kuracistino. – Li paŭzis. – Ne funkciis, ĉar ŝi estis malbela, – li aldonls mistere. Li ĵetis al Ĝoja sentoplenan rigardon kaj daŭrigis: – Kun vi povus funkcii, ĉar vi estas tre plaĉa. Sed tiu kuracistino havis severan mienon. Kiam ŝi palpis mian penison, ĝi ŝrumpis, fariĝis eta-eta, sulkita kiel maljunula frunto. Ĝi timis ŝin. Vin ĝi certe ne timos. – Lia voĉo alprenis plorepetan tonon. – Tuŝu ĝin, aŭ almenaŭ ĝin tanĝu, mi vin petegas.
– Kial vi ne simple rakontu? Eble mi estas pli komprenema ol tiuj personoj, kiujn vi antaŭe konsultis.
– Ne 'eble', sed 'certe'. Mi fakte elektis vin, ĉar oni diris al mi, ke vi estas sincera kaj honesta kun vi mem. Tial vi jam konas la respondon: se mi estus nur rakontinta, ĉu vi estus sentinta…?
– Sentinta kion?
– La deziron min palpi, manpremi mian viraĵon, ĝin enlasi en vin…
Ĝojan reinvadis la animŝtormo. Li pravis. La magnetan efikon de lia sekseco eĉ nun ŝi nur pene sukcesis superi. Ŝi alproksimiĝis al li.
– Mi petegas vin, – li reparolis, – aŭskultu, kion mi volas diri. Ne forĵetu min kiel ĉiuj aliaj. Mi ne deziras kuŝi kun vi. Mi ne deziras, ke vi ĝuigu min. Mi nur deziras montri. Oni diris al mi, ke vi havas fortan volon. Tial mi pensis: certe ŝi kapablos rezisti la deziron, kaj min helpi. Eble vi eĉ ne bezonas tuŝi min. Nur metu la manon tute proksime kaj faru karesajn gestojn ĉirkaŭ ĝi. Eble tio sufiĉos.
Sed Ĝoja sciis, ke tio postulus superhoman forton. Jam ŝlaj manoj sterniĝis sur liaj genuoj, kaj malrapide, malrapide supreniris sur la fortikaj femuroj, cele al la trezoreto.
Ŝi sentis, ke ŝi ne povos eviti ĝin atingi; ĝi ja estis tro alloga. Ke ŝia karesado longe, longe rondiris ĉirkaŭe, anstataŭ ĝin kapti tuj, tion kaŭzis, ne la forta volo ĵus priparolita, sed nur instinkta emo eksciti plej intense per aliro nerekta.
Eksciti lin ŝi sukcesis, evidente. Kaj tiam ŝi komprenis. Ŝi retropaŝis, hororplena. Eĉ dum tiu malrapida retroiro, lia ekscitiĝo kreskis, kreskis.
– Jen, – li simple diris.
Ŝi nur rigardis senvorte, kvazaŭ idiotigita.
– Kio venkos, ĉu la deziro, ĉu la timo? – li demandis kun malĝoja esprimo.
Ŝi enspiris malrapide, por ke la pulmoj ĝisfunde pleniĝu, kaj longe elspiris. Unufoje, dufoje, trifoje. Nur tiel ŝi komencis akiri regadon super si.
– Ĉu timo? Ĉu deziro? – ŝi fine eĥis. – Jes, ambaŭ luktas en mi. Sed feliĉe mi sentas, ke mi iom post iom eliĝas el la sorĉo. Mi refariĝas mi mem. Jes, ni bezonas priparoli vian problemon. Kvankam mi ankoraŭ ne povas forpreni miajn okulojn disde …
La vorto mankis al ŝi. Por 48-centimetra erektaĵo neniu neologismo jam estis proponita.
– Vi estas tute pala! – policano Jano Karal diris al sia edzino, psikologino Ĝoja. – Ĉu vi ne sentas vin bone? Mi devus ne priskribi tiujn terurajn detalojn. Sed ĝenerale vi ne tiom identigas vin kun la viktimo.
Ĝoja ne povis respondi.
– Tiuj seksaj atencoj, – li daŭrigis, – troviĝas inter la krimoj, kiuj plej naŭzas min, ĉefe kiam temas pri ripeta farado, kiel ĉi-kaze. Ĉiumonate je nokto plenluna! Verŝajne tiu krimulo estas viro sekse ne plene kapabla, kiu ne nur strangolas sian viktimon, sed krome trovas ian kompensan, sadisman plezuron en la fakto enŝovi en ties korpon tubon tiel longan kaj dikan, ke ĝi nepre vundos ŝin.
Ĝojan tiu novaĵo teruris. Ŝi memoris la konversacion kun tiu stranga kliento, Ĝim Juga, kiu senvestigis sin en ŝia kabineto de la Centro Psikosociala. Ŝi memoris, kiel li rakontis pri sia plurfoja sonĝo: "Mi seksumas kun virino, mi enŝovas min tute en ŝin, ĉar mi tiom deziras iri ĝisfunde, sed mia organo estas tro dika, tro longa, ĝi dolorigas, kaj ŝi komencas krii. Tiam, por silentigi ŝin, kvazaŭ reflekse, miaj manoj kaptas ŝian gorĝon, kaj premas, premas, premas ĝis fine mi vekiĝas, ŝvitkovrita. Ĉu estas vere, ke iu psikoterapio povus min resanigi el tia prem-, jes, tute laŭvorte premsonĝo?"
