124137.fb2 Kronikoj pri Badik - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Kronikoj pri Badik - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Sekvis kelksekunda silento.

— Kion diri, Kajsa?… Mi respondos al via demando per alia demando: kiom da homoj vi konas, kiuj efektive legis ĉi tiun libron?

Kajsa cerbumis sufiĉe longe kaj, fine, ŝi konfesis, iel mirigita, ke, verdire ŝi konas neniun, kiu legis ĝin… . "Eble estas kialo, pro kiu homoj ne faris tion, ĉu ne? —  insistis la junulo iel mistere.

Kajsa estis iasence frapita de lia kripta parolmaniero: "Ĉu estas aparta kialo, aŭ mistera flanko de ĝia filozofio, pri kiu kutime oni ne parolas?"

La junulo iom pripense konsideris, kion respondi. Vere, ne estis tiel facile… Fine li rapide enmanigis al ŝi la librolegilon, kiu entenis la libron, kaj diris: "Iru al paĝo 379, kaj legu la komencon… "

Ŝi aŭtomate ekfunkciigis la librolegilon, rekte iris al la paĝo, kaj komencis la legadon:

Arto estas nur la vero,

veras ĉiuspeca arto…

scienco nur la veron diras,

veras ĉiu serĉado homa.

Ne mensogas filozofo,

nek poemo nek pentraĵo.

Ŝi iomete miris je tiuj vortoj, kiuj aspektis sufiĉe simplaj kaj banalaj… kiamaniere ili povus kaŝi ion misteran?

— Karega, ĉu vi povas klarigi al mi, kio gravas en ĉi tiuj versoj? Ili tute ne kontribuas al mia kompreno…, — diris ŝi, iom primoke, al la junulo.

Li seriozmiene respondis: "Nu, bone… kiel vi scias, mi delonge okupiĝas pri la filozofia signifo de ĉi tiu verko, kaj jen tio, kion mi malkovris – kaj pri kio oni ne emas paroli en la universitataj kursoj. La Antikvuloj havis tian altan takson pri ĉio, kio veras, ke ili tute ne povis mensogi, aŭ reprodukti en artaĵo ion, kio ne ekzistas. Ĉu vi kapablas imagi civilizon, kiu neniam mensogas? Poemojn, kiuj nur priskribas la veron? Aŭ arton, kiu ne donas imagon al revoj, sonĝoj, koŝmaroj aŭ aspiroj, sed kiu nur respegulas tion, kio ekzistas?"

V

Karlo forte brakumis Kajsan, kaj klopodis iel deturni ŝian rigardon de la fresko. Kvankam li ne kapablis klarigi al si la kialon de ŝia konduto, li bone komprenis, ke ŝi en tiu momento estas sub forta premo – kia ajn estas ĝia kaŭzo! Post eble minuto Kajsa sukcese retrovis sian kutiman kuraĝon: ŝi liberigis sin de la forta brakumo de Karlo, eksidis sur la granda ŝtono, kie ŝi estis staranta, kaj trinkis iom da akvo el la botelo, kiun ŝi portis ĉe la talio.

— Karlo, laŭ vi, kio estas tiu estaĵo pentrita en la fresko? — demandis ŝi normalvoĉe.

— Ha, tio? — respondis Karlo. — Nu, sendube monstra frukto de fantazio, la arta reprodukto de terura koŝmaro de la Antikvuloj! Certe, ĝia aspekto estas timiga, preskaŭ neeltenebla… ĉefe tial, ke en la bildo, ĝi mortigas kaj voras senpovajn homojn, kiuj vane klopodas fuĝi. Tamen, Kajsa, temas nur pri artaĵo, fantazio de artisto, aŭ mitologiaĵo…

Ŝi rigardis lin rekte en la okuloj, kiel ŝi ofte faris, kiam ŝi intencis paroli pri malagrablaĵoj. "Karlo, ni nun revenu al nia grupo, por ke ili ne suspektu, ke ĉi tie estas problemo. Nur sciu, ke tiu fresko ne estas artaĵo, sed atesto pri io, kio vere ekzistas."

VI

Kajsa kaj Karlo revenis al la loko, kie la aliaj arkeologoj estis reordigantaj la materialon post la ŝtormo. La "Domo de la Patro", — kiel jam ĉiuj nomis la konstruaĵon, havis nur etajn damaĝojn, kaŭzitajn de la vento kaj de la sablo. Verdire, la ununura serioza problemo, kiun ĝi suferis – tio estas, la falo de la tegmentaj ŝtonoj kaj la defalo de internaj kovro-ŝtonoj – ne dependis de la sentaŭgeco de la originala strukturo mem, sed de la eksplorlaboro de la arkeologoj: kiam ili estis malkovrintaj tiun konstruaĵon, kiu sola, inter ĉiuj aliaj konstruaĵoj, staris preskaŭ nedefektita sub la suno, ili estis deprenintaj kelkajn ŝtonojn el la tegmenta kovraĵo, por kontroli ĉu estas subtegmenta strukturo. Tio verŝajne igis la tegmentan ŝirmadon malpli efika.

La domo estis tre inteligente konstruita: ĝi estis nur parte fermita, la muroj konsistis el grandaj rektangulaj ŝtonblokoj, inter kiuj estis kelkcentimetra spaco laŭlonge de la alteco. Tiamaniere la vento kaj la sablo estis grandparte blokitaj de la muroj, sed ne tute: parto povis penetri en la internon, tiel malfortigante la troan puŝon de la elementoj, kiuj eble estus kolapsigintaj la konstruaĵon. Tio ankaŭ klarigis la neelteneblan bruon, kiun oni aŭdadis dum la ŝtormo: la vento, enirante tra la fenditaĵoj, veadis terure, kaj transformis la internan ejon en veran torturkameron.

Tjen An, la fakulo pri interplaneda arkitekturo, estis klariganta al la aliaj la avantaĝojn de tiuspeca strukturo, hipotezante, ke io tia eble estis utiligata ankaŭ por inicadaj ritoj, kiam oni aŭdis laŭtan alvokon de Anteo.

— Homoj, venu ĉi tien! Estas io miriga… ha, vera nekredeblaĵo!

Ĉiuj kuris al la eta niĉo, kien estis malaperinta Anteo, kaj en la duonlumo de la loko ili vidis ke Anteo, surgenuanta ĉe malgranda urno, tenas en la manoj skribtabuletojn.

— Vidu Kajsa: estas tekstoj en la Monda Lingvo! — diris li triumfvoĉe.

— Nu, Anteo, laŭŝajne venis via momento, ĉu ne? — iel primoke diris Kajsa. — Ekde nun ĉiuj scios, ke la famkonata arkeologo Anteo post terura ŝtormo sur la planedo Tidel, malkovris la unuajn skribtabuletojn de la Antikvuloj, kiuj reaperas sur la surfaco de la dek mil mondoj!

Ekestis kelkaj ridetoj, sed la scivolemo estis pli granda ol la emo al spritaĵo, kaj ĉiuj klopodis okulumi la eltrovitaĵojn… .

— Jes,vere! — aldonis Kajsa. — Temas pri granda malkovro. Geamikoj, hodiaŭ estas historia tago: post jarmiloj, unuafoje, la homaro havas la eblecon denove legi originalajn tekstojn de la Antikvuloj. Kaj, unuavide, ne temas pri io ajn… sed pri la ›Historiaj Memoraĵoj‹, la famkonata historia verko pri kiu parolas la "Libro de l' saĝeco"!"

VII

Karlo sidadis silente, trinkante varman kafon.

— Karlo, ekde hieraŭ vi silentas… kio okazas? — demandis Kajsa, proksimiĝante al li kaj eksidante ĉe lia flanko. Karlo momente rigardis ŝin en la okulojn kaj deflankigis la rigardon.

— Kajsa, estas io, kion mi ne komprenas. Unue, oni malkovris la freskon – kaj tio vere krizigis vin. Poste vi klarigis al mi la kialon, kaj tio pensigas min: kial, el ĉiuj eblaj freskoj, la unua, kiun ni malkovras, prezentas tian monstran estaĵon? Due, tute hazarde – se tiel diri – oni malkovris, post jarmiloj, skribajn verkojn de la Antikvuloj… sed oni ne malkovris ion ajn: tiuj skribtabuletoj estas parto de la ununura historia verko, kiu estas menciita en la ›Libro de l' saĝeco‹. Ĉu vi sekvas mian rezonadon? En la sama verko, se mi bone memoras, estas tiaj versoj:

Multas tabuletoj pri nia historio

miloj kaj miloj troviĝas en temploj

inter kiuj ›Historiaj memoraĵo‹.

— Ne, Karlo, ne estas ›troviĝas‹ , sed ›ariĝas en temploj‹, — korektis lin Kajsa.