Ĉu eblus ke…? Tri hipotezoj prezentiĝis al ŝia menso: (1) Tio estas tute simple sonĝo esprimanta deziron perfekte kompreneblan ĉe juna viro sekse normale potenca kaj kun tiel ĝena falusa trograndeco; (2) li havas tute disigitan personecon, kaj nekonscie, nokte, iras de tempo al tempo kontentigi sian ĝu-bezonon ĉe virinoj, kiujn li poste strangolas, sed lia normala personeco pri tio tute ne memoras; similaj kazoj, kvankam maloftaj, ja estas konataj al la faka literaturo; (3) li efektive tiel murdis virinojn, tute konscie, pro la kaŭzo, kiun la sonĝo priskribas: silentigi; nesciante, kiel liberigi sin de tiu katastrofa emo, li venis al psikologino, sed ĉar li ne kuraĝis sincere konfesi sian faron, li prezentis ĝin subforme de sonĝo.
Kaj nun, Jano mencias detalojn, kiuj perfekte kongruas kun la tria. Ĉu Ĝim Juga estas la plenluna krimulo? Kiel terure, ke pro tiu diabla profesia sekreto, ŝi ne rajtas diskuti la aferon kun la edzo!
– Mi petas vin, ĉesu, – ŝi diras, kun vizaĝo ĉifonita, – mi ne elportas ĉi tiun koversacion.
Jano rigardas ŝin sindemande. Delonge li kutimas rakonti al ŝi detalojn pri siaj enketoj, kaj neniam ŝi montriĝis tiel sentema. Ĉu io speciala okazis?
Da viraj iloj Aminda Glor vidis tiel abunde en sia vivo profesie dediĉita al la seksa ĝuo de amordezirantoj, ke ŝi delonge ĉesis kredi je la ebleco ricevi surprizojn tiurilate. Ĉiaspecaj venis al ŝi: longaj malgrasaj kiel piptuboj, dikaj aferoj pendantaj oblikve, etaj butonetoj provantaj sin kaŝi en la apuda veprejo, belaĵoj kun inteligenta kapo, kiuj en unu sekundo ekstaras firmastange, pezaj glanoj kroĉitaj al molaj kolbasetoj, kiujn duonhoro da pritrakto ankoraŭ ne sukcesas veki, jes, la listo povus daŭri longe kaj vi povus nomi iun ajn eron el ĝi: ŝi posedis ĝin en sia memoro. Tamen,tiutage…
La tago estis varia, kiel kutime. Plaĉa estis la unua kliento, unu el tiujn embarasitaj junuloj, al kiu ŝi povis tutkore patrini.
Aminda Glor ne konis la precizan sencon de la vorto "psikoterapiisto", sed, eĉ se ŝi ne povus tion vortigi al si, ŝi inkluzivis sin en tiun noblan profesion. Viroj ja travivas ĉiajn moralajn, psikajn aŭ mensajn turmentojn, kiujn ili bezonas rakonti al persono kapabla amike aŭskulti, post aŭ dum kio ili bezonas fizikan malŝarĝon de la nerva streĉiĝo, ĉu ne? Ŝi havigis al ili kaj la atentan orelon kaj sian tutan sperton de seksa malŝarĝistino. Kaj ŝi ne dubis pri tio, ke kaŭzante tiom da malsteĉiĝoj, ŝi alportas al la socia vivo meritplenan kontribuon.
Ekzemple tiu junulo, kiu estis hodiaŭ ŝia unua kliento, verŝajne kondutos de nun kun freŝa kaj valora memfido. Kiel timema li estis, kiam ŝi malfermis la pordon! Kiel sinĝene li nudigis sin! Kiel mizere lia kaceto ŝrumpis, kvazaŭ rifuzante montri sin! Sed ŝi sciis trovi la trafajn vortojn, fari la ĝustajn gestojn, helpi lin konfesi sian kompletan mankon de sperto… Kiam lia ŝprucigilo funkciis tuj, pro troa ekscitiĝo, eĉ antaŭ ol penetri, kaj li ekploris kiel frustrita bebo, ŝi sciis redoni al li kuraĝon, kaj akceptigi al li, ke nur fanfaronoj pretendas sukcesi unuaprove, kvazaŭ eblus lerti sen lerni, kaj lerni sen mistrafi. La duan provon ŝi ŝatis: helpante lin sukcesi, ŝi faris el li viron.
La sekvanta kliento prezentis kun tiu plej malplaĉan kontraston. Maljuna, malbela, malpura, li odoris aĉe kaj riproĉis ŝin, ke li ne kapablas erekti. Vane ŝi aplikis ĉiujn rimedojn de la profesio. Li daŭre tro molis por povi penetri. Kaj kiam li fine devigis ŝin mane kaj buŝe konduki lin al klimakso, li eĉ aŭdacis grumbli pri la prezo.
– Sankta Maria Magdalena! – kriis Aminda Glor – kiu kutimis dividi siajn zorgojn kun tiu ekskolegino – post kiam la fi-kaculo kaj fik-aĉulo foriris. – Havigu de Dio, ke venu al mi nur viroj kun bona firma stango!
La humuron de Sankta Maria Magdalena ŝi tute ne antaŭvidis.