— Nu bone, ›ariĝas‹… , — diris li pripense kaj daŭrigis sian rezonadon. — Kial inter ĉiuj eblaj historiaj verkoj, ĝuste tiun oni malkovris, pri kiu estas mencio en la Libro, kaj kiu estas konata de ni ĉiuj? Kial oni ne malkovris unu el la aliaj miloj?

Kajsa rigardis lin, kaj post kelksekunda meditado diris: "Verdire, tio ne surprizas min… se ĝi estas menciita, tio signifas, ke ĝi gravas, kaj do estas normale, ke oni reproduktis ĝin pliofte ol oni reproduktis aliajn verkojn… "

Karlo ekstaris, kaj metis sur apudan ŝtonon la kafotason. "Ja, vi pravas, mi eble estas tro suspektema. Sed kion diri? Estas io, kio ne konvinkas min, kvankam mi ankoraŭ ne scias pri kio temas… "

VIII

Anteo pasigis la tutan nokton legante kaj tradukante la skribtabuletojn de la Antikvuloj. Ilia lingvo estis sufiĉe komprenebla, kvankam pluraj vortoj ne estis tiel facile tradukeblaj, ĉefe tiuj, kiuj rilatis al ideoj kaj objektoj ne plu ekzistantaj, kaj kies signifo tute perdiĝis tra la jarmiloj. Tamen ne estis tio, kio pensigis lin nun. La historio estis sendube interesa, kvankam tre simila al tiu de multaj postaj civilizoj… Sur la tabuletoj ne estis gravurita la tuta teksto de la "Historiaj memoraĵoj": temis fakte nur pri la lastaj jaroj de la Antikvuloj sur la planedo Tidel antaŭ la forvojaĝo de plejparto de la loĝantaro al aliaj planedoj, pro… pro kio? Ĝuste tio ne estis tiel evidenta. En la teksto oni menciis la "teruran luktadon inter la Patro kaj la Filo, — sed li havis neniun opinion pri ĉi luktado. Kaj se, eble, la Patro povis esti la filozofaro kaj sciencularo, kiuj regadis la planedon, kio do estis la filo? Ĉu iu partio, kiu klopodis renversi la povon? Kaj kial? Ne, tio tute ne konvinkis lin…

Li dormis nur kelkajn horojn kaj matene remetis sin al la laboro, tralegante rapide la tekston. Post longa sindediĉa laboro li preskaŭ decidis flankenlasi tiun legadon, kiam abrupte reaperis en la teksto la vorto "filo" ĝuste antaŭ la fino de la lasta skribtabuleto.

— Ha, jen! — ekkriis li ekscitita kaj komencis laŭtlegi la vortojn, kiuj kaptis lian atenton.

— Je la dudeka jaro de la regado de (… ) Kanor, de filozofo Sanut kaj de scienculo Akal, la Filo, kiu ĝis tiam agadis obeeme kaj akceptis ĉiujn (… ) sen reago, abrupte ribelis, kaj atakis la Domon de la Patro. La unua rezulto estis (… ) kaj poste preskaŭ ĉiuj klopodis defendi sin. Sed (… ) ne kapablis kontraŭstari la Filon. Miloj kaj miloj mortis, ĉar la filon oni ne povis mortigi. Oni estis (… ) la filon por eksplori la dek mil mondojn, sed la filo preferis detrui la kreintojn. La Filo de la Patro, formita el la (… ) de la Patro mem, decidis detrui kaj formanĝi sian kreinton. La sciencularo komprenis, kian teruran (eraron?) ili estis farintaj, kaj decidis abandoni la Filon sur Tidel, kaj iri (… ). Ĉiuj forlasis planedon Tidel. La nombro de la homoj, kiuj forlasis Tidel, estas 230.000. Tamen la Filo lernis kiel vojaĝi, kaj ankau ĝi forlasis la planedon, ĉar ĝi volas ekstermi nin ĉiujn. Ni scias, ke ĝi ankoraŭ multajn fojojn revenis al Tidel, por ĉasi la (… ) postrestintojn, kaj eble revenos dum jarmiloj, ĉar ĝi morti ne povas. Ni ne scias kiel, sed ĝi kapablas (… ) la alvenon de kosmoŝipo al nia kara planedo, kaj post kelkaj semajnoj, aŭ monatoj, ĝi ankaŭ atingas Tidel, por mortigi ĉiujn homajn estaĵojn. Ho ve, sur nia kara planedo, la lulilo de scienco kaj kulturo, ni povas nun resti nur kelkajn tagojn, kaj je granda risko… Ke la Granda Galaksia Mistero protektu nin, kaj detruu la monstran Filon…

Akatel, tidelano, alta (… ), sendita eksplorcele al Tidel post la Granda Elmigrado, finskribis ĉi tiun historion komputile. Kopiojn li gravurigis sur porĉiamaj skribtabuletoj.

Anteo preskaŭ ne povis kredi, ke tio estas historio, kaj ne novelo aŭ mitologio… jes ja, kiel diris Kajsa, la Antikvuloj neniam mensogas kaj do, tio devas esti absoluta vero!

— Timige, — diris Anteo al si mem, — vere timige. La Antikvuloj malaperis antaŭ jarmiloj, kaj poste, mistere, ankaŭ ilia kulturo kaj scienco abrupte malaperis. Eble ni havas ĉi tie la ŝlosilon por malkovri, kio vere okazis! Verŝajne tiuj homoj manipulis genetikaĵojn, kaj kreis monstran estaĵon, ne detrueblan kaj fortegan, por koloniigi la galaksion…  kaj tiu estaĵo ribelis kontraŭ la kreintoj kaj ekstermis ilin… Kian teruran historion rakontas ĉi tabuletoj! Mi devas tuj paroli pri tio al Kajsa kaj Karlo: eble ankaŭ ni estas en danĝero!

IX

Kvankam Karlo tute ne samopiniis kun Kajsa, estis ŝi, kiu komandis, kaj ŝia ordono estis tre klara: oni devas tuj abandoni la prifosadon kaj la planedon. Fakte ŝi tion bone klarigis al la grupo, dirante ke, se estas eĉ la minimuna ebleco, ke tia monstra estaĵo ankoraŭ vivas, kaj ke ĝi povas reveni al Tidel, ne nur ili, sed la tuta homaro povus troviĝi en terura danĝero… Se ĝi kapablis detrui la plej altvaloran civilizon de la galaksio, kiu disponis je neimageblaj teknikaĵoj kaj scioj, kion ĝi povus fari al la centoj kaj centoj da pli simplaj civilizoj, kiuj nuntempe vivadis dise sur la dek mil mondoj? Pro nekonata kialo, ĝis tiam neniu popolo estis atakita fare de tiu estaĵo, kaj ŝi ne volis, ke ilia ĉeesto sur Tidel sciigu ĝin pri la ekzisto de aliaj homoj aliloke.

Je tiuj vortoj Karlo decidis esprimi sian vidpukton: "Kajsa, se tiu estaĵo vere ekzistas, kaj revenas ĉi tien, kiam alvenas kosmoŝipoj, kial kelkcento da pacaj kolonianoj de jarcentoj vivas senprobleme sur Tidel?"

— Mi tion ne scias, — diris Kajsa. — Eble ili estis transportitaj sur la surfacon pere de etaj, ne facile evidentigeblaj kosmoŝipoj, dum la granda interstela kosmoŝipo restadis en la orbito de la planedo… Aldone vi ja scias, ke estas nur la eta interstela kosmoŝipo ›Miriga Galaksio‹, kiu tuŝas ĉiun dekan jaron Tidel: estas fakte la kapitano de tiu ŝipo, Johano Menel, kiu identigis kiel la unua la ruinojn de la Antikvuloj inter la ruinoj de la fortikaĵoj de la malnovaj kolonianoj… Tamen, tiu ŝipo kutime ne restas plilonge ol kelkajn tagojn, kaj poste reprenas sian flugon aliloken…

Ĉiuj pretigadis sin por la forflugo: kie antaŭe estis tendaro, ĉirkaŭita de palisaro, nun videblis nur blanka surfaco. Kelkajn kilometrojn pli malproksime, malantaŭ la maloftaj kulturitaj terpecoj de la malnova bieno, turumis la ruinoj de la antikvaj fortikaĵoj.

Karlo salutis la lokan gvidanton, kaj regalis lin per kelkaj silkaĵoj por lia edzino: tiuj kolonianoj vivis sufiĉe for de la civilizitaj komercvojoj, kaj tio, por ili valoris ege plimulte, ol kelkcento da galaksiaj kreditoj… La homo ĝentile dankis al li kaj deziris bonan vojaĝon al la tuta grupo. Poste li malproksimiĝis, kaj la homoj eniris en la ŝipon